Kiel kutime ĉiun kvaran vendredon de la monato, ni rendevuos morgaŭ la 25an de novembro, je la 6h30 vespere, en la restoracio Kusadasi !
Eblos redoni revuojn kaj librojn de nia biblioteko.
Kiel kutime ĉiun kvaran vendredon de la monato, ni rendevuos morgaŭ la 25an de novembro, je la 6h30 vespere, en la restoracio Kusadasi !
Eblos redoni revuojn kaj librojn de nia biblioteko.
Karaj membroj de la Nanta Esperanto-kulturcentro,
La CCNE planas ekzameno-sesion fine de marto 2017a.
Kiel en 2016, tri niveloj estas proponataj : 1a grado (atesto pri elementa lernado), 2a grado (atesto pri praktika lernado), 3a grado / 1a parto (atesto pri supera lernado).
Pliaj informoj ĉe la retejo de la Franca Instituto de Esperanto : http ://www.franca-esperanto-instituto.net/spip.php ?article6
Bonvolu rekte adresi viajn kandidatiĝon (indikante la deziratan nivelon) al Christian Rivière : Christian.riviere0324@orange.fr Aŭ 02 40 25 24 05 Koran dankon,
Karaj,
La lasta etato de la libro-stoko en la libro-vendejo Durance evidentigas denovan malkreskon de la vendo, tiagrade ke la librovendisto mem tion rimarkis. Eĉ la vortaroj aŭ studlibroj, kiujn antaŭe ni vendis amase ne plu trovas interesatojn.
Aliflanke, la dikaj koloraj skatoloj de nia biblioteko videble apenaŭ malpleniĝas. Ni jam taksis la konstantan valoron je pli ol 2000 eŭroj.
Ŝajne urĝas atentigi la membrojn de nia asocio pri la problemo. Jen ĉi-kune (libroj.pdf) la enhavo de ambaŭ stokoj (depono ĉe Durance kaj la libro-stoko de Mangin Beaulieu). Bonvolu alĵeti rigardon. Sur la retejo de la asocio aldoniĝas la produktaĵoj de la nantanoj.
Kompreneble, la libroj kostas kaj ne ĉiuj povas aĉeti librojn regule. Tial ni disponigas ankaŭ :
. stokon de brokantaĵoj (simbola prezo)
. la bibliotekon (plurcenton da libroj pruntepreneblaj) (senpage por la membroj)
. la cirkuladon de kelkaj gazetoj (magazinoj) kiujn ni abonas (senpage por la membroj)
Estus bedaŭrinde se ni devus rezigni la deponon de libroj de Durance. Cetere la valoro de nia stoko estas nedisponebla sumo, kiu ja faciligus la organizadon de la koncerto kiun ni planas en majo 2017.
Unua decido de la komitato : drasta limigo de aĉeto ĉe UEA !
La komitato antaŭ-dankas pro via atento
[pdf-embedder url=”https://nantes-esperanto.fr/wp-content/uploads/Libroj.pdf” title=”libroj”]
Kiel kutime ĉiun kvaran vendredon de la monato, ni rendevuos hodiaû, la 28a de oktobro, je la 6h30 vespere, en la restoracio Kusadasi !
Eblos redoni revuojn kaj librojn de nia biblioteko.
Sep karton-skatoloj da libroj estas disponeblaj. Temas pri la persona kolekto de Pierre Babin, afable proponita al nia asocio. Pro la pleneco de nia ŝranko, mi tre limigis mian elekton. Temas pri :
(*) La steleto markas la librojn kiuj apriore jam troviĝas en la biblioteko (krom se ili estas perditaj). Tiujn la membroj de CCNE povos aĉeti je simbola prezo. Bonvolu vin anonci.
La aliaj estos lokitaj en la biblioteko kaj pruntepreneblaj.
Cetere repertuaro de la tuta stoko ekzistas (la sep karton-skatoloj). Se vi serĉas specifan libron, ne hezitu sciigi la titolon. Se hazarde ĝi troviĝas en la stoko, Nicole kaj Dominique videble estos kontentaj malembarasiĝi je ĝi kaj vin … kontentigi.
Koran dankon al Nicole kaj Dominique Babin.
Ĝusdatita : 29a de januaro 2017
Por la 2017a, la Nanta Esperanto-KulturCentro organizas grandan koncerton en la Koncertejo de la Muzik-lernejo. Ni akceptos la junan aŭtorinon-komponistinon-kantistinon Leïla Huissoud kaj ŝian muzikiston vendredon vespere la 12an de majo 2017a.
Tiu spektaklo celas ĉiujn publikojn. Leïla kantos precipe en la franca kaj por ĉi tiu okazo, akceptas aldoni al sia kutima repertuaro 3 surpriz-kantojn en Esperanto.
La enirbiletoj kostos ĉirkaŭ 15 eŭrojn (12 eŭrojn kun rabato).
Ni planas vendi parton de la biletaro proprarimede, alian parton interrete el nia retejo, kaj parton en la profesiaj bilet-vendejoj.
La Nanta Esperanto-KulturCentro aŭdacas ambician projekton. La proviz-buĝeto estas impona. La sukceso dependas de la persona kunagado de ĉiuj membroj de nia asocio (organizado, vendado de la enir-biletoj, informado). Ni kompreneble celas forvendon de la 240 sid-lokoj de la ĉambro Debussy, sed ĉefe konigon de nia lingvo trans la tradiciaj esperantlingvaj medioj. Tio fareblas sed tiucele ĉies engaĝiĝo estas dezirata kaj bezonata.
Kroma informo :
Leïla estas 20-jara. Ŝi partoprenis la televidan elsendon « The Voice » en 2014a, kio helpis ŝian disfamiĝon. Jen samplo-ligo kiu nutros vian scivolon :
https ://www.youtube.com/watch ?v=DrT_gU594jw (muzik-festo de 2014 en Grenoble)
Ŝi publikigos kompakt-diskon printempe. Estos trafa okazo por ke ŝi subskribu ekzemplerojn fine de la koncerto kaj, por ke nia asocio provizu la publikon per informoj pri la lingvo « Esperanto ».
Kun malĝojo, la komitato de l’ CCNE informas vin pri la ĵusa forpaso de Cécile, kunulino de Jean Feunteun kaj membro de nia asocio.
Nenia ceremonio.
Sincerajn kondolencojn al Jean nome de ĉiuj membroj.
De la 4a ĝis la 15a de julio, mi gvidos kurson (staĝon) pri Esperanto en Greziljono.
La kurso estos strukturita ĉirkaŭ la jena temo « esprimo de la tempo / komparo inter la franca kaj Esperanto », sed estas evidente ke dektaga kurso pritraktos multajn aliajn problemojn pri la lingvo.
Samtempe (almenaŭ la unuan semajnon) regos en Greziljono vera esperantlingva etoso pro « Interŝanĝoj de scioj kaj de scipovoj ». Jen do ĝenerale unika okazo kaj studi kaj uzi Esperanton.
Al la kurso mem enskribiĝis kvar interesatoj. Plu eblas partopreni, vi estos bonvenitaj.
Christian Rivière
Okaze de la Festo de la Lingvoj en Nantes, nia asocio havos budon, kie ni prezentos la lingvon Esperanto.
Rendevuon :
Via vizito estos aprezata !
Kiel kutime ĉiun kvaran vendredon de la monato, ni rendevuos la venontan vendredon la 27a de majo, je la 6h30 vespere, en la restoracio Kusadasi !
Eblos redoni revuojn kaj librojn de nia biblioteko.