Jam eblas anonci al vi ĉiuj, ke nia asocia Ĝenerala Asembleo okazos dimanĉon, la 27an de Januaro 2013 en la Maison des associations de Mangin-Beaulieu en Nanto.
Kompreneble, vi poŝte ricevos oficialan kunvokilon, sed ekde nun mi povas :
- Anonci la postagmezan prelegon de Liba kaj Floreal Gabalda pri Venezuelo,
- Inviti vin al kandidatiĝo por la plena renoviĝo de la asocia konsilantaro.