Monataj arkivoj: Februaro 2012

Ju pli belsone, des pli bone

Ju pli belsone kaj nature ni parolos, des pli Esperanto plaĉos al la mondo.

Esence ĉiuj homaj lingvoj estas paroleblaj kaj parolataj. La surpaperigitaj skribaĵoj kiujn oni vidas en libroj kaj gazetoj, estas nenio alia ol reprezentado de tio kio estas kutime dirata kaj aŭdata de la homaj estuloj dum iliaj ĉiutagaj interparoloj. Ĝuste en ĝia parolateco kuŝas la esenco mem de kiu ajn vivanta lingvo, kaj la vere surpriza fakto estas, ke nur kelkaj el ili estas skribataj kaj multegaj ankoraŭ restas nur en sia sona stadio, dum iliaj parolantoj eĉ ne suspekas ke ekzistas alfabetoj kaj skribsistemoj.
D-ro Zamenhof surpaperigis esperanton por povi laŭ la tiutempaj eblecoj, transdoni ĝin al ni kaj por ke ni niavice vivantigu ĝin, alivorte, por ke, pere de inteligenta kaj senlaca studado, ni funde ellernu ĝin kaj kun la tempo ni estu pretaj transdoni ĝin mature kaj nature al nia posteularo.
Sed, ĉu oni rajtus diri, ke oni ja scipovas lingvon funde se oni apenaŭ legas kaj skribas en ĝi, sed tre modeste kaj malflue ĝin balbutas ?
Ŝajnas al ni, ke unu el la grandaj kialoj por la kutima malfacileco varbi novajn Esperantistojn estas ĝuste la evidenta kaj espertrompa manko de flueco de multaj el la jamaj uzantoj de nia kara lingvo.
Ĉu vi mem, kara leganto, sentus vin allogata eklerni lingvon kies propagandantoj ankoraŭ tiel malbelsone kaj sengracie ĝin elbuŝigas ?
La iniciantinto de Esperanto ne nur enmanigis al ni la plej strukture perfektan lingvon en la tuta historio de la homaro, sed ankaŭ la plej belsonivan el ĉiuj, kaj sekve, estas ni, la nuntempaj Esperantistoj, kiuj ludu tiun plibelsonigantan rolon, komencante ĉe ni mem, antaŭ ol nemature ekrapidi al la stratoj trovi novajn adeptojn por nia afero.
Multaj el niaj samideanoj sin demandas, kial ili ordinare povas relative facile legi kaj skribi en Esperanto, sed apenaŭ kapablas ĝin balbuti modeste ĉe la plej simpla provo ion elbuŝigi en ĝi. Al ilia ofta demando :”Kial tio okazas al mi ?” ni kutime respondas per alia demando : “Ĉu vi hazarde iam vin ekzercas parolante laŭte ?” Preskaŭ ĉiam la respondo estas nea kaj la pretekstoj kaj pseŭdoklarigoj multaj.
Estas fakto, ke sen ofta parola (buŝa kaj makzela) gimnastikado neniam kreiĝus eĉ ĉe la plej lertaj lernantoj la kutimo aŭtomate paroli.
Nur observante nin mem dum ni parolas nian denaskan lingvon, ni konstatas, ke oni pensas per la cerbo sed parolas per la buŝo. Tio, kio okazas ĉe la buŝo, (la ordigado de la vortoj, la flua artikulaciado de la sonoj, la nekonsciaj konjugado de la verboj kaj kunordigado de substantivoj kaj adjektivoj, ktp.) okazas tute aŭtomate kaj laŭŝajne senpene, rezulte de parolkutimoj kreiĝintaj ĉe ni iom post iom laŭlonge de niaj vivoj. Ĉi-tio indikas al ni, ke pli ol al la cerbo, estas al la lango, la lipoj,  la gorĝo, la pulmoj kaj al ĉiuj partoj de nia parolaparato al kio oni fakte instruu la lingvon. Se la silenta legado de romanoj direktiĝas nur al la cerbo, la lernanto certe pli kaj pli bone komprenos tion kion li legos, sed neniel li fariĝos pli lerta kaj natura parolanto. Temus tiaokaze nur pri analiza aŭ elkodiga, sed ne pri kutimokrea procezo, kondukonta al belsone kaj senpene flua elbuŝigado de niaj frazoj.
Laŭ nia propra plurjara lingvolernada sperto, ni povas konsili al niaj legantoj tri efikegajn sekretojn :
(1) krom la ofta elmetado de sia orelo al korekte kaj bone parolata Esperanto (Ekz. Esperanta Retradio), (2) oni ĉiutage parkerigadu novajn frazojn. Alvenos la momento, kiam onia propra kolekto de parkerigitaj frazoj estas tiel granda, ke onia cerbo, elplukante partetojn de diversaj el ili, tute nature kaj rapide kunmetos la siajn proprajn ; kaj (3) ni neniam ĉesos insisti pri tio, ke por alkutimigi kaj plilertigi la langon al la sonoj kaj dirmanieroj de nia nova lingvo (kiu ajn ĝi estas) estas treege konsilinde, ke ni ĉiutage laŭtlegadu kaj relegadu dum almenaŭ 15 minutoj, ĉapitrojn aŭ artikolojn perfekte kaj belstile verkitajn de imitindaj aŭtoroj. Tute ne forgesu, ke se la lango ne moviĝas, la lingvo ne plifluiĝas.
Luis Jorge Santos Morales

