Ĉiuj afiŝoj de Okazos

Teksto de la monato (Aŭguston 2020-an)

Ĉe Bernar PIVo-VarHigiena

Bernar PIVO[1] : “Unue, ŜliSes, estas plezuro renkonti vin… Aŭtoro nekonata kiu sentime, aŭdace konfesas : Tio estas romanaĉo. Libro unua en malbona lingvo. Bonvolu prezenti vin…”

ŜliSes : “Nu, jes ja, kia ajn vortopisanto ne forgesas ke PIVO-higiene sigelumita verko estas asekuro… Mi ne dubas pri estontaj enspezoj ! Esperinde…”

PIVO, duongrumble, kun akuzema vizaĝo, sagopafe : “Dankon, dankon… Mi esperas esti iom pli ol spezosekuro.. Ni enpaŝu la aferon, t.e, vian verkon : ‘Romanaĉo’. subtitole vi aldone asertas, por la nekomprenantoj : ‘romanmaĉo’ kaj tiel ĝi odoras… Ĉu filozofiaj, porspezaj, psikaj motivoj instigis vin al tia provoko ?” (Kial do mi invitis tiun ŜliSeson ?)

ŜliSes : “Bernardo. Ĉu vi ĝisiris la lastan paĝon… ? Mi ŝatus koni la nomon de mia murdonto…la transtempa iranto”.

Bernar PIVO : «Sinjoro PIVO, bonvolu. Ni ne kune kunis… ! ! ! Se paroli
sincere… Mi legetis kelkajn paĝojn ĉe glaso… Kaj ekdormis… Vere teda. Fuŝe elpensita, fuŝe verkita, tajperaroj, aĉa gramatiko, rakonto ne komprenebla… Inda ĝi je tia titolo. Ŝablonaj herooj, eluzitaj kontraŭknaloj kaj aliaj vortludoj. Jen mi legas : ‘la bora laboro’, ‘vivrobotaj viv-rab-otoj’ Mi ne vere komprenis la vian fadenon celitan… Ŝajne urtikoplena pado kiam paĝoj sin vokas el paĝoj kiuj sendas reen al paĝo. Tiu aŭtoro kiu rakontas pri aŭtoro murdita kiuj verkis pri aŭtoro murdita…Kion vi celis, ĉu vi mem taksas la celon atingita. Ĉu tiu verkanto nomita ŜliSes, ĉu Vi ? Ĉu plenumita la deziro ?»

ŜliSes : …«Eble… Bedaŭrinde, se ne finlegis la tuton, vi ne konos la murdontan kulpinton ! Kaj…ankaŭ mi..bedaŭrinde»
ŜliSes enkape remaĉis… La murdoto estas mi. Mi supozas ke vi iome komprenis tion- kaj esperinde mi sukcesos trovi ĝin, antaŭ la murdo mem, la aĉulon kiu aŭdacis sendi min en malvivon. Se ne sukcesas mi ŝatus lin pugni ĝis sango kiam mi en paradizo kaj li en malpa…

PIVO, haltige : «Dankon al vi.. Nun ni pritraktu la ĵusan kvindektrian romanon de sinjoro Jenreo..»

(…)

ŜliSes : Estis necesa plaĉo sinjor’ PIV’ tiu invito.. Nun kune por glaspleno, ĉu ? Antaŭen al la drinkad’

PIVO : For !

Mardon…

«Sed, Ej ! ŜliSes ! Mi televidis ĝin, ĉe PIVo…»

«Vi kulturemas, vi la ŝilatria ! Eh…»

«Ne moku vi. Jes, aperis televide, antaŭ kelkaj semajnoj. Eble iu tradukis.
Aŭtoro vendosukcesa…. ?»

La kravatulo jen ellasis kvazaŭ ĵete la glason el la manoj. Ruĝa. Grunto «Do ! Kion vi atendas ! Vizitu la eldoniston kaj demandu»..

«Ĉefo ! Temas pri memeldonaĵo ! Ja memeldonado iĝis laŭmoda. Mi mem… ‘PoEmaj poemoj’ la sekvanta estos ‘PoAmaj poemoj’. Da eldonisto ne estas… Kaj
eldoninto ja ne povas paroli plu… Sed ja ni la nomon konas ! Eĉ se nura kaŝnomo.»

