Zamenhof-festo, 14an de decembro, en Angers

Saluton            


Kiel ni jam anoncis en nia mesaĝo de la 24-a de oktobro, la anĝeva ESPERANTO grupo sin proponas por organizi ĉi jare la Zamenofan tagon dimanĉon 14-an de decembro.
Ni strebis limigi la prezon je tre saĝa 12 € kun kvalita manĝo por ke ĉiuj povu partopreni.
Jen la ĉefaj elementoj de la programo.

LOKO  :  Foyer Darwin, 3 rue Darwin Angers (samloke kiel en 2009  ;en la kvartalo Belle-Beille, Angers-Ouest)

PROGRAMO  :
– 9h30  : akcepto kaj bonvenaj kafo kaj biskvitoj,  
ekspozicio de libroj kaj dokumentoj rilate al la unua mondmilito
– 10h30  : montro de la filmo  far Dominique GAUTIER “Esperanto” (62 mn)
-12h  : aperitivo sekvota de manĝo
-14h  : distra parto /animado  fare de Famo (kantoj) kaj Jak LAMBOUR (tekstoj de Gaston Couté)

La manĝo inkluzivas  : enirpladon, ĉefpladon (viando aŭ fiŝaĵo kaj legomoj), fromaĝon kaj deserton (mem-servo). Vi ankaŭ ricevos botelan vinon kaj kafon.

Prezo por la tuta tago estas 12€.

Ni bezonas koni kiom da homoj proksimume partoprenos por doni firman respondon al restoracio.
Ĉu vi povus en via grupo rapide nombri la partoprenontojn (ĉefe por la manĝo).
Ni ŝatus ricevi vian respondon por la 25-a de novembro kvankam tio ja estas baldaŭ.
Ni kalkulas pri vi kaj antaŭdankas vin.

Amike

La anĝeva grupo