Karaj membroj,
Same kiel la pasintan jaron, Esperanto estis reprezentata en “La Festo de Eŭropo” !
Ĉe la budo de nia asocio estis proponataj informoj kaj ludoj pro informi la publikon pri la internacia lingvo.
Ĝis la 11a de junio !
Vincent’
Ĵus eldonita libro, « La knabo kaj la rivero » estas traduko de « L’enfant et la rivière » de Henri Bosco fare de Luc Gouverneur :
« La riveron neniam vidis Paskaleto. Sed ja multfoje li revis pri ĝi. Precipe kiam Bargabot portis liahejmen fiŝojn, kiujn li ŝtele fiŝkaptis. Iam, la gepatroj de Paskaleto foriris, kaj onjo Martena estis multe tro okupata por priatenti lin…
Tiam Paskaleto malkovris la riveron. Kaj ankaŭ Gatzo-n, tiun knabon eksterordinaran, kiun li liberigis de la ciganoj.
Himno al la naturo kaj al amikeco, tiu romaneto estas unu el tiuj verkoj diversnivele legeblaj kaj relegindaj laŭ aĝo kaj animstato.
Por naŭ-jaraj ĝis naŭdek-naŭ-jaraj legantoj. Kaj eĉ pli… »
Havebla en la vendejo Durance (Nanto) kaj pere de la Esperanto-Kulturcentro de Nanto (CCNE).
Prezo : 9 €
Kiel kutime ĉiun kvaran vendredon de la monato, ni rendevuos la venontan vendredon la 22a de aprilo, je la 6h30 vespere, en la restoracio Kusadasi !
Eblos redoni revuojn kaj librojn de nia biblioteko.
Vidu pli kaj elŝutu la aliĝilon per la retejo de la asocio Esperanto 44 : http ://esperanto44.wordpress.com
“Saluton al ĉiuj ,
Tri tagojn ni gastigi Aleksandro Melnikov, kaj tio estis granda plezuro. Ni multe serioze parolis, ŝercis kaj ridis … Nantaj klubanoj vizitigis al li sian urbon, kaj vespere ĉirkaŭ dekkvino da homoj partoprenis lian prelegon (pri la ukrainia krizo), kiu estis ege interesa kaj viva.
Krome, ni invitis lin en vinologian vesperkunvenon, kiu estis por li malkovro de unu el niaj regionaj specialaĵoj. Li eĉ kantis ruse kun unu el niaj amikoj, kiu pli bone sciis la parolojn ol Aleksandro (laŭ diroj de Aleksandro mem).
Se li havos okazon reveni en nian regionon, ni tutcerte denove akceptos lin kun granda plezuro.
Amike,
Christiane”
Prezento de la problemo en dek ses paĝoj.
Sekvas 60 ekzemploj eltiritaj el la verko « Les heures souterraines » de Delphine de Vigan (je ĉiu ekzemplo : la franclingva versio, la esperantlingva versio, utilaj klarigoj).
Apendico pri la esprimo de kaŭzo kaj konsekvenco.
(A4-formata / 50 p.)
Prezo : 4 eŭrojn
Christian Rivière prezentos franclingve sian studon “Komparstudo pri la esprimo de la tempo” (komparo inter la franca kaj esperanta lingvoj) la 30an de aprilo en Le Mans.
La akcepto komenciĝos je la 2a posttagmeze kaj la prelego je la 2a kaj duono. Fino je la 6a.
En la ” Grande Maison, Centre Social Simone Veil” , 34 avenue de la Libération 72000 Le Mans.
02 43 24 70 24
La mesaĝo iom malfruas, tamen ne forgesu la Babiladon !
Kiel kutime ĉiun kvaran vendredon de la monato, ni rendevuas la 25an de marto de la 6a kaj duono vespere, en la restoracio Kusadasi.
Eblos redoni revuojn kaj librojn de nia biblioteko.
Ne forgesu !
Inter la 18a kaj la 20a de marto, nia klubo bonvenigos Sron. Melnikov, el Rusio.
Kiel kutime ni planas grupe vizitigi al li la urbon (“Passage Pommeraye”, “Place Royale”, la elefanto …), aŭskulti lian prelegon kaj manĝi kune.
2h30 : Vizito de Nanto
Por kiuj deziras nin akompani, ni rendevuos je “Place du Commerce” antaŭ la “FNAC”.
6h15 : Prelego “Nigro-Blanko-Ĉielarko”
Pri la la ukrainia krizo vide el Rusio, Ukrainio kaj Okcidento.
En la “Manufacture des tabacs – Salle B (1er étage).”
Adreso : 61 boulevard Stalingrad , NANTES 44000
Tramo 1 : ĉe haltejo “Manufacture des tabacs” aŭ “Moutonnerie”
8h : Vespermanĝo
Post lia prelego eblos kune vespermanĝi en tiu restoracio (enskribiĝoj fermitaj)
Piazza d’Italia – 5, cours Olivier de Clisson – 44000 NANTES
Tramo 1 : haltejo “Commerce”
La esperanto-grupo ALC de Saint Aignan baldaŭ akceptos la rusan esperantiston Sro. Melnikov, post la vizito de Nanto.
Tiuokaze, li prelegos en Esperanto pri “Rostov ĉe Don, bildoj kaj komentoj (diversaj aspektoj de la vivo en Rusio)” merkredon la 23-an de marto, je 6h30 vespere, en la salono Paul Pouvreau, 41 straton Frères Rousseau.
Vi povos kunporti vian piknikon por kunmanĝo post la prelego.