La porkventra ĉefo povis nur klini kapon pieden cele al ajna rebato.. Nur repreni glason, suĉi iomon da nekonata malpermesita miksaĵo kaj ĵeti.. «Kaj ne
nomu min ĉefo… Mi estas Sinjoro Direktor’»

… «Sed…», tiu etulino ellasis plu… «Tio signifus ke eble estas rilato inter tiu
apero ĉe PIVO kaj la surpentritoj same pri pentrartistoj. Iu mikspotaĵo labirinta. Trovi kruc-punkton inter ambaŭ… Kaj same pri iu nenomita ŜliSes kiu je la
kruc… Kaj pri memeldono estas profesiuloj aŭ kvazaŭ kiuj…»

«Vi ! Mi jam diris : For ! Vi zorgu pri la porĉefa kafo kaj lokbalao. Ne diru…
Vi ! Tri kafojn, tuj ! Forbalau vin mem kaj ne ŝovu…»

… «la nazon en la sinjordirektoran vazon. Mi ne diru pri afero ekster la mia laborkampo…» Ene ŝi jam pensis : «Sendube, ‘sinjorDirektor’ posttagmeza kafo via gustos azenpise – aŭ eble, eĉ, homurine, se vi ŝatas pli-, mi zorgos pri tio…» … Post aldona «bonvolu, sinjoro alta direktista direktor’ ne tabakumi ene, inter la muroj… la leĝon vian vi respektu…Tio via tasko, ĉu ? Laŭleĝa iro…» ŝi elvaporiĝis.. Evidente ja, ŜliSes pensis, se kopii milfoje viditan televidaĵon nepre estu stulta estro, grumbla ulo porkventra, kaj iu sagaca kvazaŭa nekonato. Ni respektu la rakontofadenon ŝi pensis… aĉu ja la vortopakaĵo nomita romanaĉo …Kaj same aĉu iu ESTRO. Kaj, same evidente, ŝi cerbumu por, finfine, ricevi la dankon de ĉi tiu alta estro al la helpinto.. : ŝi, la sagaca etulino… kiu ĉe li, elmetis la taŭgajn supozojn…”

«Vi ! Eksteren, tuj ! !».

(…)

«Aĉa Kafo ! pislavaĵo !» kaj sinjor’ direktor’ kvazaŭ elvomis la tuton…
“Vi diris ? Mi ne komprenis…”
«Mi diris nenion !» elkoleris la granda estro… «Nur misvoja ensorbo… Mi preskaŭ ensorbis tiun lavaĵon en la pulmoj… Tiun ĉi….urinpotan plenon.».. Supozeble, li postvivos la noktovazan trinkon.

(…)

Jam duone endorma la suno. ŝilatria : «ĝis morgaŭ sinjor’». Iu aŭtomata responda «ĝis» eĥis..

Ivo Sennom-Senmon, Gaston Lapipron, Klod Var-Higien… : Romanaĉo

Notoj

[1] Bernard PIVOT prezentis prilibran televidaĵon en la okdekaj.

Elŝutu la tutan romanaĉon ĉe : http ://nantes-esperanto.fr/wp-content/uploads/romanaĉo-07.03.2020.pdf

Teksto de la monato (Julion 2020-an)

