Monataj arkivoj: Novembro 2014

Zamenhof-festo, 14an de decembro, en Angers

Saluton            


Kiel ni jam anoncis en nia mesaĝo de la 24-a de oktobro, la anĝeva ESPERANTO grupo sin proponas por organizi ĉi jare la Zamenofan tagon dimanĉon 14-an de decembro.
Ni strebis limigi la prezon je tre saĝa 12 € kun kvalita manĝo por ke ĉiuj povu partopreni.
Jen la ĉefaj elementoj de la programo.

LOKO  :  Foyer Darwin, 3 rue Darwin Angers (samloke kiel en 2009  ;en la kvartalo Belle-Beille, Angers-Ouest)

PROGRAMO  :
– 9h30  : akcepto kaj bonvenaj kafo kaj biskvitoj,  
ekspozicio de libroj kaj dokumentoj rilate al la unua mondmilito
– 10h30  : montro de la filmo  far Dominique GAUTIER “Esperanto” (62 mn)
-12h  : aperitivo sekvota de manĝo
-14h  : distra parto /animado  fare de Famo (kantoj) kaj Jak LAMBOUR (tekstoj de Gaston Couté)

La manĝo inkluzivas  : enirpladon, ĉefpladon (viando aŭ fiŝaĵo kaj legomoj), fromaĝon kaj deserton (mem-servo). Vi ankaŭ ricevos botelan vinon kaj kafon.

Prezo por la tuta tago estas 12€.

Ni bezonas koni kiom da homoj proksimume partoprenos por doni firman respondon al restoracio.
Ĉu vi povus en via grupo rapide nombri la partoprenontojn (ĉefe por la manĝo).
Ni ŝatus ricevi vian respondon por la 25-a de novembro kvankam tio ja estas baldaŭ.
Ni kalkulas pri vi kaj antaŭdankas vin.

Amike

La anĝeva grupo

Zamenof-festo, 14an de decembro, en Angers

La Esperanto-Asocio en Angers planas organizi la ĉi-jaran regionan Zamenof-feston, dimanĉon la 14an de decembro.
Loko kaj programmo ankoraŭ ne estas fiksitaj, sed jam bonvolu reservi vian tagon
Informoj venos poste, aŭ /kaj retmesaĝe :   http ://www.esperanto-angers.fr

Agrablan vesperon al ĉiuj
Laŭrent sekretario por la Esperanto-grupo de Angers

por la  grupo de Nantes : ebleco kunveturi .
skribu al :    okazos@gmail.com

Partoprenu la 100an UK, Lillo 2015 !

Kara membro, aŭ amiko de Esperanto, Esperanto-parolanto aŭ -subtenanto,
Ĉiujare la plej granda Esperanto-evento de la jaro estas la Universala Kongreso (UK). En 2015 la UK  estos des pli ekster-ordinara, ĉar :
  • estos la jubilea, 100a UK
  • ĝi okazos en Francio …
  • en Lillo, en la sama regiono kiel Bulonjo-ĉe-maro, kie okazis la tut-unua UK, en 1905.
  • ĝi kunigos milojn da esperantistoj de la tuta mondo
  • estos okazo superi la nombron de partoprenintoj de la lasta UK okazinta en Francio, Montpeliero 1998, kun pli ol 3100 homoj !
Do, rendevuo en Lillo de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015.
Bv. rapide aliĝi. La unua aliĝperiodo, kun la plej favoraj prezoj, finiĝos la 31an de decembro 2014. 
Aliĝu al la 100a UK Lillo 2015
  • Rete al UEA ĉe http ://uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php, pagante rekte al UEA aŭ tra la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
  • Sendante la aliĝilon kiu estas en la revuo “Le Monde de l’Espéranto” n-ro 589 al UEA aŭ al la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
Eblas pagi la kotizon al Espéranto France ĉeke aŭ ĝire. Kiel membro de UEA, vi ŝparos monon do ne forgesu aliĝi nun…
Informiĝu pri la 100a UK Lillo2015  :
  • Vizitu kaj ŝatu la Fejsbukan paĝon lille2015
  • Legu la retejon de la LKK Lille2015.fr, kie vi trovos interalie la Unuan Bultenon kaj afiŝon elŝuteblajn.
  • Por ĉiaj demandoj kaj rimarkoj, ne hezitu skribi al lille2015@lille2015.fr
Informu samideanojn kaj transdonu tiun mesaĝon, interalie per lokaj diskutlistoj.
La LKK de la 100a UK, Lillo 2015
Participez au 100e Congrès Mondial d’espéranto, Lille 2015 !

Chaque année, l’événement majeur en espéranto est le congrès mondial.
En 2015, le congrès mondial d’espéranto sera vraiment un événement exceptionnel :
  • ce sera le 100e Congrès Mondial d’espéranto,
  • il aura lieu en France,
  • il se tiendra à Lille, à proximité de Boulogne-sur-Mer, ville du tout premier Congrès en 1905,
  • il rassemblera plusieurs milliers d’espérantophones du monde entier,
  • ce sera une occasion de dépasser l’affluence du précédent congrès mondial s’étant déroulé en France, à Montpellier en 1998, avec plus de 3100 participants !

Donc rendez-vous à Lille du 25 juillet au 1er août 2015 !

Inscrivez-vous pendant la première période qui s’achève le 31 décembre 2014 pour profiter du tarif d’inscription le plus favorable.

Pour s’inscrire au 100e congrès mondial d’espéranto Lille 2015 :
  • En ligne, cliquer sur ce lien http ://uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php, en payant directement à UEA ou via Espéranto-France,
  • Ou envoyer le bulletin que vous trouverez joint au Monde de l’Espéranto n° 589, à Espéranto-France qui transmettra à UEA.
Il est possible de payer à Espéranto-France par chèque ou virement.
En étant membre de UEA, vous économiserez sur votre inscription. Donc pensez aussi à renouveler votre adhésion.

Pour plus d’infos sur le 100e congrès mondial d’espéranto Lille 2015 :
  • Visitez et “aimez” la page Facebook lille2015,
  • Consultez le site de Lille2015.fr. Vous y trouverez notamment le bulletin promotionnel et une affiche téléchargables,
  • Vous pouvez nous envoyer vos questions et remarques àlille2015@lille2015.fr.

Pensez à informer votre entourage et partager ce message sur les listes locales de discussion !

Le comité d’organisation de Lille 2015