El popola Ĉinio

la retejo kun novaĵoj el Ĉinio kaj el la tuta mondo” “Akademia kato” estas grandaĝa senvosta kato, kiu ofte aŭskultas lecionojn en la Pekina Universitato. Ĝi estas tre atentata surrete kaj estas nomata ankaŭ “filozifia kato” kaj “aŭskultanta kato“.

   Granda stelo                     La kato sur la podio

    La kato de tempo al tempo iras al klasĉambroj, foje kuŝas ĉe instruista podio, foje sur tablo de studentoj. Studentoj en la Pekina Universitado fotis ĝin kaj surretigis ĝiajn fotojn. Post tio multaj retumantoj montris deziron prizorgi ĝin.

     La kato aŭskultas lecionon kun okuloj fermitaj.
 

    Laŭdire la kato aperis en la universitato en 2004. Ĝi ŝatas longtempe rigardi homojn kaj viziti lecionojn de filozofio kaj arto. Ĝi estas milda kaj afabla al ĉiuj. Kaj ankaŭ instruistoj kaj studentoj estas tre amikaj kaj toleremaj al ĝi.

      Studentoj ĝojas aŭskulti lecionon kune kun la kato.
 

    Malsaniĝis la kato
    Lastjare la kato ne aperis dum iom da tempo ĝis aŭgusto kiam iu studento diris surrete, ke la kato malsaniĝis, lamis je kruro kaj svenis en laboratorio. Oni informis la kato-asocion en la lernejo kaj sendis la katon al hospitalo. Kuracistoj faris al ĝi ikso-radiojn kaj operacion al ĝia rompita kruro. “Ni rigaridis ĝin ekster la kaĝo. Ĝi tremis pro granda doloro kaj komencis grati la bandaĝon.”
La kato post la operacio
 

    Post la operacio, la kato multe maldikiĝis sed estis tre vigla. Al ĝi venis multaj kato-amantoj por ĝin rigardi kaj foti. Ili esperas, ke la kato baldaŭ resaniĝos kaj revenos al klasĉambroj por kune kun ili aŭskulti lecionojn.

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong