Por viziti la urbon kun niaj Nepalaj amikoj, ni rendevuas sabaton la 16an je la 12a kaj duono en la restoracio Kuşadasi, strato Armand Brossard. Eblos manĝi kune !
Kategoriaj arkivoj: Ĉiuj artikoloj en Esperanto
Mi babilas, vi babilas, ili babilas, ni babilos…
Al ĉiuj babilemuloj, kaj same ankaŭ al ĉiuj kiuj nur emus esti babilemaj, mi remorigas nian rendevuon :
Vendredon, la 22an de Aprilo je la sesa vespere, same kiel ĉiu kvara vendredo, ni kuniĝos en la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard en Nanto.
Temo laŭsezona : ĝardenado, eĉ nur surbalkone !…
La unuan horduonon ni dediĉos al asocia kaj movada informado.
Eblos krome pruntepreni aŭ redoni librojn de nia biblioteko.
Ni atendas vin multajn kaj malmutajn !
Rememorigilo : Bonvenon al niaj Nepalaj geamikoj !
De la 13a ĝis la 17a de Aprilo, ni akceptos en Saint Aignan kaj en Nanto paron da nepalanoj,
Narendra Raj et Gyawali Rajani Bhattarai.
Jen okazo por viziti esperante Nanton kaj ties regionon, kaj tiuokaze, ni tutkore invitas vin ĉiuj.
Vendredon, la 15an de Aprilo je la 6a vespere, en la kunvenejo Pavelle de Saint Aignan de Grand-Lieu, niaj geamikoj prezentos al ni sian landon. Ni deziros poste al ili bonan vojaĝon hejmen dum amika trinkado.
Senpage
Unumonata plilongigo de la kursoj por komencantoj.
Ĉiuj Nantaj kursanoj atentu ! Ĉi-jare, la kursojn por komencantoj ni daŭrigos iomete, t.e. ĝis la fino de Aprilo.
Tial la lernemuloj retrovos nur komence de Majo, je la kutima horaro, siajn du studrondojn, merkrede kun Béatrice je la sesa kaj duono kaj ĵaŭde kun Luko je la oka vespere.
Ĝis tiam, ekzistos nur unu studrondo, la ĵaŭda kun Béatrice, je la sesa kaj duono.

Folkbalo kun Kapriol en Changé (72) la 17an de Aprilo 2011
Librairie DURANCE à Nantes – Librovendejo DURANCE en Nanto
N’oubliez pas que vous pouvez acheter livres et dictionnaires en Espéranto à la Librairie Durance, cours de 50 Otages à Nantes !
Ne forgesu, ke eblas aĉeti librojn kaj vortarojn en Esperanto en la librovendejo Durance, korso de la 50 Ostaĝoj en Nanto !

Poŝtmarko Nantes Espéranto
La Kultur-Centro Nanto-Esperanto (CCNE) fieras prezenti al vi ĵus la eldonitan poŝtmarkon (t.e. vera poŝtmarko !), kiu montras la faman Nantan LU-turon kun la teksto « Nantes Espéranto » legebla sur (ankaŭ fama) blua ĉielo.
Tiu poŝmarko aĉeteblas podeke en nia klubo (0,86 € X 10 = 8,60 €). Ne forgesu mendi ĝin, ekzemple por la Nanta rendevuo, la 17an de Aprilo 2011.
Printempaj kursoj KER-ekzamenoj
Lernu intense Esperanton
de la 30a de Aprilo ĝis la 7a de Majo.
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon
la 7an kaj 8an de Majo.
… en la Kulturdomo Greziljono, kunlabore kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).
Informoj kaj aliĝiloj ĉe : http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique20
Babilado de mars
Ni rendevuas la 25an de Marto je la sesa
en la restoracio Kusadasi, strato Armand Brossard en Nanto.
La temo : brikolado
La unuan horkvaronon ni dediĉos al la movadaj kaj klubaj informoj.
Eblos pruntepreni au redoni librojn de nia biblioteko.
Nous avons rendez-vous le 25 mars à 18h00
au restaurant Kusadasi, rue Armand Brossard à Nantes.
Thème : bricolage.
Le premier quart d’heure sera consacré aux informations du club et du mouvement.
Il sera possible d’emprunter ou de rendre des livres de notre bibliothèque.
au restaurant Kusadasi, rue Armand Brossard à Nantes.
Thème : bricolage.
Le premier quart d’heure sera consacré aux informations du club et du mouvement.
Il sera possible d’emprunter ou de rendre des livres de notre bibliothèque.
Laborsemajnfinoj en Greziljono :
Ĉu vi estas brikolema ?
Se jes, bonvolu noti la venontajn datojn de la laborsemajnfinoj en la kastelo Greziljono en Baugé (49) :
– la 26an kaj 27an de Marto
– la 9an kaj 10an de Aprilo.
Informoj kaj enskribiĝo ĉe : bert.schumann(ĉe)gmail.com