Por plibeligi la koverton de viaj novjaraj bondeziroj al via japana korespondanto, ne forgesu mendi Esperanto-poŝtmarkojn, kiujn eldonis la asocio.
Kategoriaj arkivoj: Ĉiuj artikoloj en Esperanto
Kalendaroj, flugfolioj…
Novaj kalendaroj kaj flugfolioj atendas la disdonadon de ĉiuj bonvolemuloj !
Ni printis/mendis ilin, bonvolu ne lasi ilin en ŝranko !
Zamenhofa tago kaj 20a naskiĝdato de la Mansa grupo Esperanto-Majno.
La Mansa Esperanto-grupo invitas ĉiujn partopreni en sia Zamenhofa tago kaj naskiĝtaga festo dimanĉon, la 11an de Decembro.
Informoj : jacques.baratie(ĉe)wanadoo.fr
Konkurso de infanaj desegnaĵoj :
La Kulturcentro Sankta-Nazero-Esperanto organizas konkurson de infanaj desegnaĵoj pri la temo : « eksterlandaj landanoj ».
Senda limdato : la 10a de Marto 2012.
Informoj ĉe : patchdomo(ĉe)yahoo.fr
Atelieren, denove !…
Uzi la lingvon kaj plibonigi sian nivelon ?
Ni laboru kune en atelieroj, merkrede (je la 6a kaj duno) kaj ĵaŭde (je la oka) en la kursejo de Mangin-Beaulieu.
Vi ne prokrastu plu…
Kie aĉeti esperantajn librojn kaj diskojn en Nanto ?
Krom la libroj kaj diskoj aĉeteblaj de la Kulturcentro Nanto-Esperanto en la kursejo de Mangin-Beaulieu, merkrede kaj jaŭde dum la vesperaj atelieroj, esperanta breto estas je via dispono en la librovendejo Durance, 4 aleon de Orleano en Nanto.
Litera turo 2012
Esperanto-Vannes invitas ĉiujn partopreni en la beletra konkurso « LITERA TURO 2012 », de la 5a de Septembro ĝis la 18a de Decembro 2011.
Tri branĉoj proponataj :
– originala prozo,
– originala poezio,
– traduko el la franca lingvo.
Litera-turo(ĉe)live.fr
Sabatoj Esperanto ĉe Esperanto-Vannes
La asocio Esperanto-Vannes invitas vin al siaj SABATOJ ESPERANTO
la 15an de Oktobro kaj la 19an de Novembro.
Kursoj, ludoj, etoso…
Informoj ĉe : esperantovannes.fr
Oktobra BABILADO pri fungoj.
La elektita temo de la oktobra babilado estos laŭsezona :
Fungoj (specoj, spertoj kaj receptoj)…
Ni rendevuas la 28an je la 6a kaj duno, en la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard, en Nanto.
Eblos pruntepreni kaj redoni librojn de nia biblioteko.
La temo de la novembra estos :
Prezentado de artikoloj el la esperanta gazetaro.
Ekspozicio kaj prelego pri Esperanto en la kvartaldomo de Doulon : Exposition et conférence sur l’Espéranto à la Maison de quartier de Doulon :
De la 19a ĝis la 24a de Septembro, ekspozicio pri Esperanto en la kvartaldomo de Nantes-Doulon, straton de la Basse Chénaie n° 1 (tel : 02 40 50 60 40), bushalton « Colinière », tramhalton « Landreau ».
La 24anje la 5a kaj duono vespere, prelego de Luc Gouverneur pri la temo : « Planitaj lingvoj kaj Esperanto ».
Du 19 au 24 septembre, exposition sur l’Espéranto à la Maison de quartier de Nantes-Doulon, 1 rue de la Basse Chénaie (tel : 02 40 50 60 40), arrêt de bus “Colinière”, arrêt de tram “Landreau”.
Le 24 septembre à 17h30, conférence sur « Les langues planifiées et l’Espéranto » par Luc Gouverneur.