Monataj arkivoj: Februaro 2016

Greziljono – 10-taga E-kurso kaj interŝanĝoj – 2016 julio 4/15a

Dektaga Esperanto-kurso
de lundo, 4-a ĝis vendredo, 15-a de julio 2016 matene.

Interŝanĝoj reciprokaj de scioj kaj de scipovoj
por familioj kun infanoj kaj kun spirito RERS kaj SEL
de lundo, 4-a ĝis lundo, 11-a de julio 2016.
Variaj aktivaĵoj por ĉiuj aĝoj.

  • KURSOJ
    • Christian Rivière (Francujo) La esprimo de la tempo en Esperanto
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Unuaj paŝoj en Esperanto – por komencantoj
    • Lingva interŝanĝo : bretona, okcitana, alsaca … laŭ viaj proponoj

  • AKTIVAĴOJ
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Ateliero de brak-ringoj el elastaĵoj
    • RERSEL, diskuto inter diversaj francaj RERS- kaj SEL-retoj
    • Aliaj ekzemploj de eblas atelieroj : desegnado, pentrado, jogo, sofrologio, origamio, poezio, skribado, dancoj … laŭ viaj proponoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Wangari Maathai (Kenjo) Projekcio de la filmo Enradikiĝi (Elisabeth)
http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique30&lang=eo

Aliaj eventoj en Greziljono :

2016-apr-20/24 : Korusa renkonto de Interkant’ kaj verkadaliero Krajon’-Ankro => http ://gresillon.org/koruso
2016-jun-12/17 : La Luaro laŭ la vortoj, turisma semajno laŭ verkistoj => http ://gresillon.org/s1
2016-jul-04/15 : Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto => http ://gresillon.org/s2
2016-aŭg-06/13 : SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO => http ://gresillon.org/s3
2016-aŭg-21/28 : Festa semanjo por infanoj, adoleskantoj kaj familioj => http ://gresillon.org/s4

Ekzamenoj 2016

Kelkaj el vi revekis la ideon pri planado de ekzameno-sesio en la venontaj monatoj.
Temas pri la ekzamenoj de la Franca Instituto de Esperanto.

Estas nekontesteble ke tiu ideo estas bona ideo, interalie por … sin taksi, malkovri siajn mankojn pri la lingvo, sin kuraĝigi.

Cetere estas granda avantaĝo por la asocio kaj la movado : certigi averaĝan uzo-nivelon kaj trovi eventualajn instruontojn por siaj kursoj.

Ekzistas kvar niveloj :

  • Atesto pri lernado
  • Atesto pri praktika lernado
  • Atesto pri supera lernado (komuna trunko) kaj Atesto pri kapableco (fakaj branĉoj)
  • Altaj Esperantaj Studoj

Normale, la “Atesto pri supera lernado” estas la minimuma diplomo por animi kurson. Ni povas organizi (en Nantes) sesion ĝis tiu nivelo inkluzive.

Por pliaj informoj (programoj, tarifoj, regularo, …), bonvolu viziti la retejon : http ://www.franca-esperanto-instituto.net/ en la franca aŭ en Esperanto.

Se ne sin anoncos sufiĉe da kandidatoj por iu nivelo, ni ne povos organizi sesion de tiu nivelo.

Bonvolu kandidatiĝi per tiu paĝo : https ://nantes-esperanto.fr/examens/

Se vi bezonos pli da informoj, bonvolu kontakti Christian Rivière (02 40 25 24 05 aŭ christian.riviere0324@orange.fr)

Ĝis baldaŭ,

Greziljono – La Luaro laŭ fluo de la vortoj – 2016 junio 12/17a

Gloraj verkistoj kaj la kasteloj de la Luaro
  • AKTIVAĴOJ
    • Konferencoj vespere pri la temoj de la vizitoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston
http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique29&lang=eo

Aliaj eventoj en Greziljono :

2016-apr-20/24 : Korusa renkonto de Interkant’ kaj verkadaliero Krajon’-Ankro => http ://gresillon.org/koruso
2016-jun-12/17 : La Luaro laŭ la vortoj, turisma semajno laŭ verkistoj => http ://gresillon.org/s1
2016-jul-04/15 : Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto => http ://gresillon.org/s2
2016-aŭg-06/13 : SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO => http ://gresillon.org/s3
2016-aŭg-21/28 : Festa semanjo por infanoj, adoleskantoj kaj familioj => http ://gresillon.org/s4

Belartaj konkursoj

Eble vi estas verkema, rakontema, studema, kreema. Eble vi ŝatas literaturon, teatron, poezion …

Restas du monatoj ĝis la 31a de marto por partopreni la Belartajn Konkursojn de UEA (tute ne necesas partopreni la Universalan kongreson por konkursi aŭ konkuri).

Ne ĉar oni partoprenas oni aŭtomate ricevas laŭdan mencion aŭ premion, sed ŝajnas ke partopreno al tiu konkurso estas tre bona instigo al pliboniĝo. Tio necesigas laboron seriozan kaj memkritikeman, sed mi opinias ke pli multaj povus (devus) tion celi. Tro ofte mankas nur la maltimo.

Ekzistas kvar branĉoj :

. poezio
. prozo (novelo)
. eseo (ĝenerale aŭ prilingva aŭ socia)
. teatraĵo

Por la regularo (2016) bonvolu rigardi : http ://www.espero.com.cn/2015-10/26/content_36894734.htm

Mi ja scias ke unuafoja partopreno estas timiga. Se iu el vi bezonas helpon aŭ konsilojn pri tio, ne hezitu telefoni al mi : 02 40 25 24 05. Sed ne la ideojn provizos mi.

Sincere, tio estas tre konsilinda sperto.

Esperante ke mi konvinkos almenaŭ unu el vi.

Christian Rivière