Ĉiuj afiŝoj de Okazos

Rememorigilo : Bonvenon al niaj Nepalaj geamikoj !

De la 13a ĝis la 17a de Aprilo, ni akceptos en Saint Aignan kaj en Nanto paron da nepalanoj,
Narendra Raj et Gyawali Rajani Bhattarai.
Jen okazo por viziti esperante Nanton kaj ties regionon, kaj tiuokaze, ni tutkore invitas vin ĉiuj.
Vendredon, la 15an de Aprilo je la 6a vespere, en la kunvenejo Pavelle de Saint Aignan de Grand-Lieu, niaj geamikoj prezentos al ni sian landon.  Ni deziros poste al ili bonan vojaĝon hejmen dum amika trinkado.
Senpage

Unumonata plilongigo de la kursoj por komencantoj.

Ĉiuj Nantaj kursanoj atentu  ! Ĉi-jare, la kursojn por komencantoj ni daŭrigos iomete, t.e.  ĝis la fino de Aprilo.
Tial la lernemuloj retrovos nur komence de Majo, je la kutima horaro, siajn du studrondojn, merkrede kun Béatrice je la sesa kaj duono kaj ĵaŭde kun Luko je la oka vespere.

Ĝis tiam, ekzistos nur unu studrondo, la ĵaŭda kun Béatrice, je la sesa kaj duono.    

Poŝtmarko Nantes Espéranto

La Kultur-Centro Nanto-Esperanto (CCNE) fieras prezenti al vi ĵus la eldonitan poŝtmarkon (t.e. vera poŝtmarko  !), kiu montras la faman Nantan LU-turon kun la teksto « Nantes Espéranto » legebla sur (ankaŭ fama) blua ĉielo.  

Tiu poŝmarko aĉeteblas podeke en nia klubo (0,86 € X 10 = 8,60 €). Ne forgesu mendi ĝin, ekzemple por la Nanta rendevuo, la 17an de Aprilo 2011.

Babilado de mars

Ni rendevuas la 25an de Marto je la sesa
en la restoracio Kusadasi, strato Armand Brossard en Nanto.
La temo  : brikolado
La unuan horkvaronon ni dediĉos al la movadaj kaj klubaj informoj.
Eblos pruntepreni au redoni librojn de nia biblioteko.

Nous avons rendez-vous le 25 mars à 18h00
au restaurant Kusadasi, rue Armand Brossard à Nantes.
Thème  : bricolage.
Le premier quart d’heure sera consacré aux informations du club et du mouvement.
Il sera possible d’emprunter ou de rendre des livres de notre bibliothèque.

La Nantaj rendevuoj :

Dimanĉon, la 17an de Aprilo 2011, la klubanoj de Nanto plezure invitas vin ĉiujn partopreni en la Nantaj rendevuoj  :
Rendevuo je la 10a, placon de la Komerco antaŭ la magazeno FNAC (tramhalton Commerce, linion 1) :
Matene, ni vizitos esperante kelkajn malnovajn kvatalojn de la urbo.
Rendevuo je la 12a, sur la insulo Versailles (tramhalton Saint Mihiel, linion 2) :
Tagmeze, pikniko en la japaneskaj ĝardenoj de la insulo Versailles. Bonvolu kunporti vian manĝon. Aperitivo donacota. Kaze de pluvo, ŝirmejo surloka.
Rendevuo je la 15a ,en la Asocio-domo, 39 straton Felix Thomas (tramhalton Motte rouge, linion 2)  :  
Posttagmeze, franclingva prelego de Christian Rivière pri vortfarado kaj radikfarado.
Kontaktoj  : l.gouverneur(ĉe)orange.fr, 02 40 86 01 08

Bonvenon al niaj Nepalaj geamikoj !

De la 13a ĝis la 17a de Aprilo, ni akceptos en Saint Aignan kaj en Nanto paron da nepalanoj,
Narendra Raj et Gyawali Rajani Bhattarai.
Jen okazo por viziti esperante Nanton kaj ties regionon, kaj tiuokaze, ni tutkore invitas vin ĉiuj.
Vendredon, la 15an de Aprilo je la 6a vespere, en la kunvenejo Pavelle de Saint Aignan de Grand-Lieu, niaj geamikoj prezentos al ni sian landon.  Ni deziros poste al ili bonan vojaĝon hejmen dum amika trinkado.
Senpage