Sinmortigo de la intelekto
”Mi ĉagreniĝis pensante kiel mallonga estis la revo pri la homa intelekto. Ĝi mortigis sin. Ĝi dediĉis sin al la atingo de komforto kaj facilo. Ĝi estis balancita socio, kun sekuro kaj daŭro kiel signalvortoj, kaj ĝi atingis siajn esperojn — por finfine alveni al tiu ĉi stato. Devas esti, ke iam la vivo kaj posedaĵoj atingis preskaŭan sekuron. La riĉulo estis certa pri siaj monhavo kaj komforto, la laboristo certa pri siaj vivo kaj laboro. Sendube, en tiu perfekta mondo estis nenia senlaborula problemo, nenia nesolvita socia demando. Kaj granda kvieto sekvis.
”Estas natura leĝo, kiun ni ne rimarkas, ke intelekta varieco estas la kompenso por ŝanĝiĝo, danĝero, kaj ̧ĝeno. Besto en perfekta harmonio kun sia ĉirkaŭaĵo estas perfekta mekanismo. La naturo neniam postulas inteligenton ĝis kutimo kaj instinkto estas ne plu utilaj. Ne ekzistas inteligento, kie ne estas ŝanĝiĝo, aŭ la bezono ŝanĝiĝi. Posedas inteligenton nur tiuj bestoj, kiuj devas renkonti grandegan varion de bezonoj kaj danĝeroj.
[…]
”Ŝajnis al mi, ke mi vidas la malprogreson de la homaro. La ruĝeta sunsubiro pensigis min pri la krepusko de la homaro. Por la unua fojo mi komencis konstati strangan rezulton de la sociaj klopodoj, pri kiuj ni nuntempe okupas nin. Tamen, ĝi ja estas sufiĉe logika sekvo. Forto rezultas el bezono ; sekuro kreas malfortiĝon. La plibonigado de la vivkondiĉoj — la vera civilizacia procedo, kiu pli kaj pli sekurigas la vivon — persiste daŭris ĝis la klimakso. Triumfo sekvis triumfon de la unuigita homaro super la naturon. Aferoj kiuj nun estas nuraj revoj, fariĝis projektoj planitaj kaj poste efektivigitaj. Kaj la rikolto estis tio, kion mi vidis !
”Efektive la nuntempaj higieno kaj agrikulturo ankoraŭ estas je la komenca stadio. La scienco de nia epoko estas atakinta nur malgrandan parton de la kampo de homaj malsanoj, sed, malgraŭe, ĝi etendas sian agadon tre firme kaj persiste. Niaj agrikulturo kaj ĝardenkulturo detruas foje unu herbaĉon kaj kreskigas eble dudekon da sanaj plantaĵoj, lasante la plej multajn mem interbatali por trovi la bilancon. Ni
plibonigas niajn preferatajn kreskaĵojn kaj bestojn — kaj kiom
malmultaj tiuj ja estas — iom post iom per elelekta bredado ;
jen nova kaj pli bona persiko, jen sengrajna vinbero, jen pli granda kaj pli dolĉa floro, jen pli taŭga brutospeco. Ni plibonigas ilin grade, ĉar niaj idealoj estas malklaraj kaj provemaj, kaj nia scio estas tre limigita ; ĉar la naturo ankaŭ estas timema kaj malrapida en niaj mallertaj manoj. Iam ĉio ĉi estos pli bone organizata, kaj ankoraŭ pli bone. Tiel marŝas la progreso, malgraŭ la okazaj malhelpoj. La tuta mondo estos inteligenta, klera kaj kunlaborema ; aferoj moviĝos ĉiam pli rapide al la supervenko de la naturo. Fine ni saĝe kaj zorge alĝustigos la bilancon de la besta kaj vegeta regnoj al niaj propraj bezonoj.
”Tiu ĉi alĝustigo, — mi diras al vi, ŝajne estis farita, kaj farita bone ; farita efektive por eterna tempo, dum la tempospaco, kiun mia maŝino transsaltis. La aero estis sen kuloj, la tero sen herbaĉoj aŭ fungoj ; ĉie estis fruktoj kaj dolĉaj kaj ravaj floroj ; brilaj papilioj flugis tien kaj reen. La idealo de evitaj medikamentoj estis atingita. Malsanoj tute malaperis. Mi ne vidis eĉ unu signon de ia infekta malsano dum mia restado tie. Kaj mi devos poste diri al vi, ke eĉ la procedoj de putriĝo kaj kadukiĝo estis tre influitaj de tiuj ĉi ŝanĝiĝoj.
