Greziljono – PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj – 2016 aprilo 8/16

Redukto de 5 % je ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € ĝis la 8a de februaro.

La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per la rekomendita rekta metodo. Ni proponas tri nivelojn (kursojn).

- Kurso A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
- Kurso A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » gvidata de Christophe Chazarein
- Kurso B1-B2 « Per perloj al astroj » gvidata de Radojica Petrović
- Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK
- NB : Christophe centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo

- Programo de la kursoj kaj ekzameno
- Prezoj kaj aliĝoj
- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj sur mapo
- Libroservo surloke, vidu liston
- Opinioj kaj raportoj : partoprenantojekzamena sesio
- Fotoj : grupo — albumoj 16 19 34 13 28 219 33 44 51 26 23 76 35 54 65

http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique20&lang=eo

Aliaj eventoj en Greziljono :

2016-apr-20/24 : Korusa renkonto de Interkant’ kaj verkadaliero Krajon’-Ankro => http ://gresillon.org/koruso
2016-jun-12/17 : La Luaro laŭ la vortoj, turisma semajno laŭ verkistoj => http ://gresillon.org/s1
2016-jul-04/15 : Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto => http ://gresillon.org/s2
2016-aŭg-06/13 : SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO => http ://gresillon.org/s3
2016-aŭg-21/28 : Festa semanjo por infanoj, adoleskantoj kaj familioj => http ://gresillon.org/s4