La kultur-Centro Nantes Esperanto proponas kolektivan vojaĝon al Chateaubriant

 Karaj geamikoj,

La Kultur-Centro Nantes Esperanto invitas vin al vizito de la urbo “Chateaubriant” kaj de ties kastelo.
Ni veturos per la nova elektra trajno-tramo. 
Ni petos de vi pagon de la transporto laŭ grupa tarifo. Nepre registru vin rapide.
La 7an de junio matene, ni foriros je la 11h10, kaj alvenos al “Chateaubriant” je la 12h17.
Ni proponas kunmanĝon en restoracio.
Restoracio — L’Amazone 25 rue  Place Motte (1,3 km de la stacidomo)
Prezo  : eblas tagmanĝi laŭ la jenaj prezoj : 12 €, 18 €, 22 €, 30 €

Posttagmeze : Vizito de la urbo, de la kastelo, ktp.
Reveno de “Chateaubriant” je 5h21 vespere alveno al “Nantes” je la 6h29

adreso por la registro kaj por rezervado de la restoracio  : antaŭ la 31a de majo.

okazos.nanto@gmail.com