Teksto de la monato (Januaron 2021-an)

Pri la sukaj konversacioj okazintaj inter don Quijote kaj ties ŝildisto Sancho Panza, kaj pri aliaj eventoj.

— Ĝis nun viaj novaĵoj ne malplaĉas al mi, — diris don Quijote — daŭrigu. Vi do alvenis tien. Kion faris tiu reĝino de beleco ? Sendube, kiam vi trovis ŝin, ŝi surfadenigis perlojn aŭ brodis per oraj fadenoj ian insignon por mi, la kavaliro sklavo de ŝia amo.
— Ne, sinjoro — respondis Sancho —. Mi trovis ŝin, kiam ŝi kribradis du buŝelojn da tritiko en la korto de sia domo.
— Nu, faru al vi la ideon, ke tiuj grajnoj de tritiko, ĉar tuŝitaj de ŝiaj manoj, estas veraj perloj. Sed diru : ĉu vi rimarkis, ĉu la tritiko estis blanka aŭ bruna ?
— Nek blanka, nek bruna, sed ruĝeta — respondis Sancho.
— Bone, mi certigas vin — diris don Quijote —, ke la tritiko kribrita de ŝiaj manoj donis plej blankan panon. Sed daŭrigu. Kiam vi transdonis al ŝi mian leteron, ĉu ŝi ĝin kisis ? Ĉu ŝi metis ĝin sur sian kapon ? Ĉu ŝi faris ian ceremonion indan je la letero ? Kion ?
Kiam mi volis doni al ŝi la leteron, ŝi estis plej okupata, skuante la kribrilon plenan de tritiko, kaj diris al mi : « Amiko, lasu la leteron sur ĉi sakon, ĉar mi ne povas ĝin legi, ĝis mi finos kribri ĉion ĉi-tiean ».
— Kia diskreta sinjorino ! — diris don Quijote —. Certe ŝi preferis legi senurĝe la leteron por pli longe ĝui ĝin. Daŭrigu, Sancho. Dum ŝi tiel okupiĝis, pri kio ŝi parolis kun vi ? Kion ŝi demandis pri mi ? Kion vi respondis ? Nu, ĉion rakontu, eĉ ne unu guton lasu en la inkujo.
— Nenion ŝi respondis — respondis Sancho —. Sed mi diris al ŝi, kiel via moŝto, kvazaŭ sovaĝulo meze de ĉi montaroj, nuda de la talio supren, pentofaris pro ŝia amo, dormis sur la grundo, neniam manĝis ĉe kovrita tablo nek kombis al vi la barbon, kaj nur lamentis kaj riproĉis vian sorton.
— Vi eraris, dirante, ke mi riproĉis mian sorton — diris don Quijote —. Male, mi benas kaj benos ĝin ĉiun tagon de mia vivo, ĉar igis min inda ami sinjorinon tiel altan kiel Dulcinea de El Toboso.
— Tiel alta ŝi estas — respondis Sancho —, ke ŝi superas min per pli ol unu spano.
— Kiel do, Sancho ? — diris don Quijote —. Ĉu vi mezuris vin kun ŝi ?
— Jes — respondis la ŝildisto —, ĉi-maniere : mi helpis ŝin meti sakon da tritiko sur azenon, kaj tiam ni staris tiel proksimaj unu al la alia, ke mi vidis, ke ŝi altas per pli ol unu granda spano super mi.
— Ĉu ne vere — diris don Quijote —, ke ŝian staturon akompanas kaj garnas mil milionoj da spiritaj ĉarmoj ? Kaj cetere : kiam vi proksimiĝis al ŝi, ĉu vi ne enspiris ian odoron je araba incenso, ian aromon tiel dolĉan, ke mi ne scipovas ĝin difini, kvazaŭ temus pri la parfumo ŝvebanta en eleganta ganto-butiko ?
— Mi povas diri nur — respondis Sancho —, ke mian nazon trafis virkapra odoreto, ĉar sendube pro ŝia peza laborado ŝin kovris ŝvito jam ranca.
— Neeble — diris don Quijote —. Certe vi havis kataron aŭ flaris vin mem, ĉar mi bone konas la odoron de tiu rozo inter domoj, de tiu lilio kampara, de tiu likva ambro.
— Eble vi pravas — respondis Sancho, ĉar ofte eliras el mi odoro simila al la odoro ŝajne veninta tiam de sinjorino Dulcinea ; kio ne estas stranga, se konsideri, ke unu diablo similas alian.
— Nu bone — daŭrigis don Quijote —, ŝi finis kribri la tritikon kaj sendis ĝin al la muelejo. Kion ŝi faris, kiam ŝi legis la leteron ?
— La leteron ŝi ne legis — respondis Sancho —, ĉar ŝi diris, ke ŝi scipovas nek legi nek skribi. Anstataŭe, ŝi ŝiris ĝin en mil pecojn, deklarante, ke neniu devas ĝin legi, por ke oni ne konu ŝiajn sekretojn en la vilaĝo ; ŝi aldonis, ke sufiĉas tio, ke mi parolis al ŝi pri la adoro de via moŝto al ŝia persono kaj pri la eksterordinara pentofaro, kiun vi plenumis por ŝia amo. Fine ŝi petis min diri al via moŝto, ke ŝi kisas al vi la manojn, ke ŝi pli deziras vidi vin ol skribi al vi, kaj ke tial, ŝi vin petas kaj ordonas eliri el inter ĉi veproj, ĉesigi vian ekstravagancojn, kaj ekiri al El Toboso, se alia pli grava afero ne detenas vin, ĉar ŝi sopiras vidi vian moŝton. Ŝi tre ridis, kiam mi diris al ŝi, ke vi nomiĝas la Kavaliro de la Trista Mieno. Mi demandis, ĉu la vasko de la duelo prezentiĝis al ŝi ; ŝi repondis ke jes, kaj ke li havis aspekton de tre honesta viro. Mi demandis ankaŭ pri la galeruloj ; sed ŝi diris, ke neniu el ili aperis ankoraŭ.
— Ĝis nun, ĉio iras bone — deklaris don Quijote —. Sed diru : kian juvelon ŝi donacis al vi pro la novaĵoj, kiujn vi liveris ? Ĉar laŭ antikva kaj tradicia moro, kiam ŝildistoj, servistinoj aŭ nanoj portis novaĵojn inter la vagantaj kavaliroj kaj ties damoj, ili ricevis ian riĉan juvelon kiel rekompencon pro siaj mesaĝoj.
— Eble vi pravas, kaj cetere temas pri tre bona moro — respondis Sancho —. Sed tio certe okazis en la pasintaj tempoj ; ŝajnas ke nuntempe la moro limiĝas al donaco de iom da pano kaj fromaĝo, ĉar sinjorino Dulcinea tion donis al mi super muron de la korto, kiam mi adiaŭis ŝin. Kaj, se ĝuste paroli, temis pri fromaĝo el ŝafina lakto.
— Ŝi estis ekstreme donacema — diris don Quijote —, kaj sendube pro tio, ke ŝi ne havis ĉe-mane oran juvelon, ŝi ne donis ĝin al vi ; havu paciencon : la ovoj de la Pasko bonas plu post la Sankta Semajno. Mi parolos kun ŝi kaj aranĝos la aferon. […] 

Miguel de Cervantes Saavedra : La inĝenia hidalgo donQuijote de La Mancha.
Trad. Fernando de Diego.