Kategoriaj arkivoj: Ĉiuj artikoloj en Esperanto

Teksto de la monato (Decembron 2022-an)

Amu vian malamikon !

La pastro al la nereformeblulo :
— Vi ja scias, Ola, ke la alkoholo estas via plej danĝera malamiko !
— Jes, sed estas skribite, ke oni devas ami sian malamikon.
— Tre vere, sed ne, ke oni englutu lin, Olga, — ne, ke oni englutu lin.

En la lernejo

— Se mi diras : “La knabo donis”, kiu tempo estas ?
— Pasinta tempo.
— Ĝuste. Kaj kiam mi diras : “Via patro havas monon”, kiu tempo do estas ?
— Ĉirkaŭ la unua en la monato.

Literatura ekzameno

Profesoro : Kion oni konsiderus pri la poeto Goethe, se li nun estus vivanta ?
Kandidato : Ke li estas la plej maljuna loĝanto de Germanujo.

En la juĝejo

Juĝisto : —Vi ne bezonas plu nei. Jen antaŭ vi staras tri atestantoj, kiuj vidis, ke vi faris la krimon.
Akuzito : —Kion signifas tri atestoj ? Mi povas nomi mil homojn, kiuj ne vidis tion.

Ĉe la barbiro

Kalvulo en razejo.
Barbiro : — Kion vi deziras ?
— Forrazu la barbon, kaj metu ĝin sur mian kapon.

La mensogema hundo

Johanson asertas al sia amiko, ke lia hundo mensogas.
— Kiel ? Vi nur babilas ! diris nesingarde la amiko. Hundo ja ne povas mensogi !
— Ĉu ĝi ne povas ! ? ! Ĉu ni vetu ?
La veto validas dekkronan monbileton, kaj la du amikoj kune iras al la hejmo de Johanson. La hundo estas envokita kaj J. diras :
— Nu Karo. Kion diras la kato ?
— Vaŭ, vaŭ ! bojis Karo.
La amiko ne povis ne transdoni sian dekkronan monbileton.

Neniam

Okazis antaŭnelonge :
— Ĉu via mortinta amiko havis la kutimon paroli kun si mem, kiam li estis sola ? demandis la juĝisto.
— Tion mi ne scias, respondis la atestanto.
— Sed vi ja asertis, ke vi estas unu el tiuj, kiuj plej bone konis lin.
—Jes, ĝuste tion, respondis la atestanto, sed mi neniam estis kune kun li, kiam li estis sola.
Bona rido,  Anekdotaro kolektita kaj esperantigita de AXEL A. HELM.

Teksto de la monato (Novembron 2022-an)

Neĝeroj

Neĝis. Por vintro tio estas kutima afero. La vetero estis senventa kaj grandaj, lanugecaj neĝeroj lante rondodancis, malrapide proksimiĝante al Tero. Du neĝeroj, flugante apude decidis babileti. Timante perdiĝi, ili prenis manon unu de la alia kaj unu el ili gaje diris :
– Kiel bone flugi kaj ĝui tion.
– Ni ne flugas, ni simple falas, – triste respondis la dua.
– Baldaŭ ni renkontiĝos kun Tero kaj fariĝos blanka lanugeca kovrilo.
– Ne, ni flugas renkonte al la pereo kaj surtere oni nin simple piedtretos.
– Ni fariĝos riveretoj kaj elanos al maro, kie ni vivos eterne, – diris la unua.
– Ne, ni degelos kaj malaperos porĉiame.
Fine al ili tedis disputi, ili malfiksis la manojn kaj ĉiu flugis renkonte al la sorto, kiun ĉiu el ili elektis.

El Sentencoj, Mikaelo Lineckij.
Fonto : http ://verkoj.com/tradukistoj/mikaelo-lineckij/sentencoj/

Teksto de la monato (Oktobron 2022-an)

Aŭtuna elegio

Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj ;
kaj same, lace iros la minutoj
de mia viv’, sencela kaj enua.

Ja ĉiu tag’ forlavas rabe ion !
Ja ĉiu nokto portas ion for !
Ja de l’ pasinto restas nur memor’ !
Ja por l’ estonto havas mi nenion !

Ne fendas plu ĉilon fulma glavo,
ne tremas tondre plu la firmamento.
Ĉe la anguloj ploras ftiza vento,
kaj pluvas, pluvas, pluvas – tag’ post tago.

