Hajkoj
Lag’ forlasita,
kaj muta. Plaŭd’, ensaltis
rano subita.
Baŝoo
Kia malpravo !
Florvidi oni iras
kun longa glavo !
Kjorai
Ĉu florfolio
post fal’ revenis branĉen ?
Ne ! – papilio.
Moritake
Ĉu l’ aŭtunvento
dutagan Lunon blovis
de l’ firmamento ?
Kakei
Serĉas por nutro
la pego, inter floroj,
arbon kun putro.
Jooŝoo
Flava makulo
en ĵus falinta neĝo.
Ho – la aĉulo !
Kikaku
El la Tutmonda sonoro, tradukis Kálmán Kalocsay