La reta tradukilo de Google ekfunkcias ankaŭ en Esperanto

Hieraŭ, la 22-an de februaro 2012, la giganto el la interretaj entreprenoj, Google, finfine aldonis Esperanton inter la idiomoj tradukeblaj pere de ilia sistemo. 

De nun Google Translate proponas ankaŭ tradukojn el kaj en la internacian lingvon.

Google daŭre demonstris sian apogon al Esperanto uzante ĝin kiel selekteblan lingvon ĉe aliaj servoj, kiel ekzemple la ĉefpaĝo en internacilingva versio, kaj ebligante ĉojn en Esperanto.
Por aliri la E-versiob de la programo Google Translate, bonvolu iri al la jena adreso –https ://www.google.com/webhp ?hl=eo


Poŝti ĉe :http : www.nunonia.com        NoticojEsperanto

URĜA MESAĜO Tutmonda alvokon

Estimataj

Pere de emerita jurnalisto mi renkontiĝis kun respondeculo de UNESCO-a Delegacio en Andoro
(mi loĝas apude en francaj Pireneoj).
ĝoje kaj esperplene mi sciigas al vi interesan okazaĵon (SED) kiu 
postulas *rapidan reagon.*
Do, bv transsendi al interesataj fakuloj, spertuloj … en Esperantio :
—————————–
En Andoro, post 2008 kaj 2010 okazos en julio 2012 internacia Forumo de 
artistoj “ART CAMP” kaj samtempe ekspozicio de diverslandaj pentraĵoj 
 : ĉ‰i-jare ĉ‰irkaŭ 30 pentristoj estos fine selektitaj. Hodiaŭ” 
ceteras ankoraŭ” kelkaj selektotaj pentristoj ; pli bone inaj ĉar viroj 
iom multiĝas nun. Pluraj landoj neniam prezentis pentraĵojn (Ĉˆinio ekzemple)
La pentrartistoj estas invititaj partopreni dum 12 tagoj ; senpage en 
Andoro, sed, kaj tie kusas la tikla punkto, ili pagu mem la vojaĝon ; 
samkiel antaŭ”aj fojoj tiu ĉ‰i lasta kosto povas esti pagata de 
mecenatoj sercotaj kies reklamo estos tiel farita.
Esperanton oni povas enŝovi : la respondeculoj konsentas ; modeste 
ĉ‰i-jare ( ekz, ne en laborkunvenoj ĉ‰i-foje sed tradukante katalogon ) 
Gravas partopreni eventon kiu subtenas kulturan diversecon.
Pentristoj mem ankaŭ” estos favorataj ĉar, post Andora 
forum-ekspozicio, la selektitaj pentraŭoj estos prezentitaj en 
eksterlandaj UNESCO-aj delegacioj ofertante tiele fruktodonan disfamecon 
tutmondan al pentristoj kaj mecenatoj !

