Teksto de la monato (Novembron 2020-an)

Unuigita fronto kontraŭ la ŝuldo

La 29-an de Julio 1987-a en Adis-Abebo, Thomas Sankara partoprenis en la dudek-kvina Estrar-konferenco de la ŝtataj membroj de la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU aŭ OUA laŭ la franca nomo, anstataŭigita per la Afrika Unio la 8‑an de Junio 2002‑a). Tie li eldiris la jenan diskurson, poste transskribitan el registraĵo. La kunsido-prezidanto estis Kenneth Kaunda el Zambio. Tiu ĉi teksto estis elprenita el la numero de Februaro 1989-a de “Coumbite”, trimestra revuo publikigita en Parizo.

Sinjoro Prezidanto,
Sinjoroj Estroj de la delegacioj,

Mi dezirus, ke ĝuste en tiu momento ni estu kapablaj paroli pri tiu ĉi alia temo, kiu ĉagrene absorbas nin : la temo pri la monŝuldo, la temo pri la ekonomia situacio de Afriko. Ĝi estas tiom grava kondiĉo, kiom la paco cele al nia postvivo. Kaj tial mi opiniis, ke necesos altrudi al vi kelkajn minutojn, por ke ni priparolu ĉion ĉi.
Burkino unue dezirus esprimi sian timon. La kunvenoj de la OAU sinsekvas, similas, sed ni timas, ke la intereso por tio, kion ni faras, malgrandiĝos.

Sinjoro Prezidanto,
Kiom da regnestroj ĉeestas, kvankam ili estis regule vokitaj al Afriko por diskuti pri Afriko  ?

Sinjoro Prezidanto,
Kiom da regnestroj estas pretaj aviadile flugi al Parizo, al Londono, al Vaŝingtono, kiam tien for oni alvokas ilin por kunsido, sed ne povas veni tien ĉi por kunsidi en Adis Abebo en Afriko  ? Tio ĉi tre gravas. (aplaŭdoj). Mi rekonas, ke iuj havas validajn kialojn por ne veni. Tial, mi dezirus proponi, Sinjoro Prezidanto, ke ni starigu baremon de sankcioj celantaj la regnestrojn kiuj ne ĉeestas. Ni agu tiamaniere, ke dank’ al poentaro de bona konduto, la regulaj venantoj kiel ni ekzemple (ridoj) estu subtenataj pro iuj el siaj streboj. Jen ekzemploj  : la projektoj, kiujn ni submetas al la Afrika Banko por Disvolviĝo (BAD laŭ la franca akronimo por “Banque Africaine de Développement”), nepre estu almetitaj de iu koeficiento de “afrikaneco”. (aplaŭdoj) La malpli afrikanaj tiel estos admonitaj, kaj sekve ĉiuj venos por kunsidi.

Mi dezirus diri al vi, Sinjoro Prezidanto, ke la temo de la ŝuldo estas por ni temo, kiun ni ne povos prisilenti. Vi mem multe scias pri tio en via lando, kie vi nepre alprenis decidojn kuraĝajn eĉ aŭdacajn. Decidojn ne rilatantajn al via aĝo laŭ viaj blankaj haroj. (ridoj) La Ekscelenca Prezidanto Habib Bourgiba, kiu ne povis veni, sed kiu transsendis al ni signifoplenan mesaĝon, donis tiun alian ekzemplon al Afriko, kiam en Tunizio pro ekonomiaj, socialaj kaj politikaj kialoj, ankaŭ li nepre devis preni kuraĝajn decidojn.

Sed Sinjoro Prezidanto, ĉu ni plu lasos la regnestrojn, ke ili unuope serĉas solvojn al la problemo pri la ŝuldo kun la risko krei sociajn konfliktojn, kiuj povus endanĝerigi ilian propran stabilecon eĉ la konstruadon de la Afrika unueco  ? Ĉar da tiaj ekzemploj, pri kiuj mi parolis, ekzistas multaj aliaj, estus preferinde, ke la estrar-konferenco provizos nin ĉiujn per trankviligaj respondoj koncerne la temon de la ŝuldo.

Ni opinias, ke la ŝuldo estas analizebla per sia deveno. La deirpunkto de tiu ĉi ŝuldo koincidas kun la originoj de la koloniismo. Pruntis al ni monon, ja tiuj, kiuj koloniis nin. Ankaŭ ili mem administris niajn Ŝtatojn kaj ekonomiojn. La koloniintoj faris Afrikon ŝuldanta al la pruntedonintoj, kiuj estas ankaŭ iliaj fratoj kaj kuzoj. Ni ne sentas nin koncernataj de tiu ĉi ŝuldo. Ni konsekvence ne estas devigataj repagi ĝin.