Kaj ĉiu tag’ forlavas rabe ion,
kaj ĉiu nokto portas ion for ;
kaj de l’ pasinto restas nur memor’
kaj por l’ estonto – havas mi nenion…

Nikolao Ķurzēns. Fonto : https ://sezonoj.ru/2022/09/kurzens/

Teksto de la monato (Septembron 2022-an)

Hajkoj

Lag’ forlasita,
kaj muta. Plaŭd’, ensaltis
rano subita.

Baŝoo

 

Kia malpravo !
Florvidi oni iras
kun longa glavo !

Kjorai

 

Ĉu florfolio
post fal’ revenis branĉen ?
Ne ! – papilio.

Moritake

 

Ĉu l’ aŭtunvento
dutagan Lunon blovis
de l’ firmamento ?

Kakei

 

Serĉas por nutro
la pego, inter floroj,
arbon kun putro.

Jooŝoo

 

Flava makulo
en ĵus falinta neĝo.
Ho – la aĉulo !

Kikaku

 

El la Tutmonda sonoro, tradukis Kálmán Kalocsay

Teksto de la monato (Aŭgusto 2022-an)

Rideto

Rideto ne kostas, multe valoras,
Riĉigas pli sian ricevanton,
Sed donacinton ne senigas.
Rideto daŭras nur efemeron
Sed eterne helas en memoro.
Eĉ riĉulo ne povas ĝin rezigni
Eĉ senulo meritas ĝin ricevi.
Ĝi bakas feliĉon, helpas negocon,
Sentebla pruvo de amikemo.
Rideto balzamas al tiu senforta,
Redonas kuraĝon al ĉiu malvigla.
Ĝin ne eblas aĉeti, nek prunti nek ŝteli,
Ĉar valoras nur kiam donita.
Kaj se hazarde vi iun renkontos
Kiu rideton ne plu scipovas,
Estu kompleza, la vian donacu,
Ĉar rideton neniu pli bezonas
Ol kiu ĝin provizi ne povas plu.

Raoul Follereau, “Le Livre d’amour” (1920)
Tradukis Christian Rivière el propono de Monique Loubière

Teksto de la monato (Julion 2022-an)

Faŭsto (Unua Parto, komenca monologo)

Nokto

En alte volbita malvasta ĉambro gotika

Faŭsto maltrankvile sur fotelo ĉe pupitro.

FAŬSTO :
Ho, jam mi pri filozofi’,
Jurisprudenc’ kaj medicin’,
Bedaŭre eĉ teologi’
Penege okupadis min.
Jen mi nun staras, malsaĝul’ !
Kaj sciokresko estas nul’ ;
Magistro mi nomiĝas, eĉ doktor’,
Kaj jam dek jarojn kun fervor’,
Malsupren, supren, kurbe, rekte
Disĉiplojn trompas mi perfekte –
Kaj vidas, ke ne eblas scio !
La koron preskaŭ rompas tio.
Ja mi pli saĝas ol tiuj filistroj,
Doktoroj, skribistoj, pastraĉoj, magistroj ;
Skrupuloj aŭ duboj ne min deprimas,
Mi la inferon, diablojn ne timas –
Tamen, per perdo de ĝojo mi pagas,
Scii esencon mi ne imagas,
Mi ne imagas povi instrui,
Al plibonigo de la hom’ kontribui.
Nek monon krome, nek honoron
Mi havas, kaj ne mondan gloron ;
Eĉ hund’ ne kontentus pri tio !
Do mi min donis al magio.
Ĉu eble el spiritaj sferoj
Mi lernu ion pri misteroj ;
Ke ne plu, ja sen iu scio,
Parolus ŝvite mi pri ĉio ;
Ke mi ekkonu, kio kerne
La mondon ligas plej interne,
Ekvidu ĉiujn semojn, fortojn
Kaj ĉesu maĉi nurajn vortojn.

Ho se vi vidus, brila lun’,
Lastfoje mian plagon nun !
Ja ofte en noktmeza hor’
Vi trovis min kun peza kor’ :
Pri libroj kaj paper’ mi penis,
Ĝis vi, amiko morna, venis !
Ho, ke en via lumo kara
Promenus mi sur alt’ montara,
Fantome ĉe kavernoj ŝvebus,
Krepuske tra herbejoj strebus,
Kaj for de konsciencĥaoso
Sanbanus min en via roso !

