Vizito de Liba kaj Floreal GABALDA

            Karaj geamikoj

Okaze de nia ĝenerala kunveno ni akceptos niajn prelegontojn Liba kaj Floreal GABALDA. Dum pluraj jaroj, ili loĝis en Venezuelo kaj elmontros al ni diversajn flankojn de la venezuelasocio.

Jen la programo :
Vendredon la 25-an de januaro,
   Je la 6h00, vizito de nia babilado ĉe Kusadasi. Post la parolado, por la interesatoj  eblos   vespermanĝi kune kun Liba kaj Floreal ĉe la restoracio Kusadasi.  
Sabaton la 26-an
  Je la 10h00, rendevuo en la placo Commerce antaŭ la magazeno FNAC
   Komuna vizito de la urbo-centro
   Komuna tagmanĝo en apuda restoracio
   Posttagmeze promenado en la vilaĝo de Trentemoult aŭ en alia interesa loko
   Je la 6h00 disiĝo de la grupo

Dimanĉon la 27-an (programo de Liba kaj Floreal)


– Matene libervola vizito de la urbo 
– Komuna tagmanĝo en apuda memserva restoracio
– Je la 2h30  prelego pri Venezuelo.