La monŝuldo ankaŭ estas la nov-koloniismo aŭ la koloniismo ŝanĝiĝinta en “teknikajn bon-intencojn”. Fakte, ni devus diri… “en teknikajn mon-atencojn”. Kaj ili mem proponis al ni financado-fontojn kaj pruntedonantojn. Tiu ĉi vorto, kiun ni ĉiutage uzas, signifas ke la donanto generas la dronanton. Tiuj ĉi krimaj pruntedonantoj estis al ni rekomanditaj. Oni prezentis al ni dosierojn kaj allogajn kapital-muntaĵojn. Ni fariĝis ŝuldantoj dum daŭro je kvindek aŭ sesdek jaroj kaj eĉ pli. Tio signifas, ke oni instigas nin kompromiti niajn popolojn dum kvindek jaroj kaj pli.

Sub sia nuna formo, la monŝuldo elvokas lerte organizitan rekonkeron de Afriko, por ke ĝia kresko kaj disvolviĝo alkonformiĝu al gradoj kaj normoj tute fremdaj laŭ ni. Agante tiamaniere, ke ĉiu el ni fariĝos financa sklavo, t.e. sklavo de tiuj, kiuj havis la oportunaĵon, la ruzon, la perfidon investi en fondusoj ĉe ni kun nia devigo repagi. Oni diras al ni, ke ni repagu la monŝuldon. Tio ne estas afero pri moralo. Tio ne rilatas al tiu ĉi laŭdira digno repagi aŭ ne repagi.

Sinjoro Prezidanto,
Ni aŭskultis la Norvegan ĉefministrinon, kiam ŝi tie ĉi mem parolis. Ŝi diris, kiel Eŭropanino, ke ne ĉiu monŝuldo povos esti repagita. Mi nur dezirus kompletigi ŝiajn parolojn dirante, ke la monŝuldo ne estu repagita. La monŝuldo ne estu repagita, unue ĉar, se ni ne repagos ĝin, niaj pruntedonintoj ne mortos. Tute evidente  ! Male, se ni repagos ĝin, ja mortos ni. Same evidente  ! Kiuj instigis nin al nia ŝuldo, tiuj ludis kvazaŭ en monvetejo. Kiomlonge ili gajnis, tiomlonge ne okazis debato. Ĉar ili nun malgajnas, ili postulas de ni la repagon. Kaj ni parolas pri krizo. Ne, Sinjoro Prezidanto, ili perludis monon, ili malgajnis, tio estas la regulo de la ludo. Kaj la vivo plu daŭras (aplaŭdoj).

Ni ne povas repagi la ŝuldon, ĉar ni havas nenion por pagi. Ni ne povas repagi la ŝuldon, ĉar ni ne responsas pri la ŝuldo. Ni ne povas repagi la ŝuldon, ĉar male la aliaj ŝuldas al ni tion, kion la plej grandvaloraj riĉaĵoj neniam povos repagi al ni, t.e. la sangoŝuldon. Ja nia sango estis verŝita.

Oni parolas pri la Plano Marŝal, kiu rekonstruis la Eŭropan ekonomion. Sed oni ne parolas pri la Afrika Plano, kiu ebligis al Eŭropo alfronti la hitlerajn hordojn, kiam iliaj ekonomioj estis minacataj, kiam iliaj stabilecoj estis minacataj. Kiu savis Eŭropon  ? Nu, Afriko  ! Oni malmulte parolas pri tio. Oni tiom malmulte parolas pri tio, ke ni ja ne povas esti komplicoj de tiu ĉi sendanka silento. Se la aliaj ne povas laŭdi nin, almenaŭ ni havas la devon diri, ke niaj patroj estis kuraĝaj kaj, ke niaj tiamaj batalantoj savis Eŭropon kaj fine ebligis, ke la mondo forpelos la naziismon.

La ŝuldo estas ankaŭ la rezulto de la kontraŭstaroj. Kiam hodiaŭ iu parolas al ni pri ekonomia krizo, tiu forgesas diri, ke la krizo ne spontanee aperis. Deeterne la krizo ekzistas kaj ĝi pli kaj pli akriĝos ĉiufoje, kiam la amasoj konscios pri siaj rajtoj fronte al la ekspluatistoj.

Okazas krizo, ĉar la amasoj rifuzas, ke la riĉaĵoj koncentriĝu en la manoj de kelketaj fiuloj. Okazas krizo, ĉar kelkaj fiuloj deponas en alilandaj bankoj gigantajn sumojn, kiuj estus sufiĉaj por la disvolviĝo de Afriko. Okazas krizo, ĉar fronte al tiuj ĉi apartaj riĉaĵoj, kies posedantoj estas konataj, la popolamasoj rifuzas vivi en la getoj kaj kvartalaĉoj. Okazas krizo, ĉar la popoloj ĉie rifuzas loĝi en Soŭeto vidalvide de Johanesburgo. Do estas lukto kaj la akriĝado de tia lukto instigas la estrojn de la financa povo al la maltrankvilo.

