Ĉiuj afiŝoj de Okazos

La venonta babilado estos la 1an de Junio

Pluraj membroj de la CCNE partoprenos la kongreson de UFE, en Saint Aignan de Grand-Lieu, la 25 an de Majo. Ni invitas vin viziti la kunvenon.
Pro tio, la venonta babilado, antaùplanita la 25an de majo, ne okazos. Sed, por ke la klubanoj povu kune
babili autaù ol ferii, ni rendevuas la 1an de junio, je la kutima loko, la restoracio “Kusadasi, je la kutima horo la 6a vespere.

Eblos redoni librojn de la biblioteko dum la kunveno.

Béatrice.

Herbignac-esperanto – Pikinik-tago 2012

Saluton,

Nia ĉi-jara pikniko okazos la 3-an de junio.

Kiel kutime ni rendevuos ĉe la kastelo “Ranrouët”.

  • Akceptado de la partoprenantoj ekde 11-a ;
  • Bonveniga aperitivo proponita de la loka grupo ĉirkaŭ 11a 45 ;
  • Manĝado el la propraj sakoj ĉirkaŭ 12-a 30 ;
  • Posttagmeze gvidata vizito de “Kerhinet”, ekde la 15-a ;

Kondiĉoj de la vizito po 4 €/persone en grupo ĝis 25 partoprenantoj.

Ĉar mi devos anonci la nombron de vizitantoj, dekon da tagoj antau la 3-a de junio, mi estos al ĉiuj dankema pro akurata aligxo.
La itinero al la piknikejo estos indikata surloke, ekde la trafik-cirkloj, kiuj kontrolas alvenon al nia urbo-centro el ĉiuj direktoj.
“Kerhinet” estas type brier-aspekta vilaĝeto ; ĝi estis aĉetita kaj renovigita de la ” Regiona Natura Parko de Briero ” post malapero de la lasta loĝanto komence de 70-aj jaroj.

Antaudankon al la partoprenontoj.
Ĝis baldau !   Jys,

Bonjour,

Notre pique-nique annuel se déroulera cette année le 3 juin.
Comme d’habitude le lieu de rendez-vous sera “Ranrouët

  • Accueil à partir de 11 h ; 
  • Apéritif de bienvenue proposé par le groupe local vers 11 h 45 ;
  • Repas extrait des sacs personnels vers 12 h 30 
  • Après-midi visite guidée de “Kerhinet” ;

 Conditions de la visite 4 € par personne en groupe jusque 25 ;

Étant donné que je devrai annoncer le nombre de participants une dizaine de jours avant le 3 juin, je saurai gré à chacun de confirmer sa participation assez tôt.
L’itinéraire vers le lieu du pique-nique sera indiqué sur place à partir des ronds-points situés à chaque arrivée vers le centre bourg d’Herbignac.
“Kerhinet” est un village typiquement brièron ; il fut acheté et rénové
par le “Parc Naturel Regional de Brière” après la disparition du dernier
habitant au début des années 1970.
Merci anticipé aux participants.

A bientôt !    Jys,

Ekzameno-sesio la 16an de junio – Nanto

Nia asocio (Nanta Esperantista Kulturcentro /
Centre Culturel Nantes Espéranto) planas organizadon de ekzameno-sesio
la 16an de junio posttagmeze en Nantes. La proponataj niveloj :

unua grado, dua grado kaj eventuale unua parto de la tria grado

Temas
pri la nunaj ekzamenoj de Institut Français d’Espéranto sur kies retejo
vi povos trovi ĉiujn informojn (enhavo de la ekzameno, nivelo, prezo,
…) : http ://www.franca-esperanto-instituto.net/

Momente
mi petas ke tiuj el vi kiuj estas interesataj respondu al mi per simpla
mesaĝo kaj precizigu la nivelon, aŭ per telefono al 02 40 25 24 05.

De nun bonvolu rezervi tiun daton.

