Kategoriaj arkivoj: La eventoj de CCNE

Ekspozicio kaj prelego pri Esperanto en la kvartaldomo de Doulon : Exposition et conférence sur l’Espéranto à la Maison de quartier de Doulon :

De la 19a ĝis la 24a de Septembro, ekspozicio pri Esperanto en la kvartaldomo de Nantes-Doulon, straton de la Basse Chénaie n° 1 (tel  : 02 40 50 60 40), bushalton « Colinière », tramhalton « Landreau ».
La 24anje la 5a kaj duono vespere, prelego de Luc Gouverneur pri la temo  : « Planitaj lingvoj kaj Esperanto ».

Du 19 au 24 septembre, exposition sur l’Espéranto à la Maison de quartier de Nantes-Doulon, 1 rue de la Basse Chénaie (tel  : 02 40 50 60 40), arrêt de bus “Colinière”, arrêt de tram “Landreau”.
Le 24 septembre à 17h30, conférence sur « Les langues planifiées et l’Espéranto » par Luc Gouverneur.

Raporto pri la akcepto de Ruslav kaj Viktoriya Mavljudov

Post alveno en Nanto de esperantistaj prelegantoj japanaj kaj nepalaj, kaj de multaj aliaj landoj, sekvis geedza paro veninta el Kazaĥio kadre de bretona turneo starigita de Josette Ducloyer. Ruslav kaj Viktoriya Mavljudov loĝas en  Kazaĥio, tiu fora eŭrazia lando.
Ĉefa okazaĵo estis la prelego prezentita de Ruslav. Dek vin personoj ĉeetis tiun kulturan aranĝon. Ruslav, per spertaj klarigoj kaj trafaj bildoj vekis atenton ĉe la ĉeestantoj. Kun helpo de Luc Gouverneur por la tradukado en la francan, dum pli ol du horoj, Ruslav malkovrigis al ni la diversajn aspektojn de la kazaĥa vivo.
Nun niaj kazaĥaj amikoj, post vizito de Parizo, jam reiris sian foran patro-landon,  tiel belan kaj allogan se oni bone konsideras ilian interesan prelegon.
Ĝis venontfoje por denove akcepti esperanto-prelegantojn el nekonataj landoj.
Jean Ripoche

Bonvenon al niaj kazaĥaj amikoj, Ruslan kaj Viktorja Mavljudov.

Ruslan kaj Viktorja Mavljudov vizitos nin en Nanto de la 6a ĝis la 9a de Junio.
Mardon, la 7an de Junio okazos kun ili vizito de la urbo.
Je la 6a kaj kvarono vespere, en la salono de la kvarteldomo de « la Halvèque » (tramhaltejo « Halvèque) ili prelegos pri la temo « Kazaĥujo ĉiuflanke ».
Sekvos pikniko en la kvarteldomo. Bonvolu kunporti vian manĝaĵon.

Ni dankas ĉiujn, kiuj partoprenis en la renkontiĝo kun niaj Nepalaj amikoj aŭ/kaj en la Nanta rendevuo (vizitado de la urbo, pikniko kaj prelego far Christian Rivière).

Tamen, tiajn renkontiĝojn ni tute ne aranĝis nur por la komitatanoj de la asocio, sed ja por ĉiuj asocianoj ! Ni bedaŭras ke la interesega prelego de Narendra kaj Rajani en Saint Aignan de Grand-Lieu ne venigis pli da CCNE-anoj. Feliĉe venis multaj loĝantoj de Saint Aignan, sed ili meritus multe pli de la lokaj esperantistoj  !…
Ni ege esperas, ke la venonta vizito de Ruslan kaj Viktorja memorigos al ili, ke la lingvo Esperanto estas ja internacia.