Monataj arkivoj: Aprilo 2012

Ekzameno-sesio la 16an de junio – Nanto

Nia asocio (Nanta Esperantista Kulturcentro /
Centre Culturel Nantes Espéranto) planas organizadon de ekzameno-sesio
la 16an de junio posttagmeze en Nantes. La proponataj niveloj :

unua grado, dua grado kaj eventuale unua parto de la tria grado

Temas
pri la nunaj ekzamenoj de Institut Français d’Espéranto sur kies retejo
vi povos trovi ĉiujn informojn (enhavo de la ekzameno, nivelo, prezo,
…) : http ://www.franca-esperanto-instituto.net/

Momente
mi petas ke tiuj el vi kiuj estas interesataj respondu al mi per simpla
mesaĝo kaj precizigu la nivelon, aŭ per telefono al 02 40 25 24 05.

De nun bonvolu rezervi tiun daton.

Kore     Christian Rivière

Kastelo GRESILLON, Esperanto-Kulturdomo

Loga programo de Kastelo GRESILLON, Esperanto-Kulturdomo

julio-aŭgusto Somera programo kun 4 laŭtemaj semajnoj. Resumo : gresillon.org/somero

21a-28a de julio Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete : gresillon.org/s1

21a de julio – 4a de aŭgusto Alternativa semajno kun verd-politika seminario kaj E-kursoj ; por vegetaranoj, verduloj, ekologio-ekonomiko-alternativuloj, naturistoj kaj tendumantoj. Informoj interrete : gresillon.org/s2

4a-11a de aŭgusto Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete :gresillon.org/s3

11a-20a de aŭgusto Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj interrete : gresillon.org/s4

Informoj ĉGresillon, F-49150 SAINT MARTIN D’ARCE
Ret-adreso  : Kontaktoj : kastelo@gresillon.org
Telefono  : +33-241 89 10 34
Retejo : www.gresillon.org

Aprila babilado

        Ne forgesu nian monatan rendevuon,
        ĉe la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard en Nanto,  
        estas ĉiun kvaran vendredon de la monato, do la 27an de Aprilo
        Ĉar nenian temon oni elektis lastfoje, ni « rajtos » paroli pri io ajn… eĉ pri la vetero.