Google festis kun ni la 150-an naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof.
Supozeble milionoj da homoj aŭdis pri Esperanto je tiu tago. Estus bele
denove havi Google kiel kunfestanton je la 26-a de julio 2012, 125-a
datreveno de Esperanto.
Por atingi tion Esperanto-parolantoj el multaj partoj de la mondo devus
skribi al Google (laŭeble eventuale ankaŭ al la naciaj reprezentejoj).
*La ĝenerala adreso alskribenda estas : proposals@google.com
proposals@google.com>.*
Se vi trovas la kontaktadresojn de lokaj Google-respondeculoj, bonvolu
skribi ankaŭ al ili.
Ekzempla mesaĝo (en traduko) : Saluton, je la 26-a de julio okazos la
125-a datreveno de la unua libro pri Esperanto (Esperanto-naskiĝo). Mi
tre ĝojus se Google povus festi tiun gravan tagon per GoogleDoodle.
Martin Schäffer, Meksiko
Inventu viajn proprajn tekstojn. Kompreneble ili devus esti klaraj,
bonstilaj kaj ĝentilaj kaj MALLONGAJ. Skribu en via nacia lingvo kaj
laŭeble aldonu tradukon al la angla kaj al Esperanto. Subskribu kaj
menciu vian landon. Tio estas necesa por montri la tutmondecon de
Esperanto.
Nur se ni kunagas, ni iĝas atentinda grupo.
/renato corsetti/
/via del castello, 1 00036 palestrina, italujo/
/renato@esperanto.org/