Monataj arkivoj: Decembro 2010

decembra babilado ne okazos / le babilado de décembre n’aura pas lieu

Pro julfesto, la kutima babilada rendevuo ne okazos en Decembro.
Ni do rendevuas nun la 28an de Januaro je la sesa kaj duono en la restoracio Kusadasi, strato Armand Brossard en Nanto.
La temo : piedirado
La unuan horkvaronon ni dedichos al la movadaj kaj klubaj informoj.
Eblos pruntepreni au redoni librojn de nia biblioteko. 

Du fait de Noël, le rendez-vous habituel du Babilado n’aura pas lieu en décembre.
Nous avons donc rendez-vous maintenant le 28 janvier à 18h30 au restaurant Kusadasi, rue Armand Brossard à Nantes.
Thème : la marche à pied.
Le premier quart d’heure sera consacré aux informations du club et du mouvement.
Il sera possible d’emprunter ou de rendre des libres de notre bibliothèque.

mia peto al vi

Jen mesaĝo de Etsuo Miyoshi.
Aĉetu kaj legigu la ĵurnalon “Le Monde” la 15an de Decembro.
Amike,
Luko

> verŝajne vi kunvenos ĉisemajnfine okaze de la Zamenhof-Tago. ĉu estus eble al vi konigi la ĉisuban tekston al la ĉeestantoj kaj instigi ilin reagi post la 15-a de decembro al ‘Le Monde’ ? tio estos bela kontribuo al la konstruo de pli bona mondo kaj pli justa lingva mondo ankaŭ en EU.
>
> ĉu vi povas subteni mian agadon per tio ?
> kore,
>
> etsuo
>
> Alvoko al Franclingvanoj
> Ni ĉiuj konscias pri la granda influo, kiun amaskomunikiloj havas por nia Movado. Gravas, do, ke ili komprenigu ankaŭ la rolon de Esperanto en EU.
> Francio estas ja grava, prestiĝa kaj potenca ne nur en EU, sed ankaŭ mondskale. Ĝi estas, krome, influhava, ĉar la franca estis konsiderata LA internacia lingvo. La voĉo de Francio estas plu aŭdata tra nia tuta planedo kun respekto.
> Jam 8 jarojn mi aperigas anoncojn plurlande en Eŭropo, el kiuj 9-foje en Francio. Ili estis sub la rubriko ‘Reklamoj’, sed taŭgus, ke Esperanto estu traktata kiel novaĵo. Dum mia lastjunia vizito al ‘Le Monde’ oni sciigis al mi, ke por ke Esperanto estu novaĵo, la ĵurnalo devas konscii pri vera intereso en la publiko. Tion ili taksas pere de reagoj de la legantoj.
> La 15-an de decembro en ‘Le Monde’ aperos 2 paĝoj : unu kun intervjuo al la nepo de d-ro Zamenhof kaj alia kun informoj pri Esperanto.
> Lerninte, ke Ĝingis-Ĥano breĉis nur 5-metre la Grandan Muron por ĉevaloj kaj venkis Ĉinion dum palpebrumo, mi invitas vin agi same, reagante al :
> Le Monde, 80 Bd Auguste Blanqui, 75707 Paris Cedex 13
> aŭ rete al courrier-des-lecteurs@lemonde.fr
>Invitu ankaŭ viajn familianojn kaj geamikojn agi same. Bv skribi NUR franclingve vian opinion, eĉ se kritika.
> Mi antaŭdankas pro via apogo kaj bondeziras feliĉan Zamenhof-Tagon.
> Etsuo Miyoshi._,___

Konkurso de infan-desegnaĵoj

Ni invitas ĉiujn instruistojn, kiuj deziras partoprenigi  siajn gelernantojn al tiu konkurso .
Konkursaj reguloj
Jara temo : Voĵagxantaj Popoloj, migrantaj Popoloj….
Formato : Centimetraj dimensioj , minimume 40×30
Kategorioj                A : ĝis 7 jara
                                  B : pli ol 7 ĝis 10 jara
                                 C : pli ol 10 ĝis 14 jara
Limdato               la 10a de Marto 2011     
Dorse de la desegnaĵo notu, esperantlingve, nomon, aĝon de la infano, adreson de la lernejo aŭ de la   E-klubo, kaj koncizan priskribon de la desegnaĵo.
Premioj estos atribuitaj po 3 en ĉiu kategorio.
Bonvolu sendi desegnaĵojn al :
Centre Culturel St Nazaire Esperanto
38, rue de la Croix Fraîche
44600 SAINT NAZAIRE
FRANCE