Monataj arkivoj: Novembro 2011

BABILADO !…

Ni rendevuas (kiel kutime ĉiun kvaran vendredon de la monato) la 25an de Novembro, je la sesa vespere, en la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard en Nanto.
Temo elektita  : prezentado de libro aŭ de artikolo de Esperanta gazetaro.
Eblos pruntepreni aŭ redoni librojn de nia biblioteko.
Atentu ke pro preparado de Julpaĉja vizito, ni ne babilos en Decembro.

NI LEGU ESPERANTE !…

Legado ja estas la plej taŭga maniero konservi aŭ plibonigi sian lingvan nivelon…
Tial mi memorigas al ĉiuj  :
– ke nia asocio posedas altkvalitan bibliotekon, el kiu eblas pruntepreni, ĉu rekte-elŝranke dum la kursa horaro, ĉu pli pigreme dum babilado,
– ke eblas envicigi sin en la listoj de proabono ricevotaj magazinoj,
– ke libroj estas ankaŭ aĉeteblaj (ni monhelpu Julpaĉjon  !) en nia kursejo de Mangin (dum kursa horaro), kaj eĉ krome en la librovendejo Durance, korson de la 50 ostaĝoj en Nanto.   

Enagendigu tuj la daton de la venonta Ĝ.A.

Jam eblas anonci al vi ĉiuj, ke nia asocia Ĝenerala Asembleo okazos dimanĉon, la 22an de Januaro 2012 en la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard en Nanto.
Kompreneble, vi poŝte ricevos oficialan kunvokilon, sed ekde nun mi povas  :
– anonci la postagmezan prelegon de Marcelo Redoulez pri Brassens kaj Esperanto,
– inviti vin al kandidatiĝo por la plena renoviĝo de la asocia konsilantaro.