Ve ! ĉi karcer’ min tenas plu ?
Mucida, damna brika tru’,
En kiu eĉ la lum’ ĉiela
Malklaras pro vitral’ malhela !
Limigas min ĉi libroamas’,
De l’ vermoj predo kaj de l’ polvo,
Kadrita de paperfatras’
Ĝis supre ĉe la alta volbo ;
Skatoloj, glasoj en la rond’
Kaj instrumentoj senkvalitaj,
Praavaj iloj enŝtopitaj –
Jen via mond’ ! nomiĝas tio mond’ !
Vi miras, kial via kor’
Premiĝas time en la sin’,
Neklara sento de dolor’
Pri plena viv’ malhelpas vin ?
Ja vin ĉirkaŭas ne natur’
Vivanta, dia don’ al ni,
En fum’ kaj putro estas nur
Skeletoj, ostoj ĉirkaŭ vi.
Ek ! Fuĝu ! Al la land’ libera !
Ne estas al vi akompan’
Sufiĉa tiu ĉi mistera
Volum’ el Nostradama man’ ?
Se vi de l’ steloj movan ordon,
La leĝojn de l’ natur’ ekkonas,
Ekhavos vi l’ animan forton,
Kiu spiritkontaktojn donas.
El seka cerbumad’ pri vi
La sanktaj signoj ne klarigas sin.
Vi ŝvebas, vi spiritoj, apud mi ;
Respondu, se vi aŭdas min !

Li malfermas la librojn kaj ekvidas la signon de la
makrokosmo.

Ho, kian ĝuon tiu ĉi rigard’
Al ĉiuj miaj sensoj ekhavigas !
En miaj nervoj, vejnoj nova ard’
Feliĉon junan, sanktan vivinstigas.
Ĉu skribis tiujn signojn iu di’,
Ke de l’ pasio ili min senigas,
La koron tuj per ĝoj’ plenigas
Kaj per mistera sugesti’
Ĉirkaŭe fortojn de l’ naturo komprenigas ?
Ĉu estas dio mi ? Jam helas
En mi. Per ĉi linioj puraj
Vidiĝas jam en mi la fortoj, la naturaj,
Klariĝas, kion la saĝulo celas :
“Fermitas ne spirita mond’,
Fermitas viaj sens’ kaj kor’ !
Disĉiploj, banu tuj, sen hont’,
La teran bruston en l’ aŭror’ !”

Li rigardas la signon.

Jen ĉio sin al tuto ligas,
Nur en komuna viv’ efikas !
Ĉielaj fortoj falas, jen ascendas,
Sitelojn orajn jen al si etendas !
Flugile, dum benad’ odoras,
Ĉielon, teron trafuroras,
Ke ĉie harmoni’ sonoras !
Spektaklo kia ! Ho ! Spektaklo nur !

Vin kie kapti, senfina natur’ ?
Vin, mamoj, kie ? Fontoj, kiuj vivon
Por la ĉiel’ kaj tero semas,
Al kiuj velka brust’ sin premas –
Kaj dum vi nutras, sentu mi soifon ?

Malkontente li foliumas en la libro kaj ekvidas la signon de la terspirito.

Alie do ĉi signo tuŝas min !
Vi, terspirit’, al mi proksimas,
Al miaj fortoj pli intimas ;
Jam ardas mi de kvazaŭ nova vin’.
Kuraĝon sentas mi al mondo fronti,
Feliĉon, veon de la ter’ renkonti,
Tra l’ ŝtormoj de la vivo vagabondi,
Al ŝipperea krak’ kun fort’ respondi.
Nubiĝas super mi –
La luna lum’ sin kaŝas –
La lamp’ foriĝas !
Vapor’ ! – Radioj ruĝaj fulmas
Ĉe mia kapo. – Blovas
Ektremo nun el la volba1⁄4o
Kaj min ekprenas !
Mi sentas vin, spirit’ petita, ĉirkaŭ mi.
Malkaŝu vin !
En mia kor’, ho ! kiel ŝiras vi !
Al novaj sentoj
Min logas ĉiuj sensaj tentoj !
Mi sentas kordonita min al vi !
Vi devas, devas, eĉ se l’ vivon perdus mi !

