Kvinpetalo

Karaj amikoj de Kvinpetalo,

En 2012 ĉiuj anoncitaj staĝoj okazis, krom unu pro lastmomenta sanproblemo de la gvidantoj. Ni baldaux sendos en esperanto la raporton, kiu aperos franclingve en la Municipa Bulteno de Bouresse.
Bonvolu atentigi viajn lernantojn kaj ceterajn konatojn pri la februara staĝo  : ĝi taŭgas por komencantoj, komencintoj, progresantoj…Ansofi mirinde kapablas adapti sian kurson al la diversaj niveloj de  partoprenantoj. La kurso estas anoncita en edukado.net  ; kompreneble estas tre bonvene, se vi ankaux anoncas ĝin sur diversajn retejojn.   La tarifoj por 2013 restas la samaj kiel en 2012.        
Claude.  

Programo por 2013 :  la 25a de februaro ĝis la 1a de marto : Ansofi Markov, Cxiuj niveloj.

eble stagxo en la semajno 15a-20a de aprilo.
Ĝenerala Asembleo : la 21-an de aprilo.
22-27a de aprilo : stagxo (eble observado de naturo).
29a de aprilo- 4a de majo : stagxo (lingva, turisma).
23a de junio  : koncerto de Interkant’ en Bouresse. 
                   
aliaj :   
Lingvokursoj en julio kaj aŭgusto.
Muzika staĝo : en aŭgusto.                                  
Staĝo en novembro (franca lerneja ferio).