Monataj arkivoj: Majo 2011

23a Eŭropa Rendevuo.

La 12an kaj13an de Novembro 2011  : en Stella-Plage (en la bela feriejo Stella-maris), la 23a Eŭropa Rendevuo. La plej grava internacia semajnfino  en Francio norde de Parizo  ! 5 kurso-niveloj gvidataj de Katalin Kovats, Sylvain Lelarge, Renée Triolle, Kristin Tytgat, Anne Jausions. Teatro kaj koncerto de Georgo Handzlik. Vizito de la fama librofoiro de Le Touquet-Paris-plage.
Ebleco alveni unu aŭ du tagoj antaŭe por turistumi.
Aliĝiloj kaj informoj  : http ://arrasesperanto.free.fr

Bonvenon al niaj kazaĥaj amikoj, Ruslan kaj Viktorja Mavljudov.

Ruslan kaj Viktorja Mavljudov vizitos nin en Nanto de la 6a ĝis la 9a de Junio.
Mardon, la 7an de Junio okazos kun ili vizito de la urbo.
Je la 6a kaj kvarono vespere, en la salono de la kvarteldomo de « la Halvèque » (tramhaltejo « Halvèque) ili prelegos pri la temo « Kazaĥujo ĉiuflanke ».
Sekvos pikniko en la kvarteldomo. Bonvolu kunporti vian manĝaĵon.

Ni dankas ĉiujn, kiuj partoprenis en la renkontiĝo kun niaj Nepalaj amikoj aŭ/kaj en la Nanta rendevuo (vizitado de la urbo, pikniko kaj prelego far Christian Rivière).

Tamen, tiajn renkontiĝojn ni tute ne aranĝis nur por la komitatanoj de la asocio, sed ja por ĉiuj asocianoj ! Ni bedaŭras ke la interesega prelego de Narendra kaj Rajani en Saint Aignan de Grand-Lieu ne venigis pli da CCNE-anoj. Feliĉe venis multaj loĝantoj de Saint Aignan, sed ili meritus multe pli de la lokaj esperantistoj  !…
Ni ege esperas, ke la venonta vizito de Ruslan kaj Viktorja memorigos al ili, ke la lingvo Esperanto estas ja internacia.

15aj RENKONTIĜOJ de PLUEZEKO.

La 15aj renkontiĝoj de PLUEZEKO okazos ĉi-jare de la 13a ĝis la 20a de Aŭgusto kun la honora ĉeesto de sinjoro Potturu Ranganaysukuru (Ranga), kuracisto pri ayurvedika medicino (tradicia barata medicino). Li gvidos atelieron pri tio.
ATENTU ! BALDAŬ LA UNUA DE MAJO  ! Aliĝu rapide por profiti malpli kostan aliĝkotizon
Se vi malfacile trovas loĝejon, petu de sinjorino Josette Corgnou  nian liston de gastoj, kiu estas pli kompleta ol tiu de nia retejo .
-Sino Corgnou, 5 route de la Madeleine 22470 Plouezec  02 96 22 79 91 aù
al Sino Micheline Gallian, 28 rue Y Lecoq 22470 Plouezec 02 9616 43 74
Por pli da detaloj vizitu nian retejon :

Babilado de Majo…

Vendredon, le 27an de Majo je la sesa vespere,  ni rendevuas en la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard en Nanto, por la monata BABILADO.
La temo elektita  : odoroj (agrablaj kaj malagrablaj…).
Same kiel kutime, ni dediĉos la unuan horduonon por klubaj kaj movadaj novaĵoj.
Eblos pruntepreni kaj redoni librojn de nia biblioteko.