Johann Wolfgang von Goethe, Faŭsto (tradukis Karl Schulze)

 

Teksto de la monato (Junion 2022-an)

Kial ferm kaj malferm ?

Koncerne la vortojn fermi kaj malfermi multaj kritikas, ke Zamenhof elektis ferm kiel bazan radikon, de kiu oni derivas la vorton malfermi. Kial li tion faris ? Rapida kontrolo montras, ke ferm ne estas pli ofta. Sed malprave, miaopinie, oni vidas en tiu elekto eraron.

Zamenhof havis eksterordinaran psikolingvikan intuicion, kiun li plej ofte sekvis, tute saĝe. Nu, ŝajnas, ke por nia menso, la baza koncepto estas stato. Ago, kiu ŝanĝas tiun staton, estas io malpli fundamenta.

Komodo ŝajnas pli normala kun la tirkestoj fermitaj. En librovendejo aŭ biblioteko, la granda plimulto el la libroj estas fermitaj. En vinbutiko, la boteloj estas ŝtopitaj. En dormoĉambro, lito estas kovrita (aŭ, en kelkaj landoj, volvita). Ie, funde de nia nekonscia menso, ni rigardas fermitecon la normala stato. La alia normala stato estas, ke troviĝu nenio fermebla : baze, diras nia menso, aŭ ne troviĝas pordo (nur libera pasejo), aŭ ĝi estas fermita. Malfermi estas ago, kiu likvidiĝas en eta momento, kaj do ne havas same densan ekziston kiel la longa, daŭra, konstanta stato de fermiteco. Se, revenante el ferioj, vi vidas de malproksime, ke viaj pordo kaj fenestroj estas malfermitaj, via tuja reago estas, ke io estas ne en ordo. Similajn faktojn nia menso nekonscie registras ekde la plej juna infaneco. Tial por ĝi, “malfermi” rompas ion en la normala stato de aferoj, kaj estas do derivita koncepto.

Verŝajne pro tiu universala maniero koncepti, la plimulto el la lingvoj rigardas la fermitan kaj similajn statojn plej bazaj, tiel ke fermo esprimiĝas per simpla radiko, dum la vortojn por la ideoj proksimaj al malfermado oni derivas el la baza “ferm”-verbo helpe de afikso. En aviadilo, la stevardino diras angle : “Fasten your seat belts” (“fermu viajn sekurzonojn”), kaj la vorto uzata por signi malfermon estas unfasten. En la franca, oni diras verrouiller / déverrouiller (“rigli” / “malrigli”), boucher / déboucher (“ŝtopi” / “malŝtopi”) ; couvrir / découvrir (“kovri” / “malkovri”) ; voiler / dévoiler (“vuali” / “malvuali”) ; lier / délier (“ligi” / “malligi”) ; nouer / dénouer (“nodi” / “malnodi”) ; visser / dévisser (“ŝraŭbi” / “malŝraŭbi”) ; ktp. La origina vorto ĉiufoje indikas fermon, t. malebligon de rekta percepto aŭ de libera ago, kaj malfermo esprimiĝas derive.

En la angla oni diras to lock / to unlock (“ŝlosi” / “malŝlosi”) ; to pack / to unpack (“paki” / “malpaki”) ; to button / to unbutton (“butoni” / “malbutoni”) ; to latch / to unlatch (“klinke fermi” / “klinke malfermi”) ; to bolt / to unbolt (“rigli” / “malrigli”) ; to tie / to untie (“ligi” / “malligi”) … En la germana ni havas schließen / aufschließen (“ŝlosi” / “malŝlosi”) ; wickeln / entwickeln (“volvi” / “malvolvi”) ; decken / entdecken (“kovri” / “malkovri”) …

La rumana, en kiu “fermi” diriĝas închide kaj “malfermi” deschide konfirmas tiun regulecon, pri kiu ni trovas multajn ekzemplojn ankaŭ en la rusa. La rumana prefikso des-, kiel la franca dé-, dis- ja respondas ĝenerale al la esperanta mal-, kaj la radiko chide (prononcu : kide), parenca al la itala chiudere, al la franca clore, fakte signifas “fermi”. La rumana vorto do estas ekzakte paralela al nia malfermi. Ankaŭ la malnovfranca havis similan verbon : desclore, “malfermi”. La nuntempa franca éclore, “malfermiĝi” (parolante pri floro, kiu estis burĝona), prezentas plian ekzemplon de kazo, en kiu la vorto pri malfermo derivas de la vorto signifanta “fermi” (clore).

