FESTO en Greziljono-Kastelo

8 – 15. aŭgusto
FESTO en Greziljono-Kastelo, Francio. En la kastelo de Greziljono okazos FESTO, junulara renkontiĝo ĉiujara organizata de internacia teamo. Vinilkosmo disponebligos ĉiutagajn koncertojn dum la tuta semajno, en neforgesebla etoso kun densa vespera programo. Tage ekskursoj kaj prelegoj kaj eĉ banado en la kastela lageto por la plej kuraĝaj homoj ! Inf. : alekcxjo(ĉe)gmail(punkto)com kaj bjokac(ĉe)gmail(punkto)com