Kara membro, aŭ amiko de Esperanto, Esperanto-parolanto aŭ -subtenanto,
Ĉiujare la plej granda Esperanto-evento de la jaro estas la Universala Kongreso (UK). En 2015 la UK estos des pli ekster-ordinara, ĉar :
-
estos la jubilea, 100a UK
-
ĝi okazos en Francio …
-
en Lillo, en la sama regiono kiel Bulonjo-ĉe-maro, kie okazis la tut-unua UK, en 1905.
-
ĝi kunigos milojn da esperantistoj de la tuta mondo
-
estos okazo superi la nombron de partoprenintoj de la lasta UK okazinta en Francio, Montpeliero 1998, kun pli ol 3100 homoj !
Do, rendevuo en Lillo de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015.
Aliĝu al la 100a UK Lillo 2015
-
Rete al UEA ĉe http ://uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php, pagante rekte al UEA aŭ tra la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
-
Sendante la aliĝilon kiu estas en la revuo “Le Monde de l’Espéranto” n-ro 589 al UEA aŭ al la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
Eblas pagi la kotizon al Espéranto France ĉeke aŭ ĝire. Kiel membro de UEA, vi ŝparos monon do ne forgesu aliĝi nun…
Informiĝu pri la 100a UK Lillo2015 :
-
Vizitu kaj ŝatu la Fejsbukan paĝon lille2015
-
Legu la retejon de la LKK Lille2015.fr, kie vi trovos interalie la Unuan Bultenon kaj afiŝon elŝuteblajn.
-
Por ĉiaj demandoj kaj rimarkoj, ne hezitu skribi al lille2015@lille2015.fr
Informu samideanojn kaj transdonu tiun mesaĝon, interalie per lokaj diskutlistoj.
La LKK de la 100a UK, Lillo 2015