Invitilo al SAT-Am-jarkunsido en Grez dim 05/04

Karaj SAT-Amikaranoj,


Konforme al tio, kion vi povis vidi sur p.10 de La Sago 105, ni, post konstato ke nur 15 homoj aliĝis el minimume 30 atenditaj je la 07a de marto, kiel anoncite decidis nuligi la kongreson, bedaŭrante ke tro malfrua preparado ne ebligis sukcesigi ĉi planon Verdunan. Rapide la komitato kontaktis kun Greziljono por trovi solvon tamen jarkunsidi, k tuj estis pozitiva respondo. Jen do ni invitas vin la 5an de aprilo al Greziljona kastelo.

Provizora programo de tiu Jarkunsido 2015 de nia asocio  :
- 9a30  : akceptado 
- 10a – 11a30  : laborgrupo pri la revuo 
- 15a – 16a30  : laborgrupo pri statutoj de SAT-Amikaro 
- 17a – 19a  : plena kunsido kun dum 45 min. agadraporto kaj financraporto  ; dum 1h15 raportoj de la laborgrupoj por debatoj kaj rezolucioj por referendumo.

NB  : eblos alveni sabatvespere aŭ pli frue k forveturi lundmatene aŭ poste.
La respondeculoj de la kulturdomo strebos por taŭge akcepti ĉiujn anojn de SAT-Amikaro sed komplemente al kantemuloj de La Kompanoj k Interkant’, kiuj jam rezervis la kastelon sed kompreneme akceptis ke SAT-Amikaro paralele al ilia programo kunsidu.

Atentu  : se multos la partoprenantoj, endos uzi kelkajn dormoĉambrojn, kiuj estas nehejteblaj. Se vi havas domveturilon aŭ ruldomon, ne hezitu uzi ilin. Eke de aprilo, la konstruaĵoj de Greziljono ne jam varmiĝis. Ni konsilas al la partoprenantoj kunporti varmajn vestaĵojn. Kiuj povas, tiuj kunprenu dormosakon aŭ littukojn (kun varma plumono), se ne, krompago estas 7-eŭra.

Por informoj k aliĝo al la jarkunsido 2015 de SAT-Amikaro, iru rete al http ://gresillon.org/koruso aŭ http ://gresillon.org/alighi k sendu ĉi-ligitan plenumitan paperan aliĝilon al  :

Maison Culturelle de l’Espéranto, 
Château de Grésillon, 
St. Martin d’Arcé, 49150 BAUGÉ-EN-ANJOU

Ĉiuj bonvenas partopreni al tiu jarkunsido, eĉ se nur parte (ekz por tiuj SAT-Amikaranoj, kiuj estos surloke prioritate por kanti). Anoncu rapide vian venon por helpi organizantojn  !

Esperante renkonti vin en Greziljono la 05an de aprilo, kamarade k plej amike vin salutas

Por la komitato,
Markovo-Vito 4103