BONA RESTORACIO, SED MULTEKOSTA

Ĉu vi jam aŭdis pri Afanti ? Afanti estis ano de la ujgura popolo, kiu vivis kaj vivas en Centra Azio. Oni multe rakontas pri li, ĉar li havis tre specialan, tute personan, manieron eliri el malfacilaj situacioj.
Foje, malriĉa amiko venis al li.
“Afanti, kara amiko,” li diris, “mi venis peti vian helpon. Hieraŭ mi staris apud la enirejo de restoracio por riĉuloj, sur la ĉefa strato… Ĉu vi scias, pri kiu restoracio mi parolas ? Ĝi havas neordinaran nomon : La Brila Suno aŭ La Brila Ĉielo, aŭ ion similan. Vi loĝis en la apuda domo antaŭ kelkaj jaroj, ĉu ne ?”
“Jes,” respondis Afanti, “mi konas tiun lokon. La Brila Ĉielo estas ĝia nomo.”
“Ĝuste. Mi staris tie tute trankvila. Mi faris nenion specialan. Estis muzikistoj ene, kaj mi tie staris por trankvile aŭskulti la muzikon kaj rigardi la homojn, kiuj iris kaj venis sur la strato.”
“Kio okazis ?”
“Io ne-kredebla. Jen elvenas la restoraciisto, rigardas min, kiel oni rigardus malamikan beston aŭ unu el tiuj kreskaĵoj, kiuj kaŭzas malsanojn, kaj li demandas, kion mi faras tie. Nenion, mi respondas. Jes, jes, vi faras ion, li diras, kaj por tio vi devas pagi…”
“Kion ? Li volis, ke vi pagu, ĉu ? Ke vi pagu kion ?”
“Ĝuste tion mi demandis. Kaj ĉu vi scias, kion li respondis ?”
“Kiel mi povus ?”
“Li respondis : vi staras ĉi tie por senti la bonan odoron de miaj manĝoj ; tiun odoron kaŭzas mi ; tiu odoro ne ekzistus sen mia laboro ; tiun odoron vi do devas pagi al mi.”
“Kion vi faris ?”
“Mi malkonsentis. Sed tiam li iĝis ege malkontenta. Li pli kaj pli volis, ke mi pagu. Mi plu respondadis : ne. Tiam li decidis iri al la juĝisto. Kaj nun la juĝisto volas, ke mi iru al li ! Ĉu vi bonvolos veni kun mi ? Mi timas, ke, sola, mi ne sukcesos fari, ke tiu afero finiĝu bone por mi.”
Afanti dum minuteto pripensis, nenion dirante. “Estis bona ideo veni peti mian helpon,” li fine elparolis. “Tiu afero ne estas ordinara. Ĝi tre interesas min. Venu, ni iru kune al la juĝejo.”
Ĉiuj en la urbo konis Afantin. Vidante lin iri al la juĝejo, multaj homoj decidis sekvi. Ili sciis, ke Afanti ĝenerale havas specialan manieron respondi al riĉuloj kaj grand-povuloj, kaj ili volis ne perdi bonan okazon ridi.
Kiam Afanti, lia malriĉa amiko kaj la multaj urbanoj eniris, la juĝisto estis parolanta plej amike kun la restoraciisto. Estis klare, ke tiuj du estas amikoj. Tion tuj montris la unuaj paroloj de la juĝisto :
“Mi aŭdis, ke vi malkonsentas pagi al ĉi tiu restoraciisto la prezon de la odoro, kiun vi enigis en vin ĉe lia restoracio. Tio ne estas akceptebla…”
“Minuteton, sinjoro juĝisto, bonvolu atendi minuteton,” Afanti inter-rompis. “Ĉi tiu homo estas mia frato, kaj mi pagos por li.”
Afanti havis kun si saketon plenan je mono. Nun li prenis ĝin, iris apud la restoraciiston kaj rapide movadis tien kaj reen la saketon antaŭ lia vizaĝo, tiel ke la mono bele aŭdeble sonis.
“Ĉi tiu saketo estas plena je mono. Ĉu vi aŭdas ĝin ? Bone aŭskultu. Ĉu vi aŭdas la monon ?” li demandis al la restoraciisto.
“Kompreneble mi aŭdas la monon. Mia aŭd-povo estas tre bona. Kaj eĉ se ĝi ne estus bona, je tia proksimeco, mi ne povus ne aŭdi ĝin. Certe estas multe da mono en via sako. Mi aŭdis pli ol sufiĉe. Mi bezonas, ne aŭdi la monon, sed ricevi ĝin. Donu ĝin al mi. Kion vi atendas ?”
“Mi atendas nenion. Mia frato kaptis la odoron de viaj manĝoj. Nun vi kaptis la sonon de mia mono. Vi ricevis pagon similan al tio, kion vi vendis.” Afanti turnis sin al la ĉe-estantoj . “Ĉu ne ĝuste ?”
“Tute ĝuste !” ĉiuj sam-tempe respondis.
La juĝisto ne plu povis helpi al sia amiko. La popolo videble estis kun Afanti kaj kun la malriĉulo, kontraŭ li kaj lia restoracia kunulo. Ĉiuj eliris el la juĝejo ridante. Sed ne ridis la restoraciisto. Nek la juĝisto.

Claude Piron : Vere aŭ fantazie.

Teksto de la monato (Junion 2020-an)

La novaj vestoj de la reĝo

Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti ĉiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri ĉiu alia reĝo oni ordinare diras : “li estas en la konsilanejo”, oni tie ĉi ĉiam diradis : “la reĝo estas en la vestejo”.
En la granda urbo, en kiu li loĝis, estis tre gaje ; ĉiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti ; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu ĉi ŝtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu ne taŭgas por sia ofico aŭ estas tro malsaĝa, ili restas nevideblaj.
— Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj ! pensis la reĝo ; havante tian surtuton, mi ja povus sciiĝi, kiu en mia regno ne taŭgas por la ofico, kiun li havas ; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj ! Jes, la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi ! Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron.
Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.
— Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis ! ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke tiu, kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas.
— Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron ! pensis la reĝo, li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li !
Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. “Dio, helpu al mi ! ekpensis la maljuna ministro, larĝe malfermante la okulojn, mi nenion povas vidi !” Sed li tion ĉi ne eldiris.
La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Ĉe tio ĉi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, ĉar nenio estis.
— Mia Dio ! li pensis, ĉu mi estas malsaĝa ? tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi ! Ĉu mi ne taŭgas por mia ofico ? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksaĵon !
— Nu, vi ja nenion diras ! rimarkis unu el la teksantoj.
— Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma ! diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu ĉi desegno kaj tiuj ĉi koloroj ! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi tre al mi plaĉas !
— Tre agrable al ni ! diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo ; kaj tiel li ankaŭ faris.
Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion metis en sian propran poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj.
La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi.
— Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo ? diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.
— Malsaĝa mi ja ne estas ! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki ! Tiel li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. Jes, ĝi estas rava ! li diris al la reĝo.
Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo.
Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj.
— Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega ? diris ambaŭ honestaj oficistoj. Via Reĝa Moŝto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj ! kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la ŝtofon.
— Kio tio ĉi estas ! pensis la reĝo, mi ja nenion vidas ! Tio ĉi estas ja terura ! Ĉu mi estas malsaĝa ? ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo ? tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, ĝi estas tre bela, diris tiam la reĝo laŭte, ĝi havas mian plej altan aprobon ! Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon ; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol ĉiuj aliaj ; tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo : ho, ĝi ja estas tre bela ! Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. Rava, belega, mirinda ! ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj. La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.
La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Ĉiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo. Ili faris mienon, kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris : “nun la vestoj estas pretaj !”
La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris : “Vidu, jen estas la pantalono ! jen estas la surtuto ! jen la mantelo ! kaj tiel plu. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo ! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco !”
— Jes ! diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis.
— Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Reĝa Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn.
La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj ; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas — tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto — kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo.
— Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas ! ĉiuj kriis. Kia desegno, kiaj koloroj ! ĝi estas vesto de granda indo !
— Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado ! raportis la ĉefa ceremoniestro.
— Nu, mi estas en ordo ! diris la reĝo. Ĉu ĝi ne bone sidas ? Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.
La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero ; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis : “Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo ! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto ! kiel bonege ĉio sidas !” Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson.
— Sed li ja estas tute ne vestita ! subite ekkriis unu malgranda infano.
— Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco ! diris la patro ; kaj unu a ! la alia murmuretis, kion la infano diris.
— Li estas tute ne vestita ; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita ! Li ja tute ne estas vestita ! kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava ; sed li pensis : nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio ! Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis.

Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto (Ĉapitro 2 : Fabeloj kaj Legendoj). Trad. Zamenhof

Teksto de la monato (Marton 2020-an)

Ekzistas sufiĉe da metafiziko en la pensado pri nenio.

Ekzistas sufiĉe da metafiziko en la pensado pri nenio.

Kion mi pensas pri la mondo ?
Mi tute ne scias, kion mi pensas pri la mondo !
Se mi malsaniĝus, mi pensus pri tio.

Kian ideon mi havas pri la aĵoj ?
Kian opinion mi havas pri la kaŭzoj kaj la efikoj ?
Kion mi meditadis pri Dio kaj la animo
kaj pri la kreado de l’ mondo ?
Mi ne scias. Laŭ mi, pensi pri tio estas fermi la okulojn
kaj ne pensi. Estas kuntiri la kurtenojn
de mia fenestro (sed ĝi ne havas kurtenojn).

Ĉu la mistero de l’ aĵoj ? Mi tute ne scias, kio estas mistero !
La sola mistero estas la ekzisto de pensanto pri la mistero.
Kiu estas sub la suno kaj fermas la okulojn,
tiu komencas ne scii, kio la suno estas,
kaj pensi pri multaj aĵoj varmoplenaj.
Sed li malfermas la okulojn kaj ekvidas la sunon,
kaj ne plu kapablas pensi pri io,
ĉar la sunlumo valoras pli ol la pensoj
de ĉiuj filozofoj kaj de ĉiuj poetoj.

La sunlumo ne scias, kion ĝi faras,
kaj tial ĝi ne eraras kaj estas komuna kaj bona.

Ĉu metafiziko ? Kian metafizikon havas tiuj arboj ?
Tian, ke ili verdas kaj havas kronon kaj branĉojn
kaj tian, ke ili donas frukton en sia horo, kio ne pensigas nin,
nin, kiuj ne scias rimarki ilin.
Sed kia metafiziko pli bonas ol ilia,
kia estas ne scii, por kio ili vivas,
kaj ne scii, ke ili tion ne scias ?

“Intima konsisto de l’ aĵoj”…
“Intima senco de l’ Universo”…
Ĉio tia estas falsa, ĉio tia signifas nenion.
Estas nekredeble, ke oni povas pensi pri tiaj aferoj.
Estas kiel pensi pri kialoj kaj celoj
kiam la mateniĝo radias, kaj el trans la arboj
svaga oro glacea laŭgrade perdas sian mallumon.

Pensi pri la intima senco de l’ aĵoj
estas balaste, kiel pensi pri sano
aŭ alporti glason al la akvo de l’ fontoj.

La sola intima senco de l’ aĵoj
estas ilia absoluta manko de intima senco.

Mi ne kredas je Dio, ĉar mi neniam lin vidis.
Se li volus, ke mi kredu je li,
li sendube venus paroli kun mi
kaj envenus tra mia pordo
dirante, Jen mi !

(Ĉi tio eble sonas ridinde ĉe la oreloj
de tiu, kiu, nesciante, kio estas rigardi la aĵojn,
ne komprenas tiun, parolantan pri ili
en la parolmaniero, kiun ilia observado instruas).

Sed se Dio estas la floroj kaj la arboj
kaj la montoj kaj la suno kaj la lunlumo,
tiam mi kredas je li,
tiam mi kredas je li la tutan tempon,
kaj mia tuta vivo estas preĝo kaj meso,
kaj komunio per la okuloj kaj la oreloj.

