Monataj arkivoj: Aprilo 2016

La knabo kaj la rivero

Kovrilo - La knabo kaj la riveroĴus eldonita libro, « La knabo kaj la rivero » estas traduko de « L’enfant et la rivière » de Henri Bosco fare de Luc Gouverneur :

« La riveron neniam vidis Paskaleto. Sed ja multfoje li revis pri ĝi. Precipe kiam Bargabot portis liahejmen fiŝojn, kiujn li ŝtele fiŝkaptis. Iam, la gepatroj de Paskaleto foriris, kaj onjo Martena estis multe tro okupata por priatenti lin…

Tiam Paskaleto malkovris la riveron. Kaj ankaŭ Gatzo-n, tiun knabon eksterordinaran, kiun li liberigis de la ciganoj.

Himno al la naturo kaj al amikeco, tiu romaneto estas unu el tiuj verkoj diversnivele legeblaj kaj relegindaj laŭ aĝo kaj animstato.

Por naŭ-jaraj ĝis naŭdek-naŭ-jaraj legantoj. Kaj eĉ pli… »

Havebla en la vendejo Durance (Nanto) kaj pere de la Esperanto-Kulturcentro de Nanto (CCNE).

Prezo : 9 €

Raporto pri la vizito de Sro. Melnikov

“Saluton al ĉiuj ,
Tri tagojn ni gastigi Aleksandro Melnikov, kaj tio estis granda plezuro. Ni multe serioze parolis, ŝercis kaj ridis … Nantaj klubanoj vizitigis al li sian urbon, kaj vespere ĉirkaŭ dekkvino da homoj partoprenis lian prelegon (pri la ukrainia krizo), kiu estis ege interesa kaj viva.
Krome, ni invitis lin en vinologian vesperkunvenon, kiu estis por li malkovro de unu el niaj regionaj specialaĵoj. Li eĉ kantis ruse kun unu el niaj amikoj, kiu pli bone sciis la parolojn ol Aleksandro (laŭ diroj de Aleksandro mem).
Se li havos okazon reveni en nian regionon, ni tutcerte denove akceptos lin kun granda plezuro.
Amike,
Christiane”

DSC02461

 

“Kompar-studo pri la verboj” de Christian Rivière

Precipaj diferencoj en la esprimo de la tempo inter la franca kaj Esperanto.Tempo-analizo.pdf

Prezento de la problemo en dek ses paĝoj.

Sekvas 60 ekzemploj eltiritaj el la verko « Les heures souterraines » de Delphine de Vigan (je ĉiu ekzemplo : la franclingva versio, la esperantlingva versio, utilaj klarigoj).

Apendico pri la esprimo de kaŭzo kaj konsekvenco.

(A4-formata / 50 p.)
Prezo : 4 eŭrojn

https ://nantes-esperanto.fr/nantaj-produktaĵoj/