Amikece, samideane via. René Ballaguy Mondcivitano.

Ene : Invitletero kaj
http ://www.unesco.ad <http ://www.unesco.ad/>

http ://www.flickr.com/photos/63264140@N06

Studu Esperanton dum unu semajno en Teksaso, Usono !

La Universitato de Teksaso en Dalaso bonvenigos NASK 2012 !

Por la dua fojo NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) prezentos mallongan kursaron (25 de junio ĝis 4a de julio), ĉi-foje en sunplena Dallas, Teksaso. Do, portu viajn ĉapelon, naĝkostumon, kontraŭsunan kremon, kaj eĉ vakerajn botojn ! Alvenu la 25an de junio, kaj foriru la 4an de julio—jen ok plenŝtopitaj tagoj de lernado kaj amuzo. La frua registriĝo, cetere, jam komenciĝis : aliĝu ĝis la 22a de marto kaj ŝparu 50 dolarojn !

La Universitato de Teksaso en Dallas (UT-D) estas rapide kreskanta universitato kun multaj novaj konstruaĵoj, meze de la granda urbregiono Dallas/Fort Worth. La NASKanoj loĝos kune en aparta “NASKejo” sur la kvara etaĝo de nova dormejo. Partoprenantoj loĝos en tri-homaj ĉambraroj ; ĉiu havos privatan dormoĉambron, sed dividos salonon, necesejon, kaj duŝejon. La dormejo estas klimatizita, kaj la klasĉambroj estas en la sama konstruaĵo. En la dormejo estas granda lavejo kun senpagaj lavmaŝinoj kaj sekigiloj. Oni havas senpagan aliron al interreto (sed devas kunporti propran kablon “ethernet”). La manĝejo estas je plaĉa sepminuta paŝado for de la dormejo, kaj tie troviĝas multaj diversaj pladoj kiujn oni elektas laŭvole. 

La internacia instruista teamo de Spomenka Štimec (Kroatio), Tim Westover (Usono), kaj Birke Dockhorn (Germanio) provizos tri nivelojn de lernado. Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn.

Ĉi-jare la studentoj povos veni iom pli frue por la Landa Kongreso de Esperanto-USA, samloke kaj en la sama loĝejo (22-25 junio). Oni faru apartajn aranĝojn ĉe www.esperanto-usa.org.

La tuta kosto por NASK 2012 (kursoj, loĝado, manĝado) estos : US$ 625.00 ĝis la 22a de marto, kaj US$ 675.00 poste. Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj loĝantoj en latinamerikaj landoj.

Por pli da informoj, kontaktu Ellen M. Eddy, administranto, eddyellen@aol.com, aŭ vizitu la NASK-retejon (http ://esperanto.org/nask).

Se vi subtenas la ideon de NASK kaj aliaj Esperanto-instruaj iniciatoj de ESF, sed ne povas persone partopreni en NASK, konsideru donaci al la kampanjo “100.000 EUR por ESF” : http ://kampanjo.ikso.net/eo  !

admin@esperantic.org
Administranto administrator
Esperantic Studies Foundation
COP STE CATHERINE CP 60502
MONTREAL QC H1V 3T8
KANADO CANADA

Luis Jorge Santos Morales

Niaj Samideanoj kaj Amikoj Flavio Rebelo kaj...

Luis Jorge Santos Morales
Niaj Samideanoj kaj Amikoj Flavio Rebelo kaj Cândido Ruiz, ambaŭ el Brazilo, ĉi-momente prezentas al la mondo novan Esperantan Portalon kiun ja valoregas la penon ekkoni. Al ili mi tre dankas pro la honoro min inviti partopreni kiel artikolisto. Mia unua artikolo titoliĝas JU PLI BELSONE, DES PLI BONE ! Mi antaŭdankas al ĉiuj legontoj pro siaj taksokomentoj (luisjorgesantos@live.com).
Jen la la TTT-ejo de NUNONIA :     http ://www.nunonia.com

El popola Ĉinio

la retejo kun novaĵoj el Ĉinio kaj el la tuta mondo” “Akademia kato” estas grandaĝa senvosta kato, kiu ofte aŭskultas lecionojn en la Pekina Universitato. Ĝi estas tre atentata surrete kaj estas nomata ankaŭ “filozifia kato” kaj “aŭskultanta kato“.