Sed se Dio estas la arboj kaj la floroj
kaj la montoj kaj la lunlumo kaj la suno,
por kio mi nomas lin Dio ?
Mi nomas lin floroj kaj arboj kaj montoj kaj suno kaj lunlumo ;
ĉar, se li faris sin, por ke mi vidu lin
suno kaj lunlumo kaj floroj kaj arboj kaj montoj,
se al mi li montras sin arboj kaj montoj
kaj lunlumo kaj suno kaj floroj,
tiam li volas, ke mi konu lin
arboj kaj montoj kaj floroj kaj lunlumo kaj suno.

Kaj tial mi obeas lin,
(kion plian mi scias pri Dio, ol Dio pri si mem ?),
mi obeas lin vivante, spontane,
kiel iu, kiu malfermas la okulojn kaj vidas,
kaj mi nomas lin lunlumo kaj suno kaj floroj kaj arboj kaj montoj,
kaj mi amas lin, ne pensante pri li,
kaj mi lin pensas, vidante kaj aŭdante,
kaj mi iras kun li la tutan tempon.

Fernando Pessoa (kiel Alberto Caeiro) : La gardisto de gregoj. Trad. Gonçalo Neves.

Teksto de la monato (Aprilon 2020-an)

Kiel mi savis la fundamenton

Ho, Dio ! Kion vi faras !
Ha, kiel bele !
Nu, iru pli rapide !

(Fundamento de Esperanto,
Ekzercaro, § 26)

