Monataj arkivoj: Januaro 2015

Ĉu vi ĝuas la paĝaron lernu.net ?

Saluton, kara amiko !

Ĉu vi ĝuas la paĝaron lernu.net ? Pro via partopreno en nia paĝaro, ni estas la plej granda reta Esperanto-komunumo en la mondo !

Homoj el la tuta mondo povas uzi la kursojn, forumojn, vortarojn, kaj tekstojn ĉe lernu.net senpage, pro donacoj de malavaraj Esperantistoj kiel vi ! Viaj donacoj subtenas senpagan Esperanto-lernadon en la reto. Ankoraŭ estas tempo por partopreni en nia ĉiu-jara donac-kampanjo — ankaŭ vi povas subteni la kreskadon de nia retejo kaj nia komunumo !

Koran dankon por via helpo !

Vi povas donaci per :
– Paypal (http ://lernu.net/pri_lernu/subteno/donaco.php)

– UEA-konto (lern-a)

– ĉeko – skribu la ĉekon al “ESF” kaj sendu al la adreso :
ESF
c/o Derek Roff
22 Dutch Road
Santa Fe, NM 87508
Usono/USA

– banka ĝiro :
Nomo de konto : EAI
IBAN : SK7552000000000008887398
BIC/SWIFT kodo : OTPVSKBX

Adreso de banko :
OTP Banka Slovensko, a.s.
Nám SNP 212/4
SK-958 01 Partizánske
Slovakujo

Dum sendado de mono per banka ĝiro aŭ per ĉeko, bonvolu indiki “Donaco al lernu !”. Tiel ni scios, ke temas pri via donaco. Bonvolu ankaŭ informi nin, kiun sumon vi ĝiris, kaj ni enmetos vian nomon en la liston de donacintoj, se vi konsentas aperi en ĝi.

Koran dankon !

— La lernu-teamo (teamo@lernu.net)

Kontakto

Posted : 22 Jan 2015 06 :09 AM PST

Ĉu pro religio, lingvo aŭ raso, tra la mondo ankoraŭ forte staras la muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj. La sanga atenco kontraŭ la satira ĵurnalo Charlie Hebdo en Parizo estas nur unu plia ĉapitro en la ĉeno de tragedioj, al kiu ni bedaŭrinde jam alkutimiĝis. En Niĝerio nur ĉi-jare, pli ol 2 mil homoj estis mortigitaj pro atakoj de la radikala islama grupo Boko Haram, sed pri tio, male al la grandskala atento donata al la franca gazeto, aperis nur mallongaj notoj en la ĵurnaloj…

En Ukrainio la homoj estas dividitaj inter tiuj, kiuj favoras al daŭra alproksimiĝo kun Eŭropa Unio kaj la civiliza modelo, kiun Usono eksportas (trudas ?), kaj tiuj, kiuj volas resti ĉe la rusa flanko, kie Putin regas absolute. Ĉu la homoj, kiuj batalas unu kontraŭ la alian, vere konas tiun, kiu estas la malamiko ?
    Vi eble rimarkos ke en la unua numero de ĉi tiu jarkolekto ni same pritraktis la temon Ukrainio. Ni revenas al ĝi nun ne pro iu aparta prefero, sed ĉar ni estas gazeto, kiu dependas de volontulaj kontribuantoj por prezenti al vi bonan materialon. Kaj ĉar Andreo Jankovskij proponis al ni sian artikolon kaj ĉar Vasilij Milushnikov afable respondis al nia peto kontribui, ni povas prezenti al vi la du flankojn de tiu situacio per la plumo de du ukrainianoj. Kiel mi jam diris foje, kial ni devus silenti pri tiklaj temoj ? Nia celo ne estas akrigi disputojn, sed doni rajton al ĉiuj esprimi sin.

Nun pri gajaj temoj : en nia rubriko Intervjuo gastas Martin Wiese, la kantisto kaj gitaristo de la legenda (nun bedaŭrinde finita) muzikgrupo Persone. Li ĵus lanĉis sian novan muzikan albumon Superbazaro. Mi estas deklarita admiranto de lia muziko. Aldone, en tiu ĉi numero vi malkovros multajn interesajn informojn, kiel ekzemple ke en Argentino, la lando de la lasta Universala Kongreso de Esperanto, estis inventitaj multaj niaj ĉiutagaj objektoj, kiel la globkrajono ; ke en Nepalo ekzistas multe pli da lingvoj ol vi povas imagi, kaj ke utopio estas uzata kiel filozofia studobjekto por rekonstruado de la socio.

Multaj homoj demandas pri la facillingvaj artikoloj, kiuj lastatempe mankis en la gazeto. Tiaj artikoloj venas malofte al ni, tial ni konstante serĉas ilin. Se vi interesiĝas, vizitu nian retejon por tie trovi pliajn informojn kiel helpi. Dume ni trovis solvon, tio estas la faciligo de la rubriko Varsovia Vento, kiun ni entreprenis antaŭ kelkaj numeroj. Mi adiaŭas por nun kaj revidos vin en la venonta eldono, kiu espereble alportos pli leĝerajn temojn !