Nun oni postulas de ni, ke ni estu kunagantoj pri la serĉado de harmonio. Harmonio favore al la estroj de la financa povo. Harmonio malfavore al niaj popoloj. Ne  ! Ni ne povas esti kunagantoj. Ne  ! Ni ne povas kunlabori kun tiuj, kiuj elsuĉas la sangon de niaj popoloj kaj vivas per la ŝvitado de niaj popoloj. Ni ne povas kunlabori kun ili en iliaj murdaj entreprenoj.

Sinjoro Prezidanto,

Ni aŭdas pri kluboj – Klubo de Romo, Klubo de Parizo, Klubo de Ĉie ajn. Ni aŭdas pri la Grupo de la Kvin, de la Sep, pri la Grupo de la Dek, eble pri la Grupo de la Cent. Kaj mi ne scias pri kio  ! Se ĉio ĉi estus logika, ni nepre fondus niajn klubon kaj grupon. Ni faru tiel, ke de nun Adis-Abebo fariĝos la sidejo, la centro, el kiu deiros la nova impeto de la Klubo de Adis-Abebo. Nia devo estas krei unuigitan fronton de Adis-Abebo kontraŭ la ŝuldo. Nur tiel ni povos diri, ke, rifuzante repagi, ni venas ne spite, sed male ni venas helpeme por vere paroli pri tiu realaĵo.

Aliflanke la Eŭropaj popolaj amasoj ne kontraŭas la Afrikajn popolojn. Kiuj deziras ekspluati Afrikon, tiuj ekspluatas ankaŭ Eŭropon. Ni havas la saman malamikon. Konsekvence, nia klubo el Adis-Abebo devos diri ankaŭ al ĉiuj, ke la ŝuldo ne povos esti repagita. Kiam ni diras, ke la ŝuldo ne povos esti repagita, tio ne signifas, ke ni kontraŭas la moralon, la dignon, la respekton de niaj promesoj. Ni opinias, ke ni ne havas similan moralon ol la aliaj. Inter la riĉulo kaj la malriĉulo ne ekzistas simila moralo. Biblio kaj Korano estas nekapablaj simile servi la ekspluatantojn kaj la ekspluatatojn. Se estus tiel, oni nepre eldonus du variantojn de Biblio kaj ankaŭ de Korano. (aplaŭdoj)

La moralon de niaj ekspluatantoj ni ne povas akcepti. Ni ne povas akcepti, ke ili admonas nin al digno. Ni ne povas akcepti, ke la pagantoj estas fidindaj, dum la nepagantoj estus nefidindaj. Ni devas male diri, ke tiuj plej ŝtelemaj estas ankaŭ tiuj plej riĉaj, kaj ke tiu ĉi fakto estas nun plenrajte akceptita. Ŝtelante, malriĉulo faras nur kulpetan ŝteleton. La fiskon, la doganojn la riĉuloj ŝtelas kaj ili mem ekspluatas la popolon.

Sinjoro Prezidanto,

Mia propono neniel celas provokon aŭ spektaklon. Mi dezirus diri tion, kion ĉiu inter ni opinias kaj deziras. Kiu ne deziras ĉi tie, ke la ŝuldo tute kaj plene forviŝiĝu ? Kiu ne deziras tion, tiu povas eliri, forflugi kaj tuj eniri en la tutmondan bankon por pagi. (aplaŭdoj) Mi ne deziras, ke oni rigardu la proponon de Burkino kvazaŭ fontinta el nematuraj kaj nespertaj junuloj. Mi ankaŭ ne deziras, ke oni opiniu, ke nur la revoluciuloj tiel parolu. Mi deziras, ke oni konsentu, ke nia propono estas simple objektiva kaj evidenta.
Inter tiuj, kiuj diris ke oni ne repagu la ŝuldon, mi povas citi same revoluciulojn, kiel ne-revoluciulojn, same junulojn, kiel maljunulojn. Mi ekzemple citos Fidel Castro-n. Li jam diris ke li ne pagos. Li ne estas samaĝa kiel mi, eĉ se li estas revolucia. Ankaŭ François Mitterand diris, ke la afrikaj landoj ne povas pagi, ke la malriĉaj landoj ne povas pagi. Mi citos Sinjorinon la ĉefministron de Norvegio. Mi ne scias ŝian aĝon kaj mi riproĉus min, se mi pridemandus ŝin pri tio. (ridoj kaj aplaŭdoj)
Mi dezirus ankaŭ citi la prezidanton Félix Houphouët-Boigny. Li ne estas samaĝa kiel mi. Tamen li oficiale kaj publike sciigis, ke almenaŭ koncerne lian landon la ŝuldo ne povos esti repagita. Ebur-Bordo estas tamen rangita en la plej bonhavaj landoj de Afriko, almenaŭ el la franclingvaj landoj. Tial, la fakto, ke ĝia kontribuo estas pli alta ĉi tie, estas krome normala. (aplaŭdoj)

