Monataj arkivoj: Septembro 2016

Libroj por la CCNE

Sep karton-skatoloj da libroj estas disponeblaj. Temas pri la persona kolekto de Pierre Babin, afable proponita al nia asocio. Pro la pleneco de nia ŝranko, mi tre limigis mian elekton. Temas pri :

  • Elektitaj noveloj (trad. el la rusa) de Turgenev (80 p.)
  • Nuntempaj rakontoj (trad. el la bulgara) de Stamatov (80 p.)
  • Tri noveloj (trad. el la rusa) de Puŝkin (67 p.)
  • Mia onklino Tatiana Aleksandrovna (trad. el la rusa) de Tolstoj (15 p.)
  • Legolibreto (N°1 de Esperanta Biblioteko Internacia) de J.Borel (48 p.) (*)
  • Dum vi estis kun ni de István Nemere (163 p.)
  • Novelaro el la maniko de Reto Rossetti (1955 / 211 p.) (*)
  • Noktoj de Serge Sire (bildstrio / 40 p.)
  • Florville kaj Courval aŭ fataleco (trad. el la franca) de Sade (76 p.)
  • Senĝenaj dialogoj de Alberto Fernández (196 p.) (*)
  • El streĉita kordo de Kálman Kalocsay (27 p.) (*)
  • Tri libroj kunbinditaj en Greziljono :
  • Mateo Falcone (trad. el la franca) de Prosper Mérimée (62 p.)
  • La sonĝo de Makaro (trad. el la rusa) de V.Korolenko (48 p.)
  • Grekaj papirusoj (trad. el la germana) de Julius Pendorf (110 p.)

(*) La steleto markas la librojn kiuj apriore jam troviĝas en la biblioteko (krom se ili estas perditaj). Tiujn la membroj de CCNE povos aĉeti je simbola prezo. Bonvolu vin anonci.

La aliaj estos lokitaj en la biblioteko kaj pruntepreneblaj.

Cetere repertuaro de la tuta stoko ekzistas (la sep karton-skatoloj). Se vi serĉas specifan libron, ne hezitu sciigi la titolon. Se hazarde ĝi troviĝas en la stoko, Nicole kaj Dominique videble estos kontentaj malembarasiĝi je ĝi kaj vin … kontentigi.

Koran dankon al Nicole kaj Dominique Babin.

 

Nuligita – Koncerto de Leïla Huissoud

Nuligita

Ĝusdatita : 29a de januaro 2017


Por la 2017a, la Nanta Esperanto-KulturCentro organizas grandan koncerton en la Koncertejo de la Muzik-lernejo. Ni akceptos la junan aŭtorinon-komponistinon-kantistinon Leïla Huissoud kaj ŝian muzikiston vendredon vespere la 12an de majo 2017a.

Tiu spektaklo celas ĉiujn publikojn. Leïla kantos precipe en la franca kaj por ĉi tiu okazo, akceptas aldoni al sia kutima repertuaro 3 surpriz-kantojn en Esperanto.

La enirbiletoj kostos ĉirkaŭ 15 eŭrojn (12 eŭrojn kun rabato).

Ni planas vendi parton de la biletaro proprarimede, alian parton interrete el nia retejo, kaj parton en la profesiaj bilet-vendejoj.

La Nanta Esperanto-KulturCentro aŭdacas ambician projekton. La proviz-buĝeto estas impona. La sukceso dependas de la persona kunagado de ĉiuj membroj de nia asocio (organizado, vendado de la enir-biletoj, informado). Ni kompreneble celas forvendon de la 240 sid-lokoj de la ĉambro Debussy, sed ĉefe konigon de nia lingvo trans la tradiciaj esperantlingvaj medioj. Tio fareblas sed tiucele ĉies engaĝiĝo estas dezirata kaj bezonata.

Kroma informo :

Leïla estas 20-jara. Ŝi partoprenis la televidan elsendon « The Voice » en 2014a, kio helpis ŝian disfamiĝon. Jen samplo-ligo kiu nutros vian scivolon :

https ://www.youtube.com/watch ?v=DrT_gU594jw (muzik-festo de 2014 en Grenoble)

Ŝi publikigos kompakt-diskon printempe. Estos trafa okazo por ke ŝi subskribu ekzemplerojn fine de la koncerto kaj, por ke nia asocio provizu la publikon per informoj pri la lingvo « Esperanto ».