Kongreso de Esperanto France 2014

Jam rezervu tiujn datojn  !
 
La venontjara kongreso de France Espéranto okazos en Chambéry de la 29-a de majo ĝis la 1-a de junio 2014 kune kun la ĝenerala membrokunveno de Rodanalpa Federacio.
 
Provizora programo  :
 
29-a de majo  : Akcepto fin de la posttagmezo en « Maison pour Tous » en Bissy
Interkona vespero
30-a de majo  : ekskursoj
1°) Ekskurso ĉe Lago de Bourget  ; Tagmanĝo survoje.
2°) Piedira promenado kaj malkovro de natura medio apud Chambéry. Pikniko.
3°) Vizito de malnova urbo Chambéry, tagmanĝo en la urbo.
31-a de majo :
Matene : diversaj kunvenoj ĉe « Maison pour Tous » en Bissy
Ĝenerala membrokunveno (Rodanalpa Federacio aù Esperanto France)
Honorvino
Posttagmezo : prelegoj kaj kunvenoj (fakaj  ?)
Vespere  : spektaklo ĉe Festsalono sekvata de folkmuzika balo  (Vespero malfermata al publiko
1-a de junio :
Matine  : Ĝenerala membrokunveno (Rodanalpa Federacio aù Esperanto France)
Turisma ekskurso
 
Aliaj informoj baldaù sekvos  !