Ju pli belsone, des pli bone

Ju pli belsone kaj nature ni parolos, des pli Esperanto plaĉos al la mondo.

Esence ĉiuj homaj lingvoj estas paroleblaj kaj parolataj. La surpaperigitaj skribaĵoj kiujn oni vidas en libroj kaj gazetoj, estas nenio alia ol reprezentado de tio kio estas kutime dirata kaj aŭdata de la homaj estuloj dum iliaj ĉiutagaj interparoloj. Ĝuste en ĝia parolateco kuŝas la esenco mem de kiu ajn vivanta lingvo, kaj la vere surpriza fakto estas, ke nur kelkaj el ili estas skribataj kaj multegaj ankoraŭ restas nur en sia sona stadio, dum iliaj parolantoj eĉ ne suspekas ke ekzistas alfabetoj kaj skribsistemoj.
D-ro Zamenhof surpaperigis esperanton por povi laŭ la tiutempaj eblecoj, transdoni ĝin al ni kaj por ke ni niavice vivantigu ĝin, alivorte, por ke, pere de inteligenta kaj senlaca studado, ni funde ellernu ĝin kaj kun la tempo ni estu pretaj transdoni ĝin mature kaj nature al nia posteularo.
Sed, ĉu oni rajtus diri, ke oni ja scipovas lingvon funde se oni apenaŭ legas kaj skribas en ĝi, sed tre modeste kaj malflue ĝin balbutas ?
Ŝajnas al ni, ke unu el la grandaj kialoj por la kutima malfacileco varbi novajn Esperantistojn estas ĝuste la evidenta kaj espertrompa manko de flueco de multaj el la jamaj uzantoj de nia kara lingvo.
Ĉu vi mem, kara leganto, sentus vin allogata eklerni lingvon kies propagandantoj ankoraŭ tiel malbelsone kaj sengracie ĝin elbuŝigas ?
La iniciantinto de Esperanto ne nur enmanigis al ni la plej strukture perfektan lingvon en la tuta historio de la homaro, sed ankaŭ la plej belsonivan el ĉiuj, kaj sekve, estas ni, la nuntempaj Esperantistoj, kiuj ludu tiun plibelsonigantan rolon, komencante ĉe ni mem, antaŭ ol nemature ekrapidi al la stratoj trovi novajn adeptojn por nia afero.
Multaj el niaj samideanoj sin demandas, kial ili ordinare povas relative facile legi kaj skribi en Esperanto, sed apenaŭ kapablas ĝin balbuti modeste ĉe la plej simpla provo ion elbuŝigi en ĝi. Al ilia ofta demando :”Kial tio okazas al mi ?” ni kutime respondas per alia demando : “Ĉu vi hazarde iam vin ekzercas parolante laŭte ?” Preskaŭ ĉiam la respondo estas nea kaj la pretekstoj kaj pseŭdoklarigoj multaj.
Estas fakto, ke sen ofta parola (buŝa kaj makzela) gimnastikado neniam kreiĝus eĉ ĉe la plej lertaj lernantoj la kutimo aŭtomate paroli.
Nur observante nin mem dum ni parolas nian denaskan lingvon, ni konstatas, ke oni pensas per la cerbo sed parolas per la buŝo. Tio, kio okazas ĉe la buŝo, (la ordigado de la vortoj, la flua artikulaciado de la sonoj, la nekonsciaj konjugado de la verboj kaj kunordigado de substantivoj kaj adjektivoj, ktp.) okazas tute aŭtomate kaj laŭŝajne senpene, rezulte de parolkutimoj kreiĝintaj ĉe ni iom post iom laŭlonge de niaj vivoj. Ĉi-tio indikas al ni, ke pli ol al la cerbo, estas al la lango, la lipoj,  la gorĝo, la pulmoj kaj al ĉiuj partoj de nia parolaparato al kio oni fakte instruu la lingvon. Se la silenta legado de romanoj direktiĝas nur al la cerbo, la lernanto certe pli kaj pli bone komprenos tion kion li legos, sed neniel li fariĝos pli lerta kaj natura parolanto. Temus tiaokaze nur pri analiza aŭ elkodiga, sed ne pri kutimokrea procezo, kondukonta al belsone kaj senpene flua elbuŝigado de niaj frazoj.
Laŭ nia propra plurjara lingvolernada sperto, ni povas konsili al niaj legantoj tri efikegajn sekretojn :
(1) krom la ofta elmetado de sia orelo al korekte kaj bone parolata Esperanto (Ekz. Esperanta Retradio), (2) oni ĉiutage parkerigadu novajn frazojn. Alvenos la momento, kiam onia propra kolekto de parkerigitaj frazoj estas tiel granda, ke onia cerbo, elplukante partetojn de diversaj el ili, tute nature kaj rapide kunmetos la siajn proprajn ; kaj (3) ni neniam ĉesos insisti pri tio, ke por alkutimigi kaj plilertigi la langon al la sonoj kaj dirmanieroj de nia nova lingvo (kiu ajn ĝi estas) estas treege konsilinde, ke ni ĉiutage laŭtlegadu kaj relegadu dum almenaŭ 15 minutoj, ĉapitrojn aŭ artikolojn perfekte kaj belstile verkitajn de imitindaj aŭtoroj. Tute ne forgesu, ke se la lango ne moviĝas, la lingvo ne plifluiĝas.
Luis Jorge Santos Morales