Ĉiuj afiŝoj de Okazos

Pluezekaj renkontiĝoj 2016

Retmesaĝo el Pluezek :

Lastan sabaton okazis la ĝenerala kunsido de la Pluezeka esperanta asocio.

Kiel kutime , ni elektis la 3an semajnon de aŭgusto por organizi la venontajn internaciajn renkontiĝojn de Pluezek.

Tial , ni kore invitas ĉiujn amikojn festi gaje kun ni, la 20an datrevenon de niaj internaciaj renkontiĝoj, de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto 2016. Tiuj renkontiĝoj iĝos samtempe la dua tutkelta esperanta kongreso. La unua okazis en Skotlando antaŭ 2 jaroj kaj nia bretona teamo fieras malkovrigi al niaj keltaj kuzoj la riĉecon de nia kelta kultura heredaĵo. 

Subtenita de la departementa asocio 'Armor Esperanto', ni preparas specialan buntan programon.

Inter  diversaj programeroj okazos sakŝalmista koncerto ( http ://www.saint-brieuc-district-pipe-band.com/) en la vilaĝa preĝejo  kaj gvidita vizitado al bretona sanktula monteto en Carnoet ( http ://www.lavalleedessaints.com/ ).

Ĝis baldaŭ en Pluezek 2016  por partopreni en la dua tutkelta kongreso de Esperanto. ...

20aj pluezekaj renkontiĝoj
2a tutkelta kongreso de Esperanto.
13a -> 20a de aŭgusto 2016.
t0PFTq_P5II-i03FXt_1DTVidhCaLQqli7lGhcId89Iw2upU042FsSLkDJtGphL-S6vSPoIq_MseLrZX-Yj8BZcT4IJJ8kb55w=s0-d-e1-ft

Feliĉan novan jaron 2016

Karaj amikoj kaj membroj de nia esperanto-asocio,

Nome de CCNE, mi deziras ĉion bonan por vi, por viaj familianoj kaj por viaj proksimuloj, okaze de la nova jaro 2016.

Por la asocio, ni simple esperu revigliĝon.

Ĝuste ĉi-jare ekzistas seriozaj elementoj por refariĝi optimismaj, kaj la baldaŭa ĝenerala asembleo sin anoncas esperiga. Ŝajnas ke tre oportuna kunteksto sin prezentas por redoni viglon al nia asocio, ankaŭ por konsiderinde rejunigi la membraron kaj la komitaton.

Se vi volas scii iom pli, utile kontribui en tiu ĉi evoluo, ne maltrafi ĉi unikan oportunon, kaj kuraĝigi la novulojn, nepre rezervu la 17an de januaro por pli kunefika funkciado de nia asocio kaj por Esperanto.

Pro tio la nuna komitato sincere antaŭdankas,

La prezidanto,

C.Rivière

Feliĉan novan jaron 2016

 

Tutsemajna kurso en Greziljono

Por tiuj kiuj deziras studi pli profunde lingvajn problemojn (ĉefe la problemon de la verboj), Greziljono proponas tutsemajnan kurson de la 24a de oktobro ĝis la 31a de oktobro 2015.

Evidente la kurso ne limiĝos je la studo de la eltiraĵoj de la libro de Delphine de Vigan.

La kurson gvidos Janine Dumoulin la du unuajn tagojn kaj Christian Rivière la ceterajn tagojn.

Janine profesie prezentos la kompleksan funkciadon de la verboj en la franca.

Christian prezentos la simplan funkciadon de la verboj en Esperanto, kaj panoramon de traduko-problemoj inter ambaŭ lingvoj.

Verŝajne kelkaj momemtoj estos dediĉitaj al aliaj lingvaj punktoj (ekz. la vortfarado).

La saman semajnon Greziljono gastigos aliajn aranĝojn. Tiel vi povos ĝui esperantlingvan etoson dum tuta semajno.

Venu multnombraj. Vi estos bonvenaj.

Christian 02 40 25 24 05

Someraj semajnoj en Greziljono

 ​​

Gresillon vin atendas ĉi-somere en julio kaj aŭgusto. Vidu ĝian agendon/kalendaron aŭ ĝian hejmpaĝon.Aliĝu rapide, la favoraj prezoj ankoraŭ validas kelkajn tagojn. 

Nia programo :

  • 2015-julio-20/25 : Kasteloj de la Luaro – Turisma semajno – oficiala antaŭkongreso de la 100-a UK en Lilo
  • 2015-aŭgusto-01/08 : Lingvoj kaj kulturoj de l’ mondo – postkongreso de la 100-a UK en Lilo
  • 2015-aŭgusto-08/16 : Festa Semajno por infanoj kaj familioj – postkongreso de la 44-a IIK ĉe Lilo




Maison Culturelle de l’Espéranto
Château de Grésillon
St. Martin d’Arcé
49150 BAUGÉ-EN-ANJOU


Courriel :  kastelo@gresillon.org
Téléphone :   02.41.89.10.34 (répondeur)

Durance

Al ĉiuj membroj de CCNE,

Nia asocio de multaj jaroj proponas librojn en la librovendejo Durance, centre de Nantes.
Post efemera revigliĝo de la vendo komence de la jaro 2015, la afero denove velkis por ne diri mortis, ĉar absolute neniu libro estis vendita de tiam. Jam estas tradicio ke ni regule rememorigu tiun eblon viziti nian literaturon, kaj ĉiufoje la afero efektive revivas provizore. Do ek ! Esperinde tiu ĉi mesaĝo same tiklos viajn scivolon kaj legemon.

Baldaŭas la somero. Kiam vi devos resti en ombro pro varmego, pensu ke du aferoj estos absolute necesaj : freŝa trinkaĵo en via dekstra mano kaj libro en via maldekstra.

Je bona “legado sub palmoj”.

Christian Rivière

Informo kaj propono :

La libroj de nia eksa prezidanto Maurice Schudeller estis afable donacitaj al nia asocio.
Kelkajn (dekon da) ni utile enmetos en la bibliotekon. La ceterajn ni proponas revendi al niaj membroj (po 2 eurojn).
Cetere enestas unu ekzemplero de PIV (antaŭa versio) en bona stato kiun ni decidis vendi ok eŭrojn. Ne ĉiutage PIV (eĉ antaŭa) troveblas je tiu prezo. Bona okazo.
Se vi estas interesata, bonvolu telefoni al Christian Rivière (02 40 25 24 05).