Finan ekzemplon ni ĉerpu ekster Eŭropo. En la svahilia, la verbo “malfermi” formiĝas el “fermi” kiel regula mal-derivaĵo : kufunga, “fermi”, kufungua, “malfermi”, aŭ kufumba, “fermi”, kufumbua, “malfermi” (komparu kukunja, “volvi”, kukunjua, “malvolvi” ; kufuma, “teksi”, kufumua, “malteksi” ; kuvaa, “vesti sin”, kuvua, “malvesti sin”, “senvestigi sin”).

Tiuj ekzemploj ŝajnas al mi sufiĉaj por montri, ke Zamenhof ne mispaŝis elektante ferm kiel bazan radikon.

Claude Piron, La bona lingvo (1997)

Teksto de la monato (Majon 2022-an)

Li donas al mi temon

Tiu sinjoro, kiu nun sidas ĉe mia tablo, antaŭ kvin minutoj sidiĝis tie, kaj diris :
— Espereble mi ne ĝenas vin.
— Ho, tute ne ! mi kriis, kaj kliniĝinte super la malplenan paperon mi skribis supre la numeron “kvin”, kvazaŭ mi skribus jam la kvinan folion. Mi skribis rapide la vortojn : “kaj sekve de tio”.
— Sed kiel mi vidas, vi laboras.
— Jen, jen — mi diris. — Vere. Mi eĉ ne rimarkus, se vi ne atentigus min pri tio.
— Nu, do mi ne ĝenos vin plu. Kion vi verkas ?
— Ho, nenion. Vere malgravan aferon. E… etan teatraĵon. Etan filozofian fakverkon, pri la soleco. Mi volas ekspliki, ke por la laboro oni nepre bezonas solecon, ĉu vi komprenas ?
— He-he-he ! Jen tiuj ĵurnalistoj ! Nu, do mi ne ĝenas vin plu. Ĉu ĝi estos longa ?
— Tute ne !… Nur tute mallonga, eta skribaĵo.
— Nu, do skribu, skribu, vi, verkisto.
— Do… se vi permesas.
— Nature, ke mi permesas. Sed vi scias… tiu multa, multspeca skribado… mi nenion legas jam de post jaroj… Ne estas inde… Tia homa, kia mi estas… kiu travagis jam dufoje la mondon… tio estas kompleta romano… jes, kara sinjoro… tio estas kompleta romano, volu kredi al mi. Se mi rakontus al vi, kiujn aferojn mi travivis, estas certe, ke vi…
— Pardonon, — mi interrompas lin modeste — ĉu la plumknarado ne embarasas vin en la parolo ?
— Tute ne, nur skribu tute trankvile, tio min ne tuŝas. Miaj nervoj, miaj ŝtalaj nervoj eĉ ne rimarkas tiaĵon… He-he-he, juna homo… Ĉar mi certe ne skribos pri la aferoj… jes ja, certe ja ! Tion priskribu foje, he, sinjoro verkisto !
— Ho, tre afable…
Li frapas sur mian ŝultron.
— Vidu, mi povus doni al vi temon kaj pri tiu vi povas certe skribi. Ho, kiajn aferojn mi travivis !… se tiujn priskribus verkisto, la homoj dirus pri ili : nu, dirus la homoj, ja oni nur eltrovis ĉi tion. Tion priskribu iu verkisto ! He ! sinjoro verkisto, ĉi tion priskribu ! Nu ? Kion vi diras pri ĉi tio ?
Li etendas antaŭen sian malsupran lipon, kaj puŝadas supren sian kapon.
— Grandioze ! Ccc ! Ccc ! — mi miregas. Estus vere grandioze ! Kial vi ne skribas foje ?
Li mansvingas malŝate.
— Eh, vi scias… mi ne bezonas tion, mi ne penadas pri tio. Por kio ! ? Por ke la eldonistoj ataku min… kaj cetere mian manon tuj kaptas spasmo. Sed mi donos al vi tian temon, foje, ke se vi skribos ĝin, oni ĝin disŝiros pro scivolo, ke vi povos konstruigi domon per tio… ĉar tian oni ne ankoraŭ skribis… !
— Ho vi tre dankdevigas min — sed vere mi ne kuraĝas forrabi ĝin de vi.
— Eh, mi ne bezonas ĝin. Kion mi faru per ĝi ? Nu, foje mi rakontos al vi, kaj poste tion priskribu, sinjoro verkisto, ke kiel mi venis en Amerikon. He ?
— Tio povas esti terure interesa !
Li ekfrapas mian bruston per pugno.
— Ĉu interesa ? Diru ke : mirakla ! Tion diru !
— De…
— Aŭ tion priskribu, kion mi komencis en Ameriko post kiam mi alvenis. Ke mi ŝovelis neĝon… per ĉi tiuj miaj propraj du manoj… rigardu… ĉu vi kredas ? Per ĉi tiuj du manoj… mi ŝovelis neĝon… jen kion vi priskribu !
Li gestegas antaŭ mia nazo. Strange, mi jam vidis pli belajn manojn ŝoveli neĝon. Mi ne komprenas, kial oni ne povus ŝoveli neĝon per ĉi tiuj ?
— Grandioze — mi diras.
— Grandioze ? tion mi kredas. Se mi rakontos al vi foje, kiel mi ŝovelis la neĝon en New-York… vi ne bezonos plu temon.
Mi vidas min, skribi la sesvoluman romanon pri la neĝŝovelado.
— Nekredeble — mi diras. — Kiaj aferoj okazas al la homo ! — mi diras. — Nanu… — mi diras.
Triumfe li rigardas min.
Tion mi kredas ! — li diras. — He ? Sinjoro verkisto ! He ? Mi scias doni temon, ĉu ne ? Ne estas domaĝe, ke mi alsidiĝis, ĉu ne ? Mi scias, ĉu ne ?
Vi scias ! — mi diras konvinkite kaj mire mi rimarkas, ke li vere donis temon.

Li donas al mi temon. Frigyes Karinthy, Literatura Mondo, januaro 1923, p. 13-14.

Teksto de la monato (Aprilon 2022-an)

La Melankolio de Suzumija Haruhi

Kiam mi ĉesis kredi je Avo Frosto ? Verdire, tia ridinda demando havas nenian signifon por mi. Tamen, se vi demandus, kiam mi ĉesis kredi, ke la maljunulo portanta la ruĝan vestaĵon estas Avo Frosto, do, mi povas konfide diri, „Mi neniam kredis je Avo Frosto.” Mi sciis, ke la Avo Frosto, kiu aperis en mia infanĝardena kristnaska festo estas trompisto, kaj, pensante pri ĝi, ĉiu el miaj samklasanoj havis la saman mienon de nekredemo, vidante, ke nia instruisto ŝajnigis sin Avo Frosto. Kvankam mi neniam vidis, panjon kisi Avon Froston, mi estis jam sufiĉe saĝa suspekti pri la ekzisto de maljunulo, kiu laboras nur dum kristnaska antaŭvespero.

Tamen, mi ankoraŭ ne sciis, ke la eksterteruloj, tempovojaĝantoj, fantomoj, monstroj kaj telepatiuloj en tiuj efik-plenaj desegnofilmoj kun bonuloj kontraŭ malbona organizo ne efektive ekzistas. Ne, atendu, mi verŝajne ja sciis, mi nur ne volis agnoski tion. Profunde en mia koro, mi ankoraŭ volis, ke tiuj eksterteruloj, tempovojaĝantoj, fantomoj, monstroj, telepatiuloj kaj malbonaj organizoj subite aperu. Kompare kun tiu ĉi enuiga, normala vivo mia, la mondo de tiuj pavaj televidaj programoj estis multe pli ekscitaj ; Mi volis ankaŭ loĝi en tiu mondo !

Mi volis esti tiu, kiu savis la fraŭlinon forŝtelitan de eksterteruloj kaj malliberigitan en bovla fortreso. Mi volis esti tiu, kiu uzis sian kuraĝon, inteligenton kaj fidindan laserpafilon por kontraŭbatali krimulojn de la estonteco klopodantajn ŝanĝi historion je sia profito. Mi volis esti el tiuj, kiuj povis forpeli demonojn kaj monstrojn per simpla sorĉaĵo kaj kontraŭbatali mutaciintojn aŭ psikokinezulojn de malbonaj organizoj kaj havi telepatiajn batalojn !