Reveninte de vespermanĝo en mia kutima restoracio, mi liberiĝis de mia kravato, surmetis miajn pantoflojn, mian negliĝon, kaj, komforte enprofundiĝinte en mian fraŭlan fotelon, mi preparis min apud cigarkesto kaj glaseto da konjako al la legado de la «Revuo Esperanto» ĵus trovita en mia leterskatolo.
Deŝirinte la banderolon, mi malfaldis la gazeton kaj tuj eksaltis, vidante la titolon de la ĉefartikolo : Novoze perspektivi por Esperanto. Diablo ! Du preseraroj samtempe ! La plua legado perpleksigis min : «Karoze lektori, mu esper, ke vu ne e mekontente de nostre novoze Esperanto…»
Mi frotis miajn okulojn. Mi kontrolis la enhavon de la botelo. Ĝi entenis vere bonan VSOP-konjakon. Same mia cigaro konsistis el havana tabako kaj ne el haŝiŝo. Dumtage mi ne trinkis pli ol kutime. Kion do signifas tiu ŝerco ? Mi ekridis. Jes ja. Kial do mi ne pensis pli frue pri tio ? Kompreneble mi ricevis foliaĉon de idista, okcidentalista aŭ alia novprojektista sekto. Mi kaptis la banderolon el la paperkorbo. Ĝi estis la normala banderolo de la «Revuo Esperanto». Nur la subtitolo de la gazeto iom ŝanĝiĝis : «Oficialoze organo de la Esperanto-movado».
Mi verŝajne haluciniĝas. Mi pinĉis mian femuron kaj perceptis doloreton. Tiun tagon en mia ministeria oficejo mi solvis tri krucvortenigmojn anstataŭ du, kiel kutime, sed ĉu tiu kroma streĉo de la cerbo povus kaŭzi deliran vizion ? Mi ekstaris kaj paŝadis tra mia ĉambro, provante klarigi tiun ekstravagancan fenomenon. Ne, tio ne estas ebla. Jes, tio estis ebla. Mi reprenis la gazeton, kaj mi povis konstati, ke de la unua ĝis la lasta paĝo ĝi estis tute redaktita en tiu nova, pardonu, «novoze» Esperanto.
Mi dediĉis mian atenton al la studado de la ĉefartikolo. Pro la tuja komprenebleco («instantanoze kompreivacion») de la lingvo mi eksciis kun mirkonsterno, ke la redaktoro predikas al la samideanaro forlasi sian tro striktan interpreton de la Fundamento kaj alpreni ĉiujn uzeblajn ecojn de Adjuvanto, Neo, Veltparl, Ido, Solresol, Volapük, ktp, por formi «harmonioze lingwo». Tiel revenus al ni la perditaj ŝafoj, kaj nia granda internacilingva familio povus konduki nian aferon al la fina venko.
Tion skribis la ĉefredaktoro Emilo Pangloso ! Pangloso, la nefleksebla puristo ! Pangloso, kiu malcedeme kontraŭbatalis ĉiun neologismon ! Pangloso, al kiu oni tiel ofte riproĉis lian rigidan tradiciismon ! Li konsideris Esperanton kiel sian propraĵon kaj defendis ĝin kiel tigrino eĉ kontraŭ la plej eminenta ; decidoj de la Akademio.
Emilo Pangloso ĉeestis kunvenon de nia klubo antaŭ kvar semajnoj, kaj li ne faris la plej etan aludon pri tiu lingva revolucio. Pro la malfrua horo mi ne povis telefoni al aliaj samideanoj, kaj mi enlitiĝis kun amareco en la buŝo kaj en la koro. Mia dormo estis perturbita de teruraj sonĝoj : Pangloso kaj Beaufront sarabandis kiel diabloj ĉirkaŭ ŝtiparo, sur kies flamoj mi tordiĝis. Ili blekaĉis al mi : «Vu e frenezoze – Vu e idiotoze – Merdoze fekator…»
La sekvantan matenon mi decidis tuj klarigi la aferon. Mi telefonis al mia oficejestro, ke mi suferas gravan konstipon. Kaj, foroferante miajn ministeriajn krucvortenigmojn, mi ekgalopis al la redaktejo de la «Revuo Esperanto». Mi trafis la sekretariinon ĉe diligenta manikurado. Vidante min impeti al la oficejo de Emilo Pangloso, ŝi kriis, ke la ĉefredaktora moŝto malpermesis, ke oni iel ajn ĝenu lin. Li ĝuste nun estas klinita super grava problemo.
Mi kolere repuŝis la cerberinon kaj konsilis al ŝi zorgi pri siaj ungoj kaj ne pri miaj aferoj. Mi frapis al la pordo kaj tuj eniris en la plejsanktejon de la «Revuo Esperanto». Pangloso efektive kliniĝis, ĉar mi unue nur vidis la glatan, brilan kupolon de lia intelektula kranio. Li abrupte rektiĝis, kaj mi malkovris, ke la «grava problemo» kuŝanta sur la skribotablo posedas du belegajn virinajn femurojn nudigitajn ĝis la umbiliko. La «grava problemo», eligante timkrieton[2], saltis sur la plankon, malkuspis sian jupon, frapete reordigis siajn nigrajn buklojn kaj eliris el la oficejo kun mieno de ofendita reĝino. Pangloso vokis : «Alina, Alina !», sed ŝi, ne atentante lin, klakfermis la pordon. Tiam li turnis sin al mi kaj siblis :
– Ko vu faris ? Ha ! Mizerabloze…
– Silentu, sinjoro Pangloso. Nun diru al mi en sana Esperanto, kion signifas tiu ĉifonaĉo, kiun vi aŭdacas plu nomi «Revuo Esperanto».
Mi minace svingis sub lia nazo la lastan numeron de la «oficialoze organo». Li provis defendi sin :
– Ko vu vol ? Proponer a mi denove porkoze artikoli ?
Mi kaptis la maljunulon je la ŝultroj, skuis lin kiel kokosujon, faligis lin en lian redaktoran fotelon kaj tiel skoldis lin, ke li ekploris kiel sesjarulo. Mi prenis de sur lia skribotablo kalsonforman, paŝtelbluan araneaĵon forlasitan de Alina kaj ĵetis ĝin al Pangloso.
– Avĉjo, purigu vian nazon, fermu vian pantalon-fendon, ĉesu ĝemi kaj priskribu al mi, ne en via karnavala ĵargono, sed en klasika Esperanto, la moskiton, kiu infektis vin je via frenezeco. Nu, Emilo, ek !
Per mallaŭta, unutona voĉo li komencis sian konfeson. Alina aperis en la redaktejo antaŭ du monatoj.
– Jes, samideano, kiel anĝelo el la ĉielo.
Kaj Emilo Pangloso, la maljuna fraŭlo, kiu ĝis nun interesiĝis nek pri anĝeloj nek pri virinoj, enamiĝis al ŝi kun gimnaziana fervoro.
– Ha ! Se vi konus ŝin. Ŝi estas ne nur belega, sed tiel inteligenta ! Ŝi sugestis al mi ekzemple kelkajn ŝanĝetojn en la internacia lingvo, kiuj estas veraj geniaĵoj. Zamenhof mem ne pensis pri tiaj mirindaj subtilaj ebloj. Ha ! Alina, Alina, diino de la gramatika arto !
– Pangloso, ĉu vi nun furzas sur la Fundamenton ? Via Alina ne estas nia Akademio. Kion diros la prezidanto de la Akademio pri via fuŝaĵo ? Pri via misuzo de la «Revuo Esperanto ?»
– Antaŭ kelkaj tagoj la prezidanto de la Akademio telefonis al mi, ke li samopinias kiel mi pri la ŝanĝetoj…
