Belartaj konkursoj 2017

Restas ekzakte tri monatoj ĝis la ŝloso de la venonta « Belartaj Konkursoj » (precize la 31an de marto 2017).

La lastjara rikolto (2016) de la francoj en la kategorio prozo estis vere kuraĝiga. Se iuj el vi estas nature verkemaj, ne maltrafu la okazon kaj nepre alĵetu rigardon al la regularo : http ://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj

Tute ne necesas esti membro de UEA aŭ esti kongresano por partopreni la konkurson. Cetere se bremsas vin la fakto ke vi timas ne esti lingve kapabla (prave aŭ ne), vi ja povos ricevi helpon (se ne je la lasta tago).

Kuraĝon kaj … plezuron verki.

Christian Rivière