Sed, atendu, trankviliĝu. Se mi vere estus atakita de eksterteruloj aŭ de io alia, kiel mi kontraŭbatalus ilin ? Mi eĉ ne havas iujn ajn specialajn potencojn ! Nu do, kion pri tiu ĉi : iun tagon, mistera nova studento translokiĝos al mia klaso. Sed li reale estos eksterulo aŭ estontulo, kaj havos telepatiajn potencojn. Kiam li ekbatalos kontraŭ malbonuloj, mi nur devos trovi metodon partopreni lian militon. Nur li batalos, kaj mi povos nur esti lia lakea adjunkto. Dio mia, tio ĉi estas bonega, mi estas tiel ruza !

Aŭ, eble, se tio ne funkcias, kio pri tio ĉi : iun tagon, mistera potenco en mi vekiĝos, kvazaŭ psikokineza aŭ metapsikia povo. Mi malkovros, ke multaj personoj en tiu ĉi mondo havas similajn potencojn, kaj, tiam, ia metapsikia societo varbos min. Mi membriĝos al tiu ĉi organizo kaj protektos la mondon kontraŭ malbonaj mutaciintoj.

Bedaŭrinde, realo estas surprize kruela… Neniu translokiĝis al mia klaso. Mi neniam vidis NIFOn. Kiam mi iris al lokoj onidire hantitaj, nenio aperis. Du horoj da intensa fiksrigardado ne movis mian krajonon eĉ unu milimetron, kaj rigardo al la kapo de samklasano ne rivelis liajn pensojn al mi. Mi ne povis ne melankoliĝi pro la normaleco de la fizikaj leĝoj.

Nagaru Tanigawa, Suzumiya Haruhi. Kolektiva traduko (fonto : https ://www.baka-tsuki.org/project/index.php ?title=Suzumiya_Haruhi :Volumo1_Anta %C5 %ADparolo)

Teksto de la monato (Marton 2022-an)