– Neeble ! Mi tuj vizitos lin. Mi esperas, ke intertempe la koleranta verda popolo ne forbruligos vian fetoran perfidulejon.
Mi reŝraŭbis mian ĉapelon sur la kapon kaj, antaŭ ol foriri, rikanis al la deprimegita ĉefredaktora moŝto : «Kretenoze skribaĉator !»
Je apenaŭ unu mejlo de la redaktejo la impona silueto de la Akademio kvietigis min per sia nura trankviliga klasika arĥitekturo. Malantaŭ la sveltaj kolonoj, en la fortikaj brakoj de la favoraj kariatidoj, sub la fiera frontona surskribo UNU POPOLO UNU LINGVO nia Esperanto povas ripozi en paco : okazos nenio al ĝi. Ha ! La Akademiestro gaje ridos, kiam mi rakontos al li la bubaĵon de nia kaduka Pangloso. Oni nomumos novan redaktoron, kaj tiu unu numero de la «Revuo Esperanto» restos en nia longa historio kiel ŝerco enscenigita de Raymond Schwartz.
Maljuna Akademia pedelo, kiun Zamenhof hop-hopigis sur siaj genuoj dum la Bulonja Kongreso, rememorigis al mi la etaĝon kaj la koridoron, en kiu situas la estra oficejo.
– Turnu vin al lia sekretariino.
La sekretariino eble necesejumis, ĉar la antaŭĉambro estis malplena. La pordo al la estrejo estis nur duonfermita, kaj tra la duonmalfermiteco virina ridkluko[3] tiklis mian orelon kaj mian scivolecon. Mia okulo alŝteliĝis, kaj post dusekunda blindumo mi vidis jenon : Alina, jes, Alina, la diino de la Gramatiko, sidis sur la skribotablo de s-ro prof-ro d-ro Lavojo, kies skarlata vizaĝo evidentigis tujan apopleksion. Ŝi petole taŭzis lian barbon kaj malkombis liajn sep harojn.
– Nu, dikoze akademikator, ko vu dir a vostre amoroze Alina ?
– Ha ! Alina, mia pupeto, mia muzo, mia amatino, vi estas bela…
– Beloze !
– Jes, beloze. Vu e beloze.
Ĉu vi aŭdis ? «Vu e beloze» el la buŝo de la superega gardanto de la Fundamento ! Sub la sankta tegmento de la templo konsekrita al la Dekses Reguloj !
Konfuzegite, mi ne volis aŭdi pliajn sakrilegiajn balbutaĵojn de la kompatinda s-ro prof-ro d-ro Lavojo, kaj mi forkuris el la Akademio antaŭ la mirantaj okuloj de la barba bulonja bebo.
Sur la kontraŭa trotuaro la drinkejo «Al la fratoj» gastame akceptis min. Mi englutis tri glasetojn da mirabelbrando kaj baldaŭ sentis miajn ideojn reordiĝi. Kvazaŭ prusa stabestro, mi preparis kontraŭatakon. Unue mi neŭtraligu niajn ekcedantajn aŭtoritatojn. Tial mi telefonis al mia amiko Ernesto, la bordelestro de la Haven-strato, ke li tuj taĉmentu siajn plej taŭgajn spertulinojn al Pangloso kaj Lavojo. Kiam la bezonoj de la maljunaj glandoj estos satigitaj, la kadukuloj ne pensos plu pri Alina.
Pri Alina mi estis cerbumanta ĉe sepa glaso da mirabelbrando, kiam mi vidis ŝin tra la vitro eltroti el la Akademio. Mi rapide pagis kaj eksekvis ŝin. Ni ne paŝis longe unu post la alia, ĉar ŝi baldaŭ malaperis en domon, apud kies pordo pompis aroganta ŝildo en franca kaj angla lingvoj : «Eŭropa Centro de Dulingvismo».
Lumo heligis mian cerbon. Per la barbo de l’ Majstro ! Kial mi ne pensis pli frue pri tio ? Alina estas tute simple agentino de la malamiko. Timante la venkon de Esperanto, la dulingvistoj sendis ŝin al ni kiel vermon en maturan kamemberton. «Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas». «Virina rideto pli kaptas ol reto». Kaj Alina ne kontentiĝis per nura rideto, por enfaligi niajn eminentulojn en sian reton. Ha ! Per la ĝartero de Mata Hari ! Mi tuj koncentru ĉiujn miajn fortojn kontraŭ tiu danĝera demoralizantino. Mi pacience sieĝis la fortikaĵon de l’ Dulingvismo, malantaŭ kies murego Alina verŝajne raportis al siaj ĉefoj pri sia kampanjo, eble ricevis ordenon pro siaj sukcesoj. Mi paŝis kaj paŝadis, remaĉante mian venĝemon kaj preparante kontraŭ ŝi mian sekretan planon N° 17.[4] Vi eble miros, eksciante, ke tiu plano N° 17 ebligas al mi post fulma flirto forkaperi iun ajn inon en mian liton. Tiu sorto atendis Alinan je ŝia eliro el la Dulingvismejo. Kaj mia atako estis des pli facila, ke ŝin eĉ ne ŝirmis la eta pudendujo forgesita ĉe Pangloso.
Post dudek minutoj, en mia fraŭla loĝejo, dum mi trankvile malplenigis glason da konjako, Alina alproksimiĝis al mia fotelo, opiniante, ke ŝi povos imponi ankaŭ al mi per sia nuda pufa postaĵo.
– Nu, vu e amorozo ? Vu…
Mi interrompis ŝin per subita draŝado de la delikata sidvanga haŭto : klak klak ! Ŝi malfermegis la okulojn :
– Ko vu far ?
– Diru : kion vi faras ? Klak klak !
Ŝi plorsingultis :
– Kion vi faras ?
– Mi instruas al vi klasikan Esperanton laŭ privilegia vojo.
– Privilegia ? Vu e brutaloze…
Klak klak !
– Diru : vi estas brutala.
– Aj aj ! Vi estas brutala.
Post la efektivigo de la plano N° 17 mi aplikis la planon N° 4, kiu preskribas pli humanan traktadon de la konkerita virino. Improvizitan verpermanĝon sekvis agrabla nokto, dum kiu mi milde riproĉis al la agentino ŝian detruan laboron, samtempe revenigante ŝin sur la veran vojon de la Fundamento per intensa Ĉe-kurso reviziita kaj kompletigita :
– Kio estas tio ?
– Tio estas mia dekstra mamo.
– Ĉu tio estas la vosto de la kato ?
– Ne, kata vosto ne estas tiel rigida.
ktp. ktp.
Alina estis diligenta lernantino, Kaj plurfoje en la nokto ŝi onomatopeis sian ĝuon en plej pura Esperanto.[5]
Post la matenmanĝo Alina, agrafante sian mamzonon, promesis al mi baldaŭ reveni al mia privata perfektiga kurso kaj kontraŭstari al la malbona influo de la dulingvistoj. Ŝi balbutis inter du kisoj :
– Karulo mia, mi ne povas kompreni, kiel ili envulte trudis al mi tiel fian manovron kontraŭ la internacia lingvo. Nun mi batalos por la bona kaŭzo.
Dek tagojn poste, en mia ministeria oficejo, mi sciis, ke mia venko estas definitiva, kiam mi legis en «Heroldo de Bervalo» jenan gravan novaĵon : «La Eŭropa Centro de Dulingvismo rekomendas al ĉiuj registaroj la alprenon de Esperanto».
Kun malpeziga elspiro mi transiris al la paĝo 7, kie atendis min la unua krucvortenigmo de la tago, kaj mi murmuris, suĉante mian krajonon :
– Alina, bravoze Alina.

