Monataj arkivoj: Julio 2020

Teksto de la monato (Julion 2020-an)

BONA RESTORACIO, SED MULTEKOSTA

Ĉu vi jam aŭdis pri Afanti ? Afanti estis ano de la ujgura popolo, kiu vivis kaj vivas en Centra Azio. Oni multe rakontas pri li, ĉar li havis tre specialan, tute personan, manieron eliri el malfacilaj situacioj.
Foje, malriĉa amiko venis al li.
“Afanti, kara amiko,” li diris, “mi venis peti vian helpon. Hieraŭ mi staris apud la enirejo de restoracio por riĉuloj, sur la ĉefa strato… Ĉu vi scias, pri kiu restoracio mi parolas ? Ĝi havas neordinaran nomon : La Brila Suno aŭ La Brila Ĉielo, aŭ ion similan. Vi loĝis en la apuda domo antaŭ kelkaj jaroj, ĉu ne ?”
“Jes,” respondis Afanti, “mi konas tiun lokon. La Brila Ĉielo estas ĝia nomo.”
“Ĝuste. Mi staris tie tute trankvila. Mi faris nenion specialan. Estis muzikistoj ene, kaj mi tie staris por trankvile aŭskulti la muzikon kaj rigardi la homojn, kiuj iris kaj venis sur la strato.”
“Kio okazis ?”
“Io ne-kredebla. Jen elvenas la restoraciisto, rigardas min, kiel oni rigardus malamikan beston aŭ unu el tiuj kreskaĵoj, kiuj kaŭzas malsanojn, kaj li demandas, kion mi faras tie. Nenion, mi respondas. Jes, jes, vi faras ion, li diras, kaj por tio vi devas pagi…”
“Kion ? Li volis, ke vi pagu, ĉu ? Ke vi pagu kion ?”
“Ĝuste tion mi demandis. Kaj ĉu vi scias, kion li respondis ?”
“Kiel mi povus ?”
“Li respondis : vi staras ĉi tie por senti la bonan odoron de miaj manĝoj ; tiun odoron kaŭzas mi ; tiu odoro ne ekzistus sen mia laboro ; tiun odoron vi do devas pagi al mi.”
“Kion vi faris ?”
“Mi malkonsentis. Sed tiam li iĝis ege malkontenta. Li pli kaj pli volis, ke mi pagu. Mi plu respondadis : ne. Tiam li decidis iri al la juĝisto. Kaj nun la juĝisto volas, ke mi iru al li ! Ĉu vi bonvolos veni kun mi ? Mi timas, ke, sola, mi ne sukcesos fari, ke tiu afero finiĝu bone por mi.”
Afanti dum minuteto pripensis, nenion dirante. “Estis bona ideo veni peti mian helpon,” li fine elparolis. “Tiu afero ne estas ordinara. Ĝi tre interesas min. Venu, ni iru kune al la juĝejo.”
Ĉiuj en la urbo konis Afantin. Vidante lin iri al la juĝejo, multaj homoj decidis sekvi. Ili sciis, ke Afanti ĝenerale havas specialan manieron respondi al riĉuloj kaj grand-povuloj, kaj ili volis ne perdi bonan okazon ridi.
Kiam Afanti, lia malriĉa amiko kaj la multaj urbanoj eniris, la juĝisto estis parolanta plej amike kun la restoraciisto. Estis klare, ke tiuj du estas amikoj. Tion tuj montris la unuaj paroloj de la juĝisto :
“Mi aŭdis, ke vi malkonsentas pagi al ĉi tiu restoraciisto la prezon de la odoro, kiun vi enigis en vin ĉe lia restoracio. Tio ne estas akceptebla…”
“Minuteton, sinjoro juĝisto, bonvolu atendi minuteton,” Afanti inter-rompis. “Ĉi tiu homo estas mia frato, kaj mi pagos por li.”
Afanti havis kun si saketon plenan je mono. Nun li prenis ĝin, iris apud la restoraciiston kaj rapide movadis tien kaj reen la saketon antaŭ lia vizaĝo, tiel ke la mono bele aŭdeble sonis.
“Ĉi tiu saketo estas plena je mono. Ĉu vi aŭdas ĝin ? Bone aŭskultu. Ĉu vi aŭdas la monon ?” li demandis al la restoraciisto.
“Kompreneble mi aŭdas la monon. Mia aŭd-povo estas tre bona. Kaj eĉ se ĝi ne estus bona, je tia proksimeco, mi ne povus ne aŭdi ĝin. Certe estas multe da mono en via sako. Mi aŭdis pli ol sufiĉe. Mi bezonas, ne aŭdi la monon, sed ricevi ĝin. Donu ĝin al mi. Kion vi atendas ?”
“Mi atendas nenion. Mia frato kaptis la odoron de viaj manĝoj. Nun vi kaptis la sonon de mia mono. Vi ricevis pagon similan al tio, kion vi vendis.” Afanti turnis sin al la ĉe-estantoj . “Ĉu ne ĝuste ?”
“Tute ĝuste !” ĉiuj sam-tempe respondis.
La juĝisto ne plu povis helpi al sia amiko. La popolo videble estis kun Afanti kaj kun la malriĉulo, kontraŭ li kaj lia restoracia kunulo. Ĉiuj eliris el la juĝejo ridante. Sed ne ridis la restoraciisto. Nek la juĝisto.

Claude Piron : Vere aŭ fantazie.