   Granda stelo                     La kato sur la podio

    La kato de tempo al tempo iras al klasĉambroj, foje kuŝas ĉe instruista podio, foje sur tablo de studentoj. Studentoj en la Pekina Universitado fotis ĝin kaj surretigis ĝiajn fotojn. Post tio multaj retumantoj montris deziron prizorgi ĝin.

     La kato aŭskultas lecionon kun okuloj fermitaj.
 

    Laŭdire la kato aperis en la universitato en 2004. Ĝi ŝatas longtempe rigardi homojn kaj viziti lecionojn de filozofio kaj arto. Ĝi estas milda kaj afabla al ĉiuj. Kaj ankaŭ instruistoj kaj studentoj estas tre amikaj kaj toleremaj al ĝi.

      Studentoj ĝojas aŭskulti lecionon kune kun la kato.
 

    Malsaniĝis la kato
    Lastjare la kato ne aperis dum iom da tempo ĝis aŭgusto kiam iu studento diris surrete, ke la kato malsaniĝis, lamis je kruro kaj svenis en laboratorio. Oni informis la kato-asocion en la lernejo kaj sendis la katon al hospitalo. Kuracistoj faris al ĝi ikso-radiojn kaj operacion al ĝia rompita kruro. “Ni rigaridis ĝin ekster la kaĝo. Ĝi tremis pro granda doloro kaj komencis grati la bandaĝon.”
La kato post la operacio
 

    Post la operacio, la kato multe maldikiĝis sed estis tre vigla. Al ĝi venis multaj kato-amantoj por ĝin rigardi kaj foti. Ili esperas, ke la kato baldaŭ resaniĝos kaj revenos al klasĉambroj por kune kun ili aŭskulti lecionojn.

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

Februara babilado

Ni rendevuos por babiladi denove vendredon, la 24a de Februaro je la 6a vespere en nia kutima babilejo « Kuşadasi », straton Armand Brossard en Nanto. 

La temo : ni ne elektis temon  ! Tial ni parolos pri io ajn…

Por ĉiuj, kiuj trovas la bibliotekan ŝrankon neatingeblan (malgraŭ la malfermo de la kursejo po dufoje semajne) eblos pruntepreni au redoni librojn.

Rigardu TV Arte — Andreï Korobeinikov —

Rigardu TV-Programon Arte por venonta dimanĉo…  
Riĉa estas la programo, de  la 09a.45 ĝis la 20a 15, okaze de “Freneza Tago en Nantes“. .

Unu el la pianistoj estas 25 jara, kaj jam duonvive esperantisto. 
Plurfoje li partoprenis Universalajn Kongresojn, kaj belege koncertis por ni.
Andrej Korobejnikov estas same lerta kiel afabla.
Lin vi havos ŝancon aŭskulti kaj vidi, pli-malpli ĉe jenaj horoj :
11.10, ( 4 min)   kun Koruso kaj Orkesto 
13.45 (10 min)  Fantaziaĵo op.28 de Skrjabin*, 
14.35 (17 min)  Romancoj op 38 por Soprano, de Raĥmaninov**
14.55 (21 min)  Koncerto n° 2 de Chostakovitch
17.20 (18 min)  Piano-Etudoj de Skrjabin.
            Entute 70 minutojn

 *  Unuan Premion en Moskvo, kiam 17jara .
**  En Los Anĝeles Duan Premion,
     kaj Unuan de la Publiko, en 2005. 

Havu kiel mi grandan plezuron (re)trovi valoran samideanon !. Renata

PS : eblas rete informiĝi pri li, ankaŭ aŭskulti/vidi lin uzante ‘Jutjub’.