vespere
de Grand-Lieu
prelego pri Kubo
Miguel Angel Gónzalez Alfonso,
kaj Espéranto-instruisto.
Estimataj
Pere de emerita jurnalisto mi renkontiĝis kun respondeculo de UNESCO-a Delegacio en Andoro
(mi loĝas apude en francaj Pireneoj).
ĝoje kaj esperplene mi sciigas al vi interesan okazaĵon (SED) kiu
postulas *rapidan reagon.*
Do, bv transsendi al interesataj fakuloj, spertuloj … en Esperantio :
—————————–
En Andoro, post 2008 kaj 2010 okazos en julio 2012 internacia Forumo de
artistoj “ART CAMP” kaj samtempe ekspozicio de diverslandaj pentraĵoj
: ĉi-jare ĉirkaŭ 30 pentristoj estos fine selektitaj. Hodiaŭ
ceteras ankoraŭ kelkaj selektotaj pentristoj ; pli bone inaj ĉar viroj
iom multiĝas nun. Pluraj landoj neniam prezentis pentraĵojn (Ĉinio ekzemple)
La pentrartistoj estas invititaj partopreni dum 12 tagoj ; senpage en
Andoro, sed, kaj tie kusas la tikla punkto, ili pagu mem la vojaĝon ;
samkiel antaŭaj fojoj tiu ĉi lasta kosto povas esti pagata de
mecenatoj sercotaj kies reklamo estos tiel farita.
Esperanton oni povas enŝovi : la respondeculoj konsentas ; modeste
ĉi-jare ( ekz, ne en laborkunvenoj ĉi-foje sed tradukante katalogon )
Gravas partopreni eventon kiu subtenas kulturan diversecon.
Pentristoj mem ankaŭ estos favorataj Äar, post Andora
forum-ekspozicio, la selektitaj pentraŭoj estos prezentitaj en
eksterlandaj UNESCO-aj delegacioj ofertante tiele fruktodonan disfamecon
tutmondan al pentristoj kaj mecenatoj !
Amikece, samideane via. René Ballaguy Mondcivitano.
Ene : Invitletero kaj
http ://www.unesco.ad <http ://www.unesco.ad/>
http ://www.flickr.com/photos/63264140@N06
La Universitato de Teksaso en Dalaso bonvenigos NASK 2012 !
Por la dua fojo NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) prezentos mallongan kursaron (25 de junio ĝis 4a de julio), ĉi-foje en sunplena Dallas, Teksaso. Do, portu viajn ĉapelon, naĝkostumon, kontraŭsunan kremon, kaj eĉ vakerajn botojn ! Alvenu la 25an de junio, kaj foriru la 4an de julio—jen ok plenŝtopitaj tagoj de lernado kaj amuzo. La frua registriĝo, cetere, jam komenciĝis : aliĝu ĝis la 22a de marto kaj ŝparu 50 dolarojn !
La Universitato de Teksaso en Dallas (UT-D) estas rapide kreskanta universitato kun multaj novaj konstruaĵoj, meze de la granda urbregiono Dallas/Fort Worth. La NASKanoj loĝos kune en aparta “NASKejo” sur la kvara etaĝo de nova dormejo. Partoprenantoj loĝos en tri-homaj ĉambraroj ; ĉiu havos privatan dormoĉambron, sed dividos salonon, necesejon, kaj duŝejon. La dormejo estas klimatizita, kaj la klasĉambroj estas en la sama konstruaĵo. En la dormejo estas granda lavejo kun senpagaj lavmaŝinoj kaj sekigiloj. Oni havas senpagan aliron al interreto (sed devas kunporti propran kablon “ethernet”). La manĝejo estas je plaĉa sepminuta paŝado for de la dormejo, kaj tie troviĝas multaj diversaj pladoj kiujn oni elektas laŭvole.
La internacia instruista teamo de Spomenka Štimec (Kroatio), Tim Westover (Usono), kaj Birke Dockhorn (Germanio) provizos tri nivelojn de lernado. Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn.
Ĉi-jare la studentoj povos veni iom pli frue por la Landa Kongreso de Esperanto-USA, samloke kaj en la sama loĝejo (22-25 junio). Oni faru apartajn aranĝojn ĉe www.esperanto-usa.org.
La tuta kosto por NASK 2012 (kursoj, loĝado, manĝado) estos : US$ 625.00 ĝis la 22a de marto, kaj US$ 675.00 poste. Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj loĝantoj en latinamerikaj landoj.
Por pli da informoj, kontaktu Ellen M. Eddy, administranto, eddyellen@aol.com, aŭ vizitu la NASK-retejon (http ://esperanto.org/nask).
Se vi subtenas la ideon de NASK kaj aliaj Esperanto-instruaj iniciatoj de ESF, sed ne povas persone partopreni en NASK, konsideru donaci al la kampanjo “100.000 EUR por ESF” : http ://kampanjo.ikso.net/eo !
admin@esperantic.org
Administranto administrator
Esperantic Studies Foundation
COP STE CATHERINE CP 60502
MONTREAL QC H1V 3T8
KANADO CANADA