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http ://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan apetiton !
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto 

FORPASIS HANS BAKKER (1937-2015)

La 21-an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elĉerpa malsano, Hans
Bakker, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Li naskiĝis la
8-an de novembro 1937. Dum sia vivo li faris profesie multajn
laborojn ; laste, antaŭ sia emeritiĝo, li laboris ĉe la nederlanda
partio Verda Maldekstro.

Filo de aktivaj esperantistaj gepatroj, Hans Bakker lernis Esperanton
ĉirkaŭ la jaro 1953. Li eniris la Esperanto-movadon en 1955, kiam li
membriĝis en la nederlanda sekcio de TEJO. En 1964 li kunorganizis la
20-an Internacian Junularan Kongreson en Amsterdamo, al kiu li
sukcesis allogi la ĉeeston de pluraj gravaj ne-esperantistaj
organizaĵoj. Kiel gvidanto de la Komisiono pri Ne-Esperantistaj
Organizoj de TEJO (poste nomita Komisiono por Eksteraj Rilatoj), de
1965 ĝis 1976, li donis fortan puŝon al la eksteraj rilatoj de TEJO,
kun seminarioj, eldonaĵoj k.a. agadoj, kiuj dum multaj jaroj estis
plene financataj per subvencioj el ekstermovadaj fontoj. En 1976 TEJO
elektis lin sia Honora Membro.

Hans Bakker aliĝis al UEA en 1962, tuj kiel dumviva membro. De 1982
ĝis 1988 li estis estrarano de Institucio Hodler ’68 kaj de 1992 ĝis
1995 estrarano de UEA pri financo kaj administrado. Dum multaj jaroj
li estis kunredaktoro de la revuo Fen-X de la landa asocio Esperanto
Nederland.

Unikan lokon en la historio de Esperanto Hans Bakker havas pro sia
laboro por la afrika agado de UEA, kiun li gvidis de 1980 ĝis 2001. El
lia celkonforma kaj persista laboro rezultis, ke tuta kontinento
aperis sur la mapo de Esperanto kaj UEA, kie ĝi antaŭe preskaŭ plene
mankis. Li sciis kolekti ĉirkaŭ si reton de entuziasmaj kunlaborantoj,
kiuj persone gvidis la lingvolernadon de afrikanoj. Li kreis ankaŭ
vastan reton de amikoj de Afriko, kiuj per siaj donacoj ebligis la
sendadon de lerniloj kaj ĉiaspecaj aliaj materialoj bezonataj de lokaj
kluboj kaj landaj asocioj, kiuj komencis naskiĝi en rapida ritmo. En
1987 Bakker ebligis al 13 afrikanoj el 9 landoj partopreni en la
Jubilea UK en Varsovio, post unumonata kurso en Hungario por spertiĝi
pri la lingvo kaj ĝia instruado. Ĉirkaŭita de ili sur la kongresa
podio, Bakker transprenis la unuan Premion Onisaburo Deguĉi, kiun la
Estraro de UEA aljuĝis al li pro lia sindediĉa kaj strategie brile
kunordigita laboro por la afrika Esperanto-movado. En la jaro 2000, en
voĉdonado de La Ondo de Esperanto, li krome estis proklamita
Esperantisto de la Jaro.

Por krei solidan bazon por la afrika agado en estonteco, per
donackampanjo de Bakker kreiĝis en la jaro 2000 Kapitalo Afriko de
UEA. Plia rezulto de lia agado estis la konstruado de lernejo en
Togolando, Instituto Zamenhof, fondita en 1995 per liaj subteno kaj
kunlaboro kun Gbeglo Koffi, lia frua lernanto kaj la unua afrika
estrarano de UEA.

Pro siaj grandaj meritoj al la Esperanto-movado, Hans Bakker estis
elektita kiel Honora Membro de UEA en 2002. La Komitato karakterizis
lin kiel tre grandan ekzemplon por la junaj generacioj, ĉar li estas
unu el tiuj esperantistoj, kiuj laboregas kaj ne postulas dankojn pro
la laboro, abunde uzas sian tempon sed ankaŭ sian monon, kaj ne afiŝas
tion.

UEA Kongreso 2015 Lille

karaj membroj
Jen la fino de la jaro, kaj ankaŭ la fino de la plej favorpreza aliĝo al la UK en Lillo. Eblas ankoraŭ profiti je la koncerna tarifo hodiaŭ la 31an de decembro. Vidu ĉe www.uea.org/kongresoj/alighilo aŭ pere de Espéranto-France. Vidu ĉehttp ://esperanto-france.org/congres-mondial-2015-lille
Sed eble vi jam estas inter la 801 aliĝintoj ? Estas nun jam pli da aliĝintoj ol entute estis en Bonaero.
Memorigo : aperis la afiŝo de la 100a Universala Kongreso de Esperanto ; ĝi estas elŝutebla el la kongresa retejo :
La afiŝon vi  povas laŭplaĉe uzi kaj printi cele al plej vasta informado. Ne hezitu plusendi la mesaĝon al viaj kluboj, asocioj, konatuloj !
Mi kaptas la okazon por deziri al vi bonan jarfinan feston kaj feliĉan jaron 2015 ! Venu ĉiuj al la UK en Lillo !
Claude Nourmont