Louis Beaucaire : El la Vivo de Bervala Sentaŭgulo.

Notoj

[2] 
Ha !
[3] Hi hi hi !
[4] Mi ne povas ĉi tie pro manko de loko kaj de tempo klarigi la 34 manierojn delogi virinon. Ilin mi detale pritraktis en mia verko Sentakta taktiko aperonta en la serio «Oriento-Okcidento» kaj anstataŭonta la iom malaktualiĝintan Aman Arton de Ovidio.
[5] 
Ĥĥĥĥĥĥĥ !

Vojaĝi alimaniere – Angers

« Vojaĝi Alimaniere » estis la temo de la tuttaga renkonto organizita de la esperanto grupo de Angers la 9 an de februaro 2020, kiu sukcesis arigi 50 partoprenantojn, ĉefe el Maine-et-Loire sed ankaŭ el najbaraj departementoj.

Nathalie Rigault prezentis sian vojaĝon tra Francio kun du el siaj infanoj. Ili ĉevalrajdis 2200 kilometrojn. Kun entuziasmo kaj bona organizado ŝi sukcese efektivigis belan aventuron familian en la naturo. (Libro  : En toute liberté – rigault.nathalie@gmail.com )

Bruno Robineau rakontis anekdotojn ĉerpitajn el sia 8-jara mondvojaĝo. Post kelkaj ideoj pri kodoj de ĝentileco, interkultura komunikado, li montris sian dorsosakon kiu entenis lian tutan havaĵon dum jaroj, siajn ŝuojn kiuj rezistis sur ĉiuj vojoj de la mondo, kiamaniere petveturi… (Libro « Huit ans autour du monde – Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo – www.voyage-tourdumonde.com )

Benoit kaj Laura biciklis de Vendeo al Japanio dum 18 monatoj kaj oftege gastis ĉe esperantistoj. Tia sperto montras la vivantecon de reto da esperantistoj ĉie ajn. Ili revenis kun la kapo kaj la koro plenaj de travivaĵoj ne forgeseblaj. (artikolo de Ouest-France)

Inter la prelegoj, tri muzikistoj donis al la aranĝo festan etoson. Ili kantis france, hispane kaj esperante

La tuta aranĝo estis bonega, stimula por plua lernado de la lingvo. Ĉiuj laŭdis la organizantojn. Aranĝo reproduktebla aliloke.

Bruno kaj Maryvonne dum la evento “Vojaĝi alimaniere”