Loga programo de Kastelo GRESILLON, Esperanto-Kulturdomo
julio-aŭgusto Somera programo kun 4 laŭtemaj semajnoj. Resumo : gresillon.org/somero
21a-28a de julio Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete : gresillon.org/s1
21a de julio – 4a de aŭgusto Alternativa semajno kun verd-politika seminario kaj E-kursoj ; por vegetaranoj, verduloj, ekologio-ekonomiko-alternativuloj, naturistoj kaj tendumantoj. Informoj interrete : gresillon.org/s2
4a-11a de aŭgusto Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete :gresillon.org/s3
11a-20a de aŭgusto Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj interrete : gresillon.org/s4