Sinjoro Prezidanto,

Tiel parolante, mi estas neniel provokema. Mi dezirus, ke vi tre saĝe proponu al ni solvojn. Mi dezirus, ke nia konferenco adoptu tiun nepran devon, kiu klare diros, ke ni ne povos pagi la ŝuldon. Per interkonsento nek atakema nek agresema, almenaŭ por eviti, ke oni tuj murdos nin unu post la alia. Se Burkino sole rifuzos pagi la ŝuldon, mi ne ĉeestos okaze de la venonta konferenco¹. Male, per ĉies subtenado, kiun mi multe bezonas, (aplaŭdoj) per ĉies subtenado, ni ne nepre estos devigataj pagi la ŝuldon. Kaj se ni ne repagos la ŝuldon, ni povos dediĉi niajn malabundajn vivrimedojn al nia propra disvolviĝo.
Kaj mi dezirus fini trankviligante la landojn, kiuj suspektas nin malhonestaj  : se ni ne repagos la ŝuldon, ĉio ŝparita ne utilos por paradaj elspezoj. Al ĉiuj ĉi ni ne plu aspiras. Ĉio ŝparita utilos por la disvolviĝo de niaj landoj. Aparte ni evitos ŝuldon pro aĉeto de armilaro, ĉar Afrika lando aĉetinta armilojn, certe uzos ilin kontraŭ alia Afrika lando. Kiu Afrika lando tie ĉi povas sin armi por sin protekti kontraŭ la atombombo  ? Neniu lando kapablas fari tion. De la plej armita al la malplej armita. Sed ĉiufoje kiam Afrika lando aĉetas armilon, tiu ĉi utilas kontraŭ Afrikano, ne kontraŭ Eŭropano, ne kontraŭ Azia lando. Konsekvence, kiam ni komencos trovi solvojn pri la problemo de la ŝuldo, ni devos ankaŭ trovi solvojn pri la problemo de la armado.
Mi estas militisto kaj mi portas armilon. Male, Sinjoro Prezidanto, mi dezirus, ke ni senarmiĝu. La ununura armilo, kiun mi posedas, estas tiu, kiun mi portas, dum aliaj kaŝas la armilojn, kiujn ili posedas. (ridoj kaj aplaŭdoj) Tial, karaj fratoj, per ĉies subteno, ni povos pacigi nian hejmon.
Por plifortigi Afrikon, ni povos ankaŭ uzi ĝiajn vastajn rimedojn, ĉar nia grundo kaj subgrundo enhavas multajn valoraĵojn. Ni posedas sufiĉajn riĉaĵojn kaj krome grandegan merkaton tra la tuta Afriko, de la nordo al la sudo, de la oriento al la okcidento. Ni havas sufiĉe da intelektaj kapabloj por krei aŭ preni la ĉieajn teknologion kaj sciencon, kiujn ni povos trovi.

Sinjoro Prezidanto,
Ni agu tiamaniere por firmigi tiun fronton de Adis-Abebo kontraŭ la ŝuldo. Ni agu tiamaniere, por ke ni decidu limigon de la konkuro al la armado inter malfortaj kaj malriĉaj landoj pere de la fronto de Adis-Abebo. La klaboj kaj tranĉilegoj, kiujn ni aĉetas, estas neutilaj. Ni devas agi tiamaniere, ankaŭ por ke la Afrika merkato estu por la Afrikanoj, produktante, transformante kaj konsumante en Afriko. Ni produktu tion, kion ni bezonas kaj ni konsumu tion, kion ni produktas, anstataŭ importi tion ĉi.
Ĉi tien venis Burkino por prezenti al vi la kotonaĵojn produktitajn en Burkino, teksitajn en Burkino, kudritajn en Burkino por vesti la Burkinanojn. Mia delegacio kaj mi mem estas vestitaj de niaj teksistoj kaj kamparanoj. Mi ne organizas modo-paradon, sed mi dezirus simple diri, ke ni devas afrike vivi. Tio estas la ununura maniero por libere kaj digne vivi.

Mi dankas vin, Sinjoro Prezidanto.

La patrio aŭ la morto, ni venkos  ! (daŭraj aplaŭdoj)

Thomas Sankara (1949-1987)

Tradukis Philippe Lachaux

Fonto  : “Oser inventer l’avenir”  : la parole de Sankara / “Aŭdaci la inventon de la estonteco”  : la parolo de Sankara, prezentita de David Gakunzi, Pathfinder- kaj l’Harmattan-eldonoj, jaron 1999-an.

Notoj :

  1. Thomas Sankara estis murdita malpli ol tri monatojn poste.