Ĉe la esperanta budo al la festo pri maljunaj metioj |
De Nepalo ĝis Nantes
Razen Manandhar (Nepalo)
Mi planis vojĝi al Francio dum unu monato. Sed, tri semajnon mi devis min malliberigi en staĝoj. Do restis nur naŭ tagojn por libera vojaĝo. Tio estas sendube tre mallonga periodo por esplori la vastan landon kun vigla kulruto kaj nekalkuleblaj vidindaĵoj. Tamen mi iel planis viziti almenaŭ tri urbojn – Nantes, Lyon kaj Parizo.
Post la renkontiĝo de Plouezec, venis s-ino Christiane Lamy kaj s-ro Maurice Foucher kun busdometo la 26an de aŭgusto al Plouezec por akcepti min.
Ni unue veturis al Lire, proksima urbeto al Nantes, kie okazis granda ekspozicio de pasinta vivmanero de kamparanoj. La esperantistoj kaptis ŝancon starigi budon de Esperanto tie kaj ili varvigis pri Esperanto al vizitantoj. Dum tuta tago ni servis la vizitantojn kaj petis ilin ĉeesti en Esperanto-kursoj. Mi havis ŝancon renkonti kelkajn afablajn esperantistojn de tiu regiono. Unu el ili estis Bruno Robineau, kiu verkis Esperanto-libron post mondovojagxo.
Samtempe, estis bona ŝanco por mi vidi la malnovaj teknologioj, manĝo, arto, lernejo de kamparanoj. Fakte, tie mi vidis iutempan Nepalon – ĝi ne estas tre malsimila ol la pasinta vivmanero de francoj.
Post la ekspozicio, ni veturis al la urbo centro. Tie, mi estis invitita de s-ro Luko vespermanĝi. Ĉe lia hejmo, ni multe babilis pri orienta religio dum la manĝado.
La 27an, ni promenis en la belan urbon dum tuta tago. Plejparte, ni estis laŭ la rivero Loire, kie situas plej belaj kaj grandaj domoj de la urbo. Ni estis ĉe rivero Loire per pramo, tagmanĝis en Kusadasi restoracio, vizitis la vendejon de nepalano (sed estis fermata). Poste, ni kaj Jean vizitis la preĝejon de Sankta Kruĉo, la maŝinan elefanton, verturis per ŝipo de Gare Maritime trans la rivero kaj promenis en la malnova vilaĝo Trentemoult de fiŝkaptistoj. Poste ni promenis en la Commerce, Fonto de Royale, Passage Pommeray, Chateau de la Duchesse Anne, Katedralo de Sankta Pierre ktp.
Nantes estas granda urbo de komercistoj, kiuj antaŭ multaj jaroj ankaŭ vendis kaj aĉetis sklavojn el Afriko. Nun la libereco de sklavo estas simbolo de Nantes.
Mi multe ĝuis esti en Nantes, babili kun afablaj esperantistoj kaj loĝi ĉe bela domo de Chritiane. Mi ĉiam memoros freŝajn pomojn de ŝia ĝardeno. Mi volis plu loĝi en Nantes, sed mi ne povos vidi aliajn urbojn se mi vivos tien plu. Ja ne eblas vidi Francion en unu semajno tamen estus pli bone se mi ankaŭ paŝos tra aliajn urbojn antaŭ ol mia forflugo. Do mi decidis veturi al Lyon.
La 28an, mi matene vizitis grandan magazenon kaj tagemeze mi veturis al Lyon per rapida trajno.
razeno@gmail.com