Invito al la kunvenoj de la komitato

Al la membroj de la Nanta Esperantista Kultur-Centro,

Laŭ  decido de la komitato, ĉiuj membroj estos invititaj al niaj kelkaj kunvenoj en la jaro, kiuj ĝenerale okazas dimanĉon matene en Mangin-Beaulieu.

La komitato ferme kunsidos de la 9a ĝis la 10a30 matene, kaj tiam la tuta membraro povos kuniĝi ĝis la tagmezo.

Per tiu decido, la komitato deziras faciligi la komunikadon, alporti kaj kolekti interesajn informojn, ekkoni kaj konigi viajn individuajn iniciatojn, kontribuojn kaj opiniojn. Vi povos ankaŭ aliri la bibliotekon, interŝanĝi gazetojn…

Verŝajne du kunvenoj estas antaŭvideblaj ĝis la fino de 2017. La venonta okazos la 17an de septembro, sed vi ricevos alvokon komence de septembro.

Ni esperas ke vi estos interesataj partopreni la vivon de nia asocio. Venu multnombraj. Dankon al ĉiuj.