Renkontiĝo kun kanadaj geamikoj

La 6an de junio, ni invitas vin ĉiujn al renkonto de kanadaj geamikoj, Zdravka Metz kaj Normand Fleury.
Jen la ĝenerala programo :
9a matene – 5a vespere : Vizito kaj promenado tra Nantes, tagmanĝo en restoracio.
7a – 9a vespere : Prelegoj de Zdravka kaj Normand en prelego-ĉambro de la Manufacture
La temoj de la prelegoj estas jenaj :
“Kiel volontulado helpas integriĝon en nova lando.”  : Zdravka Metz mem spertis kiel estas enmigri novan landon kaj kulturon kun nova lingvo. Ofte oni ne konsideras aŭ taksas ke volontulado povas transformi ies vivon. Volontuli povas esti multe pli grava sperto ol simple helpi sian malsanan najbaron. Pere de volontulado, iu povas, depende de sia celo, pli facile integriĝi en novan socion, trovi manieron vivteni sin aŭ same grave, senti sin feliĉa aŭ utila. Ŝi prezentos sian vivsperton kiu portis ŝin al nova profesio, de ekonomia fako al socia laboro kun volontuloj kaj handikapitoj.
“Kiel arbaroj povus savi homaron ?” (Normand) : Iam la arbaroj kovris preskaŭ duonon de la tersurfaco. Kiel estas la situacio nun ? Pli kaj pli akvo kaj aero malpuras sur la tero kaj kaŭzas ekologian katastrofon. Kial mi pensas ke arbaroj estas grava ŝlosilo por solvi tiujn urĝegajn problemojn surtere ? La prelego prezentos ekzemplojn dise tra la mondo.