”Oni faris ankaŭ sociajn triumfojn. Mi vidis la homojn loĝantaj en bonegaj ŝirmejoj, mi vidis ilin bele vestitaj, kaj, almenaŭ ĝis tiam, mi ne vidis ilin okupi sin pri ia laboro. Estis neniaj signoj de luktado, nek socia, nek ekonomia luktado. La vendejo, la reklamo, trafiko, tiu komerco, kiu konsistigas la korpon de nia mondo, ĉiuj estis malaperintaj. Estis nature, je tiu ora vespero, ke mi ekprenu la ideon de socia paradizo. La problemo de kreskanta loĝantaro solviĝis, mi supozis, kaj la loĝantaro ĉesis plimultiĝi.
”Sed kun tia ŝanĝiĝo ĉiam venas adaptoj al la ŝanĝiĝo. Kio,
se la biologia scienco ne estas amaso da eraroj, estas la kaŭzo de homaj inteligenteco kaj vigleco ? Malfacilaĵoj kaj libereco : kondiĉoj sub kiuj la agemaj, fortaj, kaj subtilaj eltenas kaj la pli malfortaj suferas ; kondiĉoj kiuj premiigas la lojalan interligon de kapablaj homoj, memdetenemon, paciencon kaj decidemon. Kaj la institucio de la familio, kaj la emocioj kiujn tio naskas, la furioza ĵaluzo, la sentemo por la idoj, gepatra sindonemo, ĉiuj trovis pravigon kaj subtenon en la danĝeroj, kiuj ĉiam minacis la idojn. Nun, kie estas tiuj minacaj danĝeroj ? Vidiĝas sentimento, kaj ĝi kreskos, kontraŭ edzeca ĵaluzo, kontraŭ furioza patrineco, kontraŭ ĉiaj pasioj ; nenecesaj aferoj nun, kaj aferoj kiuj embarasas nin, sovaĝaj
postrestaĵoj, malakordoj en rafinita kaj agrabla vivo.
”Mi pripensis la fizikan malforton de la homoj, ilian mankon de inteligento, kaj tiujn grandajn multnombrajn ruinojn, kaj tio plifortigis mian kredon pri perfekta venko super la
naturon. Ĉar post la batalo venas trankvilo. La homaro antaŭe
estis forta, vigla kaj inteligenta, kaj estis uzinta ĉiom de sia
energio por ŝanĝi siajn vivkondiĉojn. Kaj nun venis la kontraŭago de la ŝanĝitaj kondiĉoj.
”En la novaj kondiĉoj de perfektaj komforto kaj sekuro, tia senripoza energio, kia ĉe ni estas forto, fariĝus malforto. Eĉ en nia epoko, kelkaj tendencoj kaj deziroj, antaŭe necesaj por ekzistado, estas konstanta kaŭzo de malsukceso. Fizika kuraĝo kaj batalamo, ekzemple, ne multe helpas — povas eĉ malhelpi — al civilizita viro. Kaj en kondiĉoj de fizikaj egalo kaj sekuro, intelekta kaj fizika potenco estus senutila. Dum multegaj jaroj, mi supozis, estis nenia danĝero de milito aŭ persona perforto, nenia danĝero de sovaĝbestoj, nenia velkiga malsano, kiu necesigus korpan fortikon, nenia bezono labori. Por tia vivo, tiuj, kiujn ni nomus la malfortaj estas tiel bone ekipitaj, kiel la fortaj, ili estas efektive ne plu malfortaj. Ja pli
bone ekipitaj ili estas, ĉar la fortaj ĉagreniĝus pro sia neuzebla energio. Sendube la rava beleco de la konstruaĵoj, kiujn mi vidis, reprezentis la lastajn ondojn de la nun sencela energio de la homaro, antaŭ ol ĝi perfekte harmoniis kun la kondiĉoj sub kiuj ĝi vivas — la fanfaron de tia triumfo, kia komencis la lastan grandan pacon. Tio ĉi ĉiam estas la sorto de energio en sekuro ; ĝi turnas sin al arto kaj erotikeco ; kaj tiam venas ekvelko kaj kadukiĝo.
”Eĉ tiu arta instigo finfine formortus — efektive ĝi preskaŭ malaperis je la tempo, kiun mi vidis. Ornami sin per floroj, danci, kanti en la sunlumo ; tiom restis de la arta spirito, kaj nur tiom. Eĉ tio fine forvelkus ̧is kontenta malvigleco. Nin sagacigas la akrigilo de doloro kaj neceso, kaj jen tiu malŝatata akrigilo estis fine rompita !
”Starante tie en la kreskanta mallumo, mi opiniis, ke per
tiu ĉi simpla klarigo mi solvis la problemon de la tuta mondo — solvis la tutan sekreton de tiuj ravaj hometoj. Eble tro
sukcesis la rimedoj, kiujn ili elpensis kontraŭ la plimultiĝo de
la loĝantaro, kaj la nombro ne staris senŝanĝa, sed eĉ malpliiĝis. Tio klarigus la forlasitajn ruinojn. Tre simpla estis mia teorio, kaj sufiĉe verŝajna — kiaj estas la plej multaj malĝustaj teorioj !
H. G. Wells : La tempo-maŝino. Trad. E. W. Amos.