Partoprenu la 100an UK, Lillo 2015 !

Kara membro, aŭ amiko de Esperanto, Esperanto-parolanto aŭ -subtenanto,
Ĉiujare la plej granda Esperanto-evento de la jaro estas la Universala Kongreso (UK). En 2015 la UK  estos des pli ekster-ordinara, ĉar :
  • estos la jubilea, 100a UK
  • ĝi okazos en Francio …
  • en Lillo, en la sama regiono kiel Bulonjo-ĉe-maro, kie okazis la tut-unua UK, en 1905.
  • ĝi kunigos milojn da esperantistoj de la tuta mondo
  • estos okazo superi la nombron de partoprenintoj de la lasta UK okazinta en Francio, Montpeliero 1998, kun pli ol 3100 homoj !
Do, rendevuo en Lillo de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015.
Aliĝu al la 100a UK Lillo 2015
  • Rete al UEA ĉe http ://uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php, pagante rekte al UEA aŭ tra la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
  • Sendante la aliĝilon kiu estas en la revuo “Le Monde de l’Espéranto” n-ro 589 al UEA aŭ al la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
Eblas pagi la kotizon al Espéranto France ĉeke aŭ ĝire. Kiel membro de UEA, vi ŝparos monon do ne forgesu aliĝi nun…
Informiĝu pri la 100a UK Lillo2015 :
  • Vizitu kaj ŝatu la Fejsbukan paĝon lille2015
  • Legu la retejon de la LKK Lille2015.fr, kie vi trovos interalie la Unuan Bultenon kaj afiŝon elŝuteblajn.
  • Por ĉiaj demandoj kaj rimarkoj, ne hezitu skribi al lille2015@lille2015.fr
Informu samideanojn kaj transdonu tiun mesaĝon, interalie per lokaj diskutlistoj.
La LKK de la 100a UK, Lillo 2015