Kore     Christian Rivière

Kastelo GRESILLON, Esperanto-Kulturdomo

Loga programo de Kastelo GRESILLON, Esperanto-Kulturdomo

julio-aŭgusto Somera programo kun 4 laŭtemaj semajnoj. Resumo : gresillon.org/somero

21a-28a de julio Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete : gresillon.org/s1

21a de julio – 4a de aŭgusto Alternativa semajno kun verd-politika seminario kaj E-kursoj ; por vegetaranoj, verduloj, ekologio-ekonomiko-alternativuloj, naturistoj kaj tendumantoj. Informoj interrete : gresillon.org/s2

4a-11a de aŭgusto Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete :gresillon.org/s3

11a-20a de aŭgusto Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj interrete : gresillon.org/s4

Informoj ĉGresillon, F-49150 SAINT MARTIN D’ARCE
Ret-adreso  : Kontaktoj : kastelo@gresillon.org
Telefono  : +33-241 89 10 34
Retejo : www.gresillon.org

Aprila babilado

        Ne forgesu nian monatan rendevuon,
        ĉe la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard en Nanto,  
        estas ĉiun kvaran vendredon de la monato, do la 27an de Aprilo
        Ĉar nenian temon oni elektis lastfoje, ni « rajtos » paroli pri io ajn… eĉ pri la vetero.

Armor-Esperanto

Armor-Esperanto rememorigas al vi, nian baldaŭan novan studperiodon en  :

San-Briego.
 sabaton la 5an de Majo (je 14a) ĝis lundo la 7an de Majo (je 17a)

Lycée Ernest Renan

2-4 Boulevard Hérault
22000 – ST BRIEUC

Limdato por aliĝi : la 15an de aprilo 2012

Instruontoj :
Anna LOWENSTEIN (tria nivelo), Jean-Luc KRISTOS (dua nivelo), Elisabeth LE DRU (unua nivelo)

La esperantistoj de la regiono gastigos vin.
Kvoto : 40€ (aŭ 20€ por senlaboruloj, senkosto por junuloj malpli ol 16 jara).
Manĝoj : 7,70€

Aliĝiloj kaj pliaj informoj : 09 53 92 77 37 leveque.franjo@gmail.com

P/Armor-Esperanto
Amike   Franjo


Diskutlisto de la Federacio Esperanto-Bretonio / Liste de discussion de la Fédération Espéranto-Bretagne : http ://bretonio.esperanto-france.org/


Vi povas sendi viajn mesaghojn ambaulingve al / vous pouvez envoyez vos messages en bilingue à : bretonio@yahoogroupes.fr

La mesaghoj konsulteblas rekte che / Les messages peuvent être consultés directement chez : http ://fr.groups.yahoo.com/group/bretonio

Jen programo de KVINPETALO Esperanto-Centro

10a-14a de aprilo Praktikado de la lingvo
kaj historio de la Esperanto-movado, kun
Miguel Ángel González Alfonso (el
Kubo)

Miguel Ángel González Alfonso estas
Komisiito pri Lernado kaj Instruado de Esperanto en La Kuba Esperanto Asocio. Li
kutime loĝas en Havano, kaj turneos tra Francio inter Januaro kaj aprilo 2012.
          
 15a de aprilo Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a                     
16a-20a de aprilo Tradukado
altnivela kun Brian Moon
(el
Luksemburgo)

                             
 24a-28a de aprilo Preparado al la scienc-teĥnika
branĉo de la Kapableco
kun
Klaŭdo Roux kaj Vinko
Markovo
17a-20a de majo : Edukado al interkultura komunikado kun
Kristin Tytgat el
Belgio.
Prelego kaj  ekzercoj pri
interkultura komunikado. Kristin spertas pri tiu temo, kiujn sxi ofte kaj
diversmaniere prezentis en regionaj renkontigxoj  kaj kleriga lundo de la
UK.
20a-28a de julio Muzika Staĝo
kun Markov-familianoj
                   
6a-11a de aŭgusto Praktikado de la
lingvo (1a kaj 2a nivelo)
kun Lala Ralalarisoa kaj Carlo Bourlot (el
Madagaskaro kaj Italio)
25a-29a de oktobro Praktikado de la
lingvo per Tinĉjo-bildstrioj
kun Michel Dechy
2a-4a de novembro Provludo de Interkant’ pri Karmen’
(apartaj aliĝkondiĉoj)  
Informoj ĉe KVINPETALO
Esperanto-Centro
  15 rue du Lavoir F-86410
BOURESSE
 ret-adreso  : informoj @ kvinpetalo.org

Telefono  : +33 (0) 549 034 314  aŭ
+33 607 316 781