franca Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono :

La franca Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono invitas vin al interesaj semajnoj dum somero, aŭtuno kaj jarfino, ĉiam kun E-kursoj kaj aktivaĵoj :


6-13.julio : Turisma Semajno por ŝatantoj de turismado kaj ekskursoj al reĝaj kasteloj, de francaj historio, kulturo kaj lingvo, vidu en gresillon.org/s1
13-20.julio : Art-Amatora Semajno por hobiaj artistoj kaj ŝatantoj de teatro, dancado, kantado, muziko kaj grafika arto, vidu en gresillon.org/s2
20-27.julio : Alternativa MOJOSejo (por junuloj kaj pri alternativaj temoj) por vegetaranoj, verduloj kaj piratoj, ekologio-ekonomiko-alternativuloj, migremuloj, biciklantoj kaj tendumantoj, vidu en gresillon.org/s3


3-10.aŭgusto : Festa Semajno speciale por infanoj kaj familioj kun beboj, por adoleskantoj kaj junuloj, vidu engresillon.org/s4
10-17.aŭgusto : Teatra Aktora Semajno por amantoj de teatro originala en Esperanto ; dezirantaj labori kun profesia aktoro, vidu en gresillon.org/s5


26.oktobro-2.novembro : AŬTUNE, la ferioj : Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj, vidu engresillon.org/autune
28.decembro-2.januaro : Jarfina FESTego kaj Novjara FESTeno laŭ franca maniero kun maskobalo


Resumo de somera programo en vidu en gresillon.org/somero
Jara kalendaro en vidu en gresillon.org/agendo


Ne hezitu kontakti nin telefone al +33-2.41.89.10.34
aŭ sendu retmesaĝon al kastelo@gresillon.org 
aŭ skribu al MCE Gresillon, St.Martin d’Arce, 49150 Bauge en Anjou, France.