La ulo, kiu ne plu pensas

Pri kio mi pensas, li demandis. Ĉu vi aŭdis lin ? Kiel strangaj tiuj uloj estas ! Kvazaŭ mi scius, pri kio mi pensas. Ĉu mi vere pensis ion ? Ĉu oni devas pensi dum la tuta tempo ? Tio ne ŝajnas al mi prava.
Mi perdis la forton pensi antaŭ multe da tempo. Kiam mi estis juna, fakte. Mi foriris por promeni en la naturo. La naturo estis bela. Mia povo pensi forfalis dum tiu promeno. Kaj nun, mi estas « la ulo, kiu ne pensas ».
Verdire (ver-dire), mi ne estas la sola. Ankaŭ aliaj viroj kaj virinoj, ankaŭ aliaj knaboj kaj knabinoj preferas ne pensi. Ankaŭ multaj universitataj profesoroj neniam pensas. Ili ŝajnas pensi, sed ne pensas vere. Ili agas, kvazaŭ ili pensus. Nur agas kvazaŭ ; ĉu vi komprenas ?
Mi scias. Antaŭ iom da tempo, ankaŭ mi instruis en universitato. Sed mi ne volis forperdi mian forton en absurdan agon, kiel pensi. Estas tro riske. Imagu ! Se mi perdus miajn ideojn ! Mi verŝajne havas ideojn. Mi ne scias tute certe — mi neniam rigardas ilin — sed plej verŝajne ideojn mi havas.
Se jes, miaj ideoj restas trankvilaj en iu anguleto en mi. Mi timas perdi ilin kaj do neniam iras ilin vidi. Fakte, mi ne scias, ĉu ili ekzistas. Verŝajne ili restas solaj en iu anguleto de mi. Solaj kaj trankvilaj. Ili ne timu mian venon. Mi ne riskas veni.
Ĉu vi aŭdis pri Kartezio[1] ? Li estis granda profesoro antaŭ multe da tempo. Li diris : « Mi pensas, do mi estas ». Mi diras malsame : « Mi ne pensas, tamen mi estas. Mi ne pensas, tamen mi ekzistas ». Mi scias, ke mi ekzistas. Pri mia ekzisto mi estas tute certa. « Kiel vi povas tion scii, se vi ne pensas ? » vi eble demandas vin. Nu, karuloj, mi scias, ke mi ekzistas : mi aŭdas. Mi aŭdas, do mi estas. Mi aŭdas, do mi ekzistas.
« Ĉu esti, ĉu ne esti, jen la demando », diris alia grandulo. Nu, por mi, tio ne estas demando. Mi estas, kaj tio estas bela fakto por mi. Eble mi estas stranga, sed mi amas mian ekziston. La fakto, ke mi ekzistas, estas por mi — eble ne por vi ! — bela fakto.
Antaŭ la demando « ĉu esti, ĉu ne esti », mi tute ne timas. Mi respondas simple « esti », kaj restas tute trankvila.
« Mi aŭdas, do mi ekzistas », mi diris. Jes, mi aŭdas. Mi aŭdas tre bone. Mi havas tre bonan aŭdpovon. Fakte, mi aŭdis vin diri ion ne tre belan pri mi. Haha ! Vi pensis, ke mi ne aŭdas, ĉu ne ? Sed mi aŭdas plej bone. Vi povas diri ion tre malforte, kvazaŭ vi tute perdus la forton paroli. Tamen mi aŭdas vin. Mia aŭdo estas tre bona. Tro bona, eble. Ofte okazas, ke mi aŭdas aferojn, kiujn mi devus ne aŭdi. Jes, mi aŭdas vere tre bone.
Same pri mia vidpovo : mi ankaŭ vidas tre bone. Nur mia penspovo ne estas bona kiel miaj aŭdo kaj vido. Mi malamas pensi. Mi ne havas la tempon pensi. Mi havas tempon por neseriozaj aferoj, ne havas tempon por seriozaj, ĉu vi komprenas ?
Se mi metas mian forton en tiun laboron — pensi estas labori, ĉu ne ? — mi perdas ĝin. Mi tute ne deziras perdi mian forton.
Estas bone esti forta[2].
Verdire, ŝajni forta estas ankoraŭ pli bone, en la nuna mondo, ŝajnas al mi. Plej ofte gravas la aspekto. Se vi ŝajnas forta, oni timas vin, kvazaŭ vi estus forta. Se vi estas forta, sed ŝajnas malforta, oni ne konsideras vin serioze. Nur se la aliaj vidas, ke, kun via malforta aspekto, vi tamen estas vere forta, nur tiam ili konsideras vin serioze.
Ĉu vi aŭdis min ? Mi diris, ke mia forto estas grava por mi. Mi do ne volas perdi ĝin, kaj mi do malkonsentas pensi. La aliaj pensu pri tiel gravaj demandoj kiel « ĉu esti, ĉu ne esti », « ĉu mi pensas, kaj do ekzistas ? ĉu mi ne pensas, kaj do ne ekzistas ? ». Ne mi. Mi ne deziras diskuti pri tiuj demandoj. Mi povas observi min multatempe, mi neniam vidas deziron pripensi pri la demando de mia ekzisto. Sed mi bone komprenas, ke vi eble havas aliajn dezirojn. Eble vi deziras pridiskuti la demandon, ĉu vi ekzistas.
Diskutu ĝin do, sed ne kun mi.
Pensu vi, se vi volas. Pensu, fakte, kion vi volas. Ne gravas al mi, ĉu vi pensas, ĉu vi ne pensas, ĉu vi pensas prave, ĉu vi pensas malprave. Tute ne gravas al mi. Viaj pensoj povas fali unu post la alia sur la tablon, vi povas meti ilin en vian tason da kafo, vi povas kaŝi ilin en sukerujon, tute ne gravas al mi. Se viaj pensoj faras grandan bruon dum-fale, ne gravas al mi. Se ili ne falas sur la tablon, kaj bruon tute ne faras, kaj restas trankvile en via poŝo, same ne gravas al mi. Nur unu peton mi havas : permesu al mi ne pensi. Kaj post tiu deklaro, permesu, ke mi salutu vin. Bonan tagon ! Ne pensu tro ! Kaj la forto restu kun vi !

Claude Piron, Lasu min paroli plu !

Notoj :
1. Kartezio = Descartes.
2. En Esperanto, oni diras : estas —e —i, —i estas —e, estas —e, ke … Same kiel oni diras : natura ago, sed nature agi, same oni diras la ago estas natura, sed agi estas nature