Ĉiuj afiŝoj de Okazos

Ekzameno-sesio en majo, aliĝu !

Karaj membroj de la Nanta Esperanto-kulturcentro,

La CCNE planas ekzameno-sesion la 28an de majo.

Same kiel en 2016, tri niveloj estas proponataj :

1a grado (atesto pri elementa lernado),

2a grado (atesto pri praktika lernado),

3a grado / 1a parto (atesto pri supera lernado).

Pliaj informoj ĉe la retejo de la Franca Instituto de Esperanto :

http ://www.franca-esperanto-instituto.net/spip.php ?article6

Bonvolu rekte adresi viajn kandidatiĝon (indikante la deziratan nivelon) al Christian Rivière, antaŭ la 15a de aprilo

Christian.riviere0324@orange.fr aŭ 02 40 25 24 05

Koran dankon

GREZILJONO – Staĝo “Printempas” – 14a ĝis 22a de aprilo

De la 14a ĝis 22a de aprilo 2017 okazos la 6-a staĝo PRINTEMPaS kun proksimume 40 partoprenantoj.

– Kurso A1-A2 gvidata de Marion Quenut (Tuluzo)
– Kurso A2-B1 gvidata de Christophe Chazarein (Tuluzo)
– Kurso B1-B2 gvidata de Zsófia Kóródy (Herzberg)

AMO-seminario (C1) « Kiel modernigi la instruadon de Esperanto kun la novaj teknikaĵoj ? » gvidata de Stefan MacGill (Budapeshto) kaj Sara Spano (Italujo)
– Internaciaj Ekzamenoj de ILEI-UEA (21-22.aprilo)
– Prelegoj kun Mireille Grosjean (Svisujo)
– bona etoso kaj bonaj manĝoj (viando aŭ vegetare)

Informoj : gresillon.org/printempas
Aliĝo : gresillon.org/aligho
aliaj staĝoj : gresillon.org/agendo

Ĝis baldaŭ en la Esperanto-kastelo Greziljono

Ekzameno-sesio en majo 2017a, aliĝu !

Karaj membroj de la Nanta Esperanto-kulturcentro,

La CCNE planas ekzameno-sesion la 20an de majo.

Same kiel en 2016, tri niveloj estas proponataj :

1a grado (atesto pri elementa lernado),

2a grado (atesto pri praktika lernado),

3a grado / 1a parto (atesto pri supera lernado).

Pliaj informoj ĉe la retejo de la Franca Instituto de Esperanto :

http ://www.franca-esperanto-instituto.net/spip.php ?article6

Bonvolu rekte adresi viajn kandidatiĝon (indikante la deziratan nivelon) al Christian Rivière, antaŭ la 15an de aprilo

Christian.riviere0324@orange.fr aŭ 02 40 25 24 05

Koran dankon

Erratum : Ni NE Babilados la 23an

Karaj membroj,­

Pro tro da komputora aŭtomataĵo, la Okazo­s-retejo erare sendis­ mesaĝon por anonci ke la Babilado ­okazos la 23an de ­januaro.

Notu ke la renkontiĝ­o okazos nek morgaŭ vesp­ere nek (evidente) lunde la 23an de januaro.

Mi pardonpetas pro la­ eraro… kaj profita­s de la okazo por adresi ­miajn­ bondezirojn de ĝoja ­Julo por vi kaj viaj ­parencoj.

Kore,­
Vincent­

Belartaj konkursoj 2017

Restas ekzakte tri monatoj ĝis la ŝloso de la venonta « Belartaj Konkursoj » (precize la 31an de marto 2017).

La lastjara rikolto (2016) de la francoj en la kategorio prozo estis vere kuraĝiga. Se iuj el vi estas nature verkemaj, ne maltrafu la okazon kaj nepre alĵetu rigardon al la regularo : http ://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj

Tute ne necesas esti membro de UEA aŭ esti kongresano por partopreni la konkurson. Cetere se bremsas vin la fakto ke vi timas ne esti lingve kapabla (prave aŭ ne), vi ja povos ricevi helpon (se ne je la lasta tago).

Kuraĝon kaj … plezuron verki.

Christian Rivière