Morto en la kosmo
Kiam ili alveturis la surfacon de la nekonata, fremda planedo, ili ne antaŭsentis ankoraŭ la danĝeron. La kosmoŝipo alfundiĝis inter du montetoj, ĝia varmega metalkorpo ekripozis post la longega vojaĝo trakosma. Ĉirkaŭe estis verda arbaro kun altaj, plataj kreskaĵoj. La centra stelo de tiu ĉi sunsistemo varmege brilis.
Unua ĵetis rigardon al la ekrano de informa komputilo. Dua deŝaltis la aparaton.
— Nu… ĉio aspektas trankvile. Eble ĉi tie tute ne vivas inteligentaj estaĵoj… ? Ni ekiru por esplori la ĉirkaŭaĵon.
Ili forlasis la ŝipon. Sur la grundo estis lianoj, do malfacile ili povis iri antaŭen. Super ili flugis iu granda birdo. Dua kaptis sian armilon kaj pafis rapide. La birdo falegis al iliaj piedoj.
— Ia vermo kun duobla flugilo kaj haroj — rimarkis Unua.
— Mi ne estas zoologo — aldonis Dua — sed videble ĝi estas tre primitiva vivaĵo…
Ili iris pluen. Egaj arboj falintaj baris la vojon, la spacveturistoj ofte devis flankeniri. Desupre pendis sekiĝintaj branĉoj ; ie en la densa arbaro sovaĝbestoj fuĝis je ilia proksimiĝo, aŭdis ili la bruojn.
— Tiuj estaĵoj aŭdis, ke ni venas — diris Unua kun ioma fiero en la voĉo — La bestoj nin timas !
Dua ne respondis. Li observis la pejzaĝon por ili fremdecan. Tamen poste li diris ion :
— Tie mi vidas iun monteton. Ni supreniru kaj ĉirkaŭrigardu…
Vere. Li pravis. El tiu loko pli multe ili vidis. La montetoj ĉirkaŭis iun ebenon kaj belega estis la densa, verda kreskaĵaro.
— Rigardu… ! — montris subite Dua post ioma observado — Granda kvanto da akvo !
— Ni aliru ĝin !
La akvospegulo estis vere giganta. Ili aliris ĝin, kaj jam pli proksime, ili eĉ ne vidis la kontraŭan bordon.
— Tuta maro — diris Dua haltinte — Kaj rigardu, tiu ĉi bordo estas artefarita. Iuj ĝin konstruis, certe.
Antaŭ la spacveturistoj videblis plata, perfekte polurita ŝtonbordo, paralele kun la akvo. Ĝi etendiĝis ĝis la horizonto. Unua kliniĝis ĝisgrunden, tuŝadis ĝin, poste almetis iujn instrumentojn.
— Oni konstruis ĝin el materialo miksita. Ŝtono, sablo kaj akvo… La ŝtonon ili certe tre muelis…
Mirantaj ili iris pluen ; jam ne dubis ili ambaŭ, ke sur tiu ĉi planedo vivas aŭ vivis inteligentaj estaĵoj. Sur la plata ŝtonbordo estis multe pli komforte, ol inter la densaj kreskaĵoj. Dua tamen sentis timon neklarigeblan, forte li tenis sian armilon.
Aliris ili la akvon.
La nivelo de la akvokvanto estis multe pli suba ol la nivelo de la ŝtonbordo. La ega akvo majeste, verde spegulis la nubojn. La malforta vento surface naskis nur etajn ondojn.
— Ni ekiru en tiu direkto, paralele kun la akvo — proponis Unua — ie certe ni trovos konstruaĵon, urbon aŭ similan… En la proksimo de la vojo certe aŭ verŝajne vivas civilizitaj estaĵoj.
Do, ili iris. La plata ŝtonbordo ĉiam pli plaĉis kaj ekscitis ilin.
— Ĝi estas rekta, tutrekta — murmuris Dua — La konstruo bezonis egan fakkonon kaj kiom da energio… ! Sed kial ili konstruis ĝin, kiucele ?
— Eble ĝi estas vojo — respondis Unua — Kaj tio signifas, ke ili posedas ankaŭ veturilojn.
— Ĉu ni reiru al nia ŝipo kaj traflugu tiun ĉi maron ? — malpaciencis Dua.
Sed Unua jam ne respondis al li. Ektremis la grundo sub iliaj piedoj. Aŭdiĝis bruo proksimiĝanta. Unue ili kredis, ke la eventuala danĝero alvenas flanke de la maro, sed ne, la bruo venis sur la bordo…
Ĝi proksimiĝis kun nekredebla rapido ; la aeron plenigis terura bruego. La grundo senĉese tremis.
— Al la arbaro… ! — kriis Unua kaj li kuris. Dua sekvis lin. La horora io de sekundo al sekundo estis pli proksima. La du spacveturistoj alkuregis la arbaron kaj ĵetis sin en la densan kreskaĵaron. La strangformaj, altaj, plataj arboj kaŝis ilin…
Sed vane. Tiu monstra io — estis ĝi ia maŝino, Unua kaj Dua klare aŭdis la klakadon de metalpartoj kaj grincon de radoj — estis nekredeble giganta kaj rapida. Unu el ĝiaj partoj veturis sur la vojego ŝtona, sed la alia, pli granda kaj larĝa parto en la arbaro. Dua ne plu eltenis la nervostreĉon. Li fulmrapide levis sian armilon kaj pafis al la proksimiĝanta maŝino. Kvankam li trafis, la maŝinego ne haltis. Tiam ankaŭ Unua pafis kaj pafis… Vane.
Io ekbrilis en la aero, de alte subiĝis akra metallameno, poste ankoraŭ unu kaj ankoraŭ unu… La kreskaĵoj de la arbaro falis flanken, mortaj. La bruego plenigis la atmosferon.
Unua vidis nur tion, ke la korpon de Dua kaptas iu akra lameno… La timego paralizis lin, vidanta, kiel ĝi distranĉas lian kunulon. Ŝatus li kriegi, sed… apenaŭ li sentis sekundeton poste jam la doloregon en sia propra korpo.
La virino kuŝanta en la ripozlito demandis :
— Karega, ĉu vi tondis la herbaron ankaŭ ĉirkaŭ la baseno ?
— Kompreneble, karega — respondis la viro.
István Nemere