Kategoriaj arkivoj: La eventoj de CCNE

Ĉu ni babiladu ?

Kiel kutime ĉiun kvaran vendredon de la monato, ni rendevuos vendrede, la 22an de decembro, je la 6h30 vespere, en la restoracio Kusadasi  !

Eblos redoni revuojn kaj librojn de nia biblioteko.

Tamen, pro la preskaŭ nenioma partopreno en oktobro kaj novembro, estus utile ke la kutimuloj anoncos sian partoprenon aŭ ne partoprenon. La venontoj antaŭ-dankas.

Vizitu : http ://nantes-esperanto.fr/monataj-kunvenoj/

Amike

Franclingva prelego “La derivado en Esperanto”

La Nanta Esperanto Kultur-Centro proponas franclingvan prelegon pri la temo :

« La derivado en Esperanto » (prelegos Christian Rivière)

(Kiel regi la ŝanĝojn de finaĵoj kaj la uzon de teknikaj sufiksoj)

 

La temo povas allogi plurajn publikojn :

. la komencantoj (*) tiel ricevos klaran percepton de la funkciado de la eklernata lingvo

. la uzantoj de la lingvo povos revojigi sian komprenon

. la instruantoj malkovros rimedojn por klarigi al siaj lernantoj

. studentoj aŭ fakuloj pri lingvoj (*) povos kompari kun aliaj lingvaj sistemoj

(*) Profunda kono de Esperanto ne estas bezonata. La esperantlingvaj vortoj uzataj en la ekzemploj estos « laŭbezone » tradukitaj aŭ klarigitaj

La prelego okazos la 23an de septembro 2017a je la 3a posttagmeze, en ĉambro F de la Asociejo Felix Thomas.

Antaŭ aŭ dum la prelego, interesatoj povos ricevi la retversian dokumenton (20 paĝojn) en unu el ambaŭ lingvoj (de nun riceveblan de christian.riviere0324@orange.fr).

Ĉi-kunglue la plano kaj la resumo de la parolado.

Plano kaj prezent-resumo

Invito al la kunvenoj de la komitato

Al la membroj de la Nanta Esperantista Kultur-Centro,

Laŭ  decido de la komitato, ĉiuj membroj estos invititaj al niaj kelkaj kunvenoj en la jaro, kiuj ĝenerale okazas dimanĉon matene en Mangin-Beaulieu.

La komitato ferme kunsidos de la 9a ĝis la 10a30 matene, kaj tiam la tuta membraro povos kuniĝi ĝis la tagmezo.

Per tiu decido, la komitato deziras faciligi la komunikadon, alporti kaj kolekti interesajn informojn, ekkoni kaj konigi viajn individuajn iniciatojn, kontribuojn kaj opiniojn. Vi povos ankaŭ aliri la bibliotekon, interŝanĝi gazetojn…

Verŝajne du kunvenoj estas antaŭvideblaj ĝis la fino de 2017. La venonta okazos la 17an de septembro, sed vi ricevos alvokon komence de septembro.

Ni esperas ke vi estos interesataj partopreni la vivon de nia asocio. Venu multnombraj. Dankon al ĉiuj.

Ekzameno-sesio

La Nanta Esperantista Kultur-Centro planas ekzameno-sesion en la du lastaj semajnoj de oktobro 2017a. La definitiva dato estos fiksita post la somero.

Du niveloj estas proponataj :

La dua grado (atesto pri praktika lernado) ;

La tria grado (atesto pri kapableco / unua parto).

Por kromaj informoj, bonvolu viziti la retejon de la Franca Esperanto-Instituto :

http ://www.franca-esperanto-instituto.net/spip.php ?article6

Vi povas kandidatiĝi ekde nun se eblas, (eĉ se principe) ĉe 02 40 25 24 05, aŭ retmesaĝe al christian.riviere0324@orange.fr precizigante viajn personan kaj familian nomojn, ankaŭ la elektitan ekzameno-nivelon.

Festo de Eŭropo 2017

De pluraj jaroj partoprenas nia asocio la Feston de Eŭropo. Pasintan sabaton, la 13an de majo, ni tenis budon.

cof

La hazardo decidis ke nia tablo troviĝu sur la Verda Linio de la Vojaĝo al Nanto.

Esperanto do fariĝis etapo  de tiu grava Nanta evento kaj kelkaj  personoj haltis,  malkovrante nian lingvon kaj nian agadon.

Dankon al Nadine, Gwenola, Aina, Mathias, Sébastien, Eléna, Christian, Adrien, Huguette, Jean kaj Vincent pro la partopreno kaj ĝis la venonta jaro !