Monataj arkivoj: Marto 2011

Unumonata plilongigo de la kursoj por komencantoj.

Ĉiuj Nantaj kursanoj atentu  ! Ĉi-jare, la kursojn por komencantoj ni daŭrigos iomete, t.e.  ĝis la fino de Aprilo.
Tial la lernemuloj retrovos nur komence de Majo, je la kutima horaro, siajn du studrondojn, merkrede kun Béatrice je la sesa kaj duono kaj ĵaŭde kun Luko je la oka vespere.

Ĝis tiam, ekzistos nur unu studrondo, la ĵaŭda kun Béatrice, je la sesa kaj duono.    

Poŝtmarko Nantes Espéranto

La Kultur-Centro Nanto-Esperanto (CCNE) fieras prezenti al vi ĵus la eldonitan poŝtmarkon (t.e. vera poŝtmarko  !), kiu montras la faman Nantan LU-turon kun la teksto « Nantes Espéranto » legebla sur (ankaŭ fama) blua ĉielo.  

Tiu poŝmarko aĉeteblas podeke en nia klubo (0,86 € X 10 = 8,60 €). Ne forgesu mendi ĝin, ekzemple por la Nanta rendevuo, la 17an de Aprilo 2011.

Babilado de mars

Ni rendevuas la 25an de Marto je la sesa
en la restoracio Kusadasi, strato Armand Brossard en Nanto.
La temo  : brikolado
La unuan horkvaronon ni dediĉos al la movadaj kaj klubaj informoj.
Eblos pruntepreni au redoni librojn de nia biblioteko.

Nous avons rendez-vous le 25 mars à 18h00
au restaurant Kusadasi, rue Armand Brossard à Nantes.
Thème  : bricolage.
Le premier quart d’heure sera consacré aux informations du club et du mouvement.
Il sera possible d’emprunter ou de